english

Pratempaj rakontoj

Ivana Brlić-Mažuranić

autor

godina

2023.

jezik

esperanto

medij

tiskani tekst

prevoditelj

Zdravko Seleš

prevoditelj

Josip Pleadin

prevoditeljica

Milica Gropuzzo

prevoditelj

Ante Gropuzzo

priča

Kiel Potjeh serĉadis la veron

 

I

Ĉi tio okazis en tre malnova tempo. Sur iu senarbejo en malnova faga montarbaro vivis maljunulo Vjest kun siaj tri nepoj. Okazis, ke la maljunulo restis sola kun siaj nepoj kaj prizorgis ilin ekde ilia infanaĝo. La nepoj fariĝis jam plenkreskaj junuloj, elkreskintaj gis la ava ŝultro kaj eĉ super ĝi. Ili nomiğis: Ljutiša, Marun kaj Potjeh.

Iun printempan matenon ellitiğis la maljuna Vjest frue, antaŭ la sunapero, vekis siajn tri nepojn kaj diris al ili, ke ili iru en la arbaron, kie pasintjare ili kolektis mielon, por vidi kiel la abelsvarmoj travintris kaj ĉu la abeloj jam vekiĝis el la vintra dormo. Marun, Ljutiša kaj Potjeh ellitiĝis, vestis sin kaj foriris.

Estis tre longa vojo ĝis la loko kie troviĝis la abelsvarmoj. Sed ĉiuj tri fratoj konis la arbarajn vojojn kaj kun certeco kaj ĝojo eniris la arbaron. La arbaro estis ankoraŭ iomete malluma kaj timiga, ĉar la suno ankoraŭ ne ekbrilis, nek aŭdiĝis birdoj kaj bestoj. Tial la fratoj ekfartis iomete terure en la arbara silento, ĉar frumatene, antaŭ la sunleviĝo, tra la arbaro inter arbokronoj volonte vagadis malbona Bjesomar, la reganto de ĉiuj arbaraj bjesoj.

Tial la fratoj ekdemandis unu la alian: kio ekzistas dise en mondo? Sed, ĉar neniu el ili iam ajn forlasis ĉi tiun arbaron, ili ne sciis rakontadi unu al la alia pri la mondo, kaj sekve ili eĉ plie ekmalĝojis. Por iomete kuraĝigi sin, ili ekkantis kaj tiamaniere vokadis Svarožićon elirigi la sunon:

Svarojiĉo ...

cijeli tekst

Pratempaj rakontoj

Ivana Brlić-Mažuranić

Kiel Potjeh serĉadis la veron

 

I

Ĉi tio okazis en tre malnova tempo. Sur iu senarbejo en malnova faga montarbaro vivis maljunulo Vjest kun siaj tri nepoj. Okazis, ke la maljunulo restis sola kun siaj nepoj kaj prizorgis ilin ekde ilia infanaĝo. La nepoj fariĝis jam plenkreskaj junuloj, elkreskintaj gis la ava ŝultro kaj eĉ super ĝi. Ili nomiğis: Ljutiša, Marun kaj Potjeh.

Iun printempan matenon ellitiğis la maljuna Vjest frue, antaŭ la sunapero, vekis siajn tri nepojn kaj diris al ili, ke ili iru en la arbaron, kie pasintjare ili kolektis mielon, por vidi kiel la abelsvarmoj travintris kaj ĉu la abeloj jam vekiĝis el la vintra dormo. Marun, Ljutiša kaj Potjeh ellitiĝis, vestis sin kaj foriris.

Estis tre longa vojo ĝis la loko kie troviĝis la abelsvarmoj. Sed ĉiuj tri fratoj konis la arbarajn vojojn kaj kun certeco kaj ĝojo eniris la arbaron. La arbaro estis ankoraŭ iomete malluma kaj timiga, ĉar la suno ankoraŭ ne ekbrilis, nek aŭdiĝis birdoj kaj bestoj. Tial la fratoj ekfartis iomete terure en la arbara silento, ĉar frumatene, antaŭ la sunleviĝo, tra la arbaro inter arbokronoj volonte vagadis malbona Bjesomar, la reganto de ĉiuj arbaraj bjesoj.

Tial la fratoj ekdemandis unu la alian: kio ekzistas dise en mondo? Sed, ĉar neniu el ili iam ajn forlasis ĉi tiun arbaron, ili ne sciis rakontadi unu al la alia pri la mondo, kaj sekve ili eĉ plie ekmalĝojis. Por iomete kuraĝigi sin, ili ekkantis kaj tiamaniere vokadis Svarožićon elirigi la sunon:

Svarojiĉo, mia dio

Ora suno, blanka mond'

Svarojiĉo, mia dio

Lunajlje, lunaj le!

Kantante tiel plenvoĉe tra la arbaro, ili atingis la lokon el kiu videblis alia monto. Veninte tien, sur la pinto de tiu monto ekbrilis lumo kian ili ankoraŭ neniam vidis, kaj ĝi flirtis kiel ora standardo.

Ektremis la fratoj pro la miro, kaj la lumo malaperis el tiu monto kaj aperis pli proksime, super iu granda stono, poste eĉ pli proksime, super malnova tilio, kaj fine gi ekbrilis kiel pura oro precize antaŭ ili. Aperis belega knabeto en brilanta vestajo, kaj ĉirkaŭ li flirtis orkolora mantelo kvazaŭ ora standardo. La fratoj ne povis eĉ rigardi en la vizaĝon de la knabo, sed permane kovris la okulojn pro granda timo.

- „Kial vi vokas min, se vi timas, frenezetaj knabetoj!"- ekridis la brilanta knabo, kiu estis Svarožić mem. - „Svarojičon vi vokas, Svarojiĉon vi timas; blankan mondon vi mencias, sed blankan mondon vi ne konas! Nu, ni iru por ke mi montru al vi la mondon: la teron kaj la cielon, kaj mi diru al vi, kio al vi estas destinita".

Tion diris Svarožić, flirtigis la oran mantelon kaj volvis per gia ora basko Ljutišon, Marunon kaj Potjehon. Svarožić svingis, la mantelo ekflirtis, kaj la fratoj sur la mantela basko saltetis kaj rondflugis kun gi; ili saltetis, flugadis, cirkulis, kaj antaŭ ili komencis preterpasi la tuta mondo. Unue ili vidis ĉiujn trezorojn kaj ĉiujn kampojn kaj ĉiujn havajojn kaj êiujn ricajojn, kiuj tiam ekzistis en la mondo. Kaj ili ade saltetis, rondflugis, cirkulis kaj vidis ĉiujn armeojn kaj êiujn lancojn kaj êiujn sagojn kaj êiujn armeestrojn kaj êiujn rabajojn, kiuj tiam ekzistis en la mondo. Kaj poste ili ankoraŭ pli forte saltetis, saltetis, ondflugis, cirkulis kaj subite ekvidis stelojn kaj ĉiujn steletojn kaj la lunon kaj Plejadojn kaj venton kaj ĉiujn nubojn. Pro tiom da vidajoj ĉio konfuziĝis al la fratoj, kaj la mantelo senĉese tremetis kaj muĝis kaj susuris kiel ora basko, kaj Ljutiša, Marun kaj Potjeh denove trovis sur la herbejo. Antaŭ ili la ora knabo Svarožić staris same kiel antaúe kaj jene parolis al ili:

-          Jen, frenezetaj knabetoj, nun vi vidis ĉion, kio en la mnondo ekzistas. Kaj nun aŭdu kio al vi estas destinita kaj kion vi devas fari por via feliĉo".

Tuj kiam li diris tion, la fratoj ankoraŭ pli ektimis kaj ege streĉis la menson kaj orelojn por ĉion ĝuste memori. – Sed tiumomente Svarožić jam ekparolis: - ,„Jen kion vi devas fari! Restu sur la senarbejo kaj ne lasu la avon antaŭ ol li forlasos vin, ne iru en la mondon kaj sekvu nek bonan nek malbonan laboron antaŭ ol vi redonos la amon al via avo". Kiam li eldiris tion, Svarožić svingigis la mantelon kaj malaperis kvazaŭ li neniam antaŭe ekzistus, kaj en la arbaro ekestis hela tago.

Čion i aŭskultis kaj rigardis Bjesomar, la reganto de la arbaraj bjesoj. Li kase alproksimiĝis kiel nebulo de unu arbokrono al alia, sekvante la fratojn kaj kasante sin inter la branĉoj de maljuna fago.

Jam delonge Bjesomar ekmalsatis la maljunulon Vjeston. Li malśatis lin samkiel paganoj malsatas justulon, precipe ĉar la maljunulo sur la senarbejo faris la neestingeblan sanktan fajron. Kaj Bjesomar terure tusis pro la sankta fumo.

Ne placis do al Bjesomar, ke la fratoj obeu Svarožićon kaj restu apud la avo por servi al li, do li planis malutili al Vjest kaj iamaniere ribeligi liajn nepojn.

Tial, kiam Ljutiša, Marun kaj Potjeh rekonsciiĝis de la multegaj mirakloj kaj kiam ili leviĝis por reiri hejmen, Bjesomar rapidege, kvazaŭ nubo en vento, forhastis en la arbaran valon, kie kreskis alta salikejo. En tiu salik-arbaro multegis bjesoj. Malgrandaj, monstraj, maldikaj, malpuraj, strabaj kaj ĉiaspecaj, ili ludis en la salikejo. Tie ili fajfadis, kriadis kaj stultumis. Ili estis frenezaj kaj senideaj uloj, taŭgaj por nenia laboro, nekapablaj malutili antaŭ ol iu homo akceptas ilin. Pri tio pensis Bjesomar.

Li elektis tri el la bjesoj kaj ordonis, ke Ĉiu el ili obsedu unu el la fratoj, kaj klopodu pere de ili malutili al la maljuna Vjest.

Dum Bjesomar elektadis la bjesojn, samtempe Marun, Ljutiša kaj Potjeh iradis laŭ la vojo, estante tiom timantaj, ke ili rememor nek tion, kion ili vidis fluginte, nek kion al ili diris Svarožić.

Veninte antaŭ la kabanon, ili sidiĝis sur la stonon kaj rakontis al la avo kio al ili okazis.

- „Kion vi vidis dumfluge kaj kion al vi diris Svarožić?" - demandis Vjest la plej aĝan nepon

Marunon. Marun embarasiĝis ĉar li nenion memoris, nek li povis rememnori kion al li diris Svarožić. Sed, el sub la stono sur kiu ili sidis, elglitis malgranda bjeso, tute eta, monstra kaj kornohava, griza kiel muso.

La bịeso dorsflanke tiris la ĉemizon de Marun kaj flustris al li: Diru: mi vidis grandegan ricajon, centon da abelsvarmoj, kabanon el ĉarpentita ligno kaj multege da plej multekostaj feloj. Kaj Svarojić diris al mi: mi estos la plej ria inter la fratoj".

Marun eê ne pripensis êu estas la vero kion la bjeso al li parolis, sed li ekĝojis kaj diris al la avo kion la bjeso flustris. Kiam li finis, la bjeso saltis en lian sakon, kaśiĝis en unu el ĝiaj anguloj kaj restis tie.

Vjest demandis la duan nepon, Ljutišon, kion li vidis fluginte kaj kion Svarožić diris. - Ankaŭ Ljutiša nenion vidis nek ion ajn memoris. Sed el sub la Ŝoto eliris la dua bjeso, tute eta, malbela, monstra kaj kornohava, griza kiel putoro. La bjeso tiris Ljutišon je la ĉemizo de malantaŭe kaj flustris al li: ,„Diru: mi vidis multajn armitajn homojn, multajn arkojn kaj sagojn kaj multajn sklavojn katenitajn. Kaj Svarožić diris al mi: vi estos la plej forta inter viaj fratoj".

Ljutiša, same kiel Marun, nenion pripensis, sed fariĝis tre goja kaj mensogis al la avo, kiel la bjeso flustris. Kaj la bjeso tuj saltis sur lian kolon, glitis en la ĉemizon, kasigis en lia sino kaj restis tie.

Nun la avo demandis la plej junan nepon, Potjehon, sed ankaŭ li nenion memoris, El sub la śtono eliris la tria bjeso, la plej juna, la plej malbela, kun grandegaj kornoj kaj nigra kiel talpo.

La bjeso tiris Potjehon je la ĉemizo kaj flustris: ,Diru: la tutan Ĉielon kaj ĉiujn stelojn kaj êiujn nubojn mi ekkonis. Kaj Svarožić diris al mi: vi estos la plej granda sağulo kaj vi komprenos kion parolas ventoj kaj rakontas steloj".

Sed Potjeh treege aprezis veron, kaj li ne volis obei la bjeson nek mensogi al la avo, sed li forskuis la bjeson per piedo kaj diris al la avo:

- „Mi ne scias, avo, kion mi vidis, nek kion mi aŭdis".

Ekĝemis la bjeso, mordis Potjehon je la piedo kaj glitis kiel lacerto sub la stonon. - Potjeh tuj prenis la plej sanigan herbon kaj volvis la piedon por cikatrigi ĝin.

II

Kiam Potjeh per la piedo frapis la bjeson, ĝi unue eskapis sub la stonon, kaj poste kasiris en la herbojn kaj tra la herboj fortrotis la arbaron, kaj el la arbaro en la salikejon.

Venis la bjeso al Bjesomar kaj, tremante pro la timo, diris: „Bjesomaro, kolera caro, mi ne povis obsedi la knabon kiun ví dedicis al mi".

Terure ekkoleris Bjesomar ĉar li konis la fratan tríopon, kaj plej multe li timis, ke Potjeh eltrovos la veron. Se li trovos la veron,  Bjesomar liberiĝos nek de la majunulo Vjest, nek de la sankta fajro.

Kaptis do la kolera Bjesomar la bjeson je la korno, levis lin en la aeron kaj satbatis lin per betula vergo.

- „Iru tien", li kriis, „iru al tiu knabo kaj ve al vi, se li eltrovos la veron".

Post tiuj vortoj Bjesomar lasis la bjeson, kiu, timante kiel plej granda timulo, kaŭris tri tagojn en la salikejo kaj planadis kaj cerbumadis kiel li plenumos la malfacilan ordonon. „Estos al mi malfacile kun Potjeh, samkiel al Potjeh kun mi", pensadis la bjeso. Li ja estis nur klaŭno, neniel šatanta fari malfacilan laboron.

Dum li kaŭris en la salikejo, la aliaj du bjesoj, unu en la sako de Marun, kaj la alia en la sino de Ljutiša, jam plenumis la laboron. Marun kaj Ljutiša ekde tiu tago komencis vagadi tra la montaro kaj valoj kaj nur malofte noktadis en la kabano - kaj ĉion i pro la bjesoj mem.

Kaśiĝis la bjeso sur la fundo de la sako de Marun, kaj li pli satis riĉajon ol sian dekstran kornon. Li do pikadis tuttage per korno la lumbon de Maruno, kaj senêese instigis lin ĝemante: „Ek, radpide, ek! Oni devas serĉi, oni devas trovi! Serêi abelsvarmojn, kolekti mielon, fari memorbastonojn kun cent tranêsignoj!"

Tiel parolis la bjeso, ĉar tiuepoke oni tranĉadis signojn sur memorbastonoj por scii kiomgrade iu riêiĝis.

Alia bjeso pikis per korno la sinon de Ljutiša, kaj ĝi volis esti la plej forta inter êiuj bjesoj kaj mastri la tutan mondon. Li pelis kaj instigis do Ljutišan por iri en la arbaron kajserĉi junajn karpenetojn kaj sveltajn aceretojn por produkti i helpilojn kaj armilojnor bravuloj. „Ek, rapide, ek! Oni devas serêi, oni devas trovi: lancon, pafarkon kaj sagojn kun bravula sento, por ke nin timu kaj bestoj kaj homoj!" - gemis la bjeso.

Ljutiša kaj Marun obeis siajn bjesojn kaj vagadis pro siai laboroj laủ la instruoj de la obsedantoj.

Sed Potjeh tiun tagon kaj dum ankoraŭ tri tagoj restis apud la avo kaj konstante pensadis kaj cerbumadis kion al li diris Svarožić. Potieh volis diri al la avo la veron, sed li neniel povis rememori pri gi.

Pasis unu tago, pasis la dua, kaj ankaŭủ la tria tago. Kiam venis la tria tago, Potjeh diris al la avo:

„Adiaŭ, avo, mi iras en la montaron kaj mi ne revenos antaủ ol mi rememoros la veron, eĉ se tio daŭros dek jarojn".

Vjest estis grizhara maljunulo, kaj en la mondo li nenion Satis krom sian nepon Potjehon, kiun li amis kaj karesis kiel velkinta folio roson. Tial li ektremis kaj diris:

„Fileto, mi ne bezonas tiun veron, ĉar mi, grizhara maljunulo, povas trifoje morti antaŭ ol vi rememoros pri gi!"

Tiel li diris, ankoraŭ pli ekmalĝojis en la koro ol en la parolo kaj ekpensis: „Kial tiu infano forlasas min?"

Sed Potjeh respondis:

„Mi foriras, avo, ĉar mi opinias ke tio estas justa".

Vjest estis sagaca maljunulo kiu ekpensis: „Eble en i tiu infano estas pli da prudento ol en mia maljunula kapo. Se li, povrulo, faros kulpon kontraŭ mi, li mem devos senkulpiĝi, ĉari estas justa kaj benita". Ekpensinte tion, Vjest ankoraŭ pli ekmalĝojis, sed li diris nenion pli, interkisiĝgis kun la nepo kaj lasis lin foriri, kiel tiu planis.

Efektive Potjehon treege ekdoloris la koro pro la avo, kaj li, estante jam sursojle, preskaŭ sanĝis la decidon kaj volis resti apud la avo. Sed li tamen kontraúvole adiaŭis la avon, kiel li decidis, kaj direktiĝis en la montaron.

Dum Potjeh salutadis la avon, la bjeso el la salikejo decidis komenci sian malfacilan laboron kaj direktiĝis al la senarbejo, planante iel surprizi Potjehon.

Potjeh iris al la montaro kun klinita kapo. Alveninte la unuan stonon, antaŭ li aperis la bjeso.

 „He, li estas tiu sama", ekpensis Potjeh, „tute eta, monstra, nigra kiel talpo kaj havanta grandegajn kornojn."

La bjeso baris la vojon de Potjeh kaj ne permesis al li preterpasi. Potjeh ekkoleris al tiu eta monstro, kiu lin ĝenas, do li prenis stonon kaj jetas ĝin al la bjeso, trafinte lin precize inter la kornojn. - „Mi mortigis lin!" - ekpensis Potjeh.

Sed, rekontrolinte la ulon, li vidis ke la bjeso estas viva kaj sana, kaj al li elkreskis ankoraŭ du kornoj sur la loko, kiun frapis la stono.

„He, tiun oni ne forpelas per ŝtono", diris Potjeh al si mem, ĉirkaŭiris la bjeson kaj daŭrigis laŭ sia vojo. Sed la bjeso denove antaŭ lin, kuradis kaj saltadis laŭ la pado dekstre kaj maldekstre antaű Potjeh kiel leporo.

Ili venis al iu loko, kiu similis etan kaj śtonozan altebenajon inter la rokoj. - Unuflanke troviĝis puto. - ,„Ci tie mi restos", ekpensis Potjeh kaj tuj sternis feljakon sub sovaĝa pomujo kaj sidigis, volante cerbumi kaj en tiu kvieto rememori kion fakte al li diris Svarožić.

Vidinte tion, la bjeso tuj sidiĝis antaŭ Potjeh sub arbuston kaj komencis stultumi kaj molesti lin. La bjeso metadis lacertojn sub la piedojn de Potjeh, jetadis lapojn sur lian ĉemizon kaj pelis akridojn en lian manikon.

- „Či tio estas malbona!" - ekpensis Potjeh, ĉar la afero tro longe daŭris. „Mi forlasis la saĝan avon, la proprajn fratojn kaj la denaskan kabanon por trankvile rememori la veron, sed nun mi perdas tempon kun tiu kornohava nenifaranto".

Sed ĉar li venis êi tien kun honesta intenco, li ekpensis, ke tamen estas plej ĝuste resti samloke.

III

Tiel kunvivadis Potjeh kaj la bjeso sur la ŝtona altebenajo, kaj same kiel la unuan tagon, tiel ankaŭ ĉiutage la bjeso turmentis kaj genis Potjehon dum la laboro.

Foje aperis bela mateno, kaj Potjeh vekiĝis el la dormo kaj ekĝojis: „Kvieta tago, mia gojo! Hodiaŭ mi rememoros la veron!" Sammomente de la sovaĝa pomujo disŝutiĝis manpleno da pomoj sur Potjehon, kaj lia tuta kapo bruis kaj ĉiuj liaj pensoj konfuziĝis. Sur la sovaĝa pomujo la malbelulo ridaĉis kaj stultumis pro la rido. – Tiam Potjeh en la ombro plej intense enpensiĝis kaeksajnis al li:„Jen, nun reaperos en mia cerbo la vero, nun mi rememoros gin!" Kaj la bjeso tiumomente de malproksime celis per sambuka tubeto kaj surśprucis Potiehon per fuzo de malvarma akvo, post kio el lia kapo malaperis éi ideo, kiun li ekhavis.

Kaj kiaj ajn frenezajoj kaj stultajoj ekzistas, la bjeso faradie ilin sur la altebenajo. La situacio eĉ estus tolerebla, se Potjeh ne &atue kelkfoje rigardi tiujn frenezajojn. Kiom ajn li pensadis pri sia tasko same tiom liaj okuloj rigardis kion la freneza ulo faras flanke.

Ektedis tio eê al Potjeh mem, ĉar lin iam pli ofte okuDis la deziro reveni al sia avo, ĉar li vidis, ke apud la bjeso li neniam rememoros la veron.

-„Mi devas liberiĝi de li", decidis Potjeh.

Iun matenon la bjeso planis novan frenezajon. Li grimpis sur pinton de roko, sur kiu en la stono troviĝis abrupta akvofosajo. Li surrajdis la glatan śtoneton kaj glitis fulmrapide tra la fosajo. Al la bjeso tuj ekplaĉis tiu ludo kiel neniu alia, kaj li volis havi societon por kunludi. Do, li prenis herbon kaj per ĝi ekfajfis trans la rokoj aj super la arbaro. El arbustoj kaj štonoj, el salikejo kaj karikejo alkuris kaj alsaltis multaj malgrandaj bjesoj similaj al li mem. Li komandis al ili, kaj ĉiu el ili prenis stoneton kaj surgrimpis la rokon. Vi devus vidi kiel ili, sidante sur oblongaj štonetoj, ekflugis tra la akvofosajo! Ili estis diversspecaj kaj apartenis al malsamaj bjesaj triboj. Rugaj kiel rubekoloj, verdaj kiel verdaj lacertoj, vilaj kiel Safidoj, senharaj kiel ranoj, havantaj tentaklojn kiel helikoj, senikornaj kiel musoj. Ili flugis tra la akvofosajo sur siaj oblongajoj kvazaŭ sencerba soldataro sur frenezaj ĉevaloj. Ili flugis trans la rokoj, unuj sekvante la aliajn kaj ne haltante gis la altebenajo, kie kuśis granda ŝtono, tute superkreskita de musko. Tie ili haltadis sur la musko, kaj pro la granda rapideco kaj pro la propra frenezumado, ili ruliĝis unuj trans la aliaj.

Tiel descendis kaj ridklukis la freneza kamaradaro du aŭ tri fojojn, kaj en Potjeh senĉese unu penso sekvis alian: li rigardus tion kaj ridus al ili, sed lin okupas ĉagreno, ĉar ili faras bruon, pro kiu neniu povus rememori la veron. Tien-reen, tien-reen, kaj Potjeh fine decidis: „He, vanas rido kaj ludado! Mi devas liberiĝi de tiuj tempoperduloj, ĉar kontraúe mi vane venis či tien".

Potjeh rimarkis, ke tra la akvofosajo la oblongajoj kuras rekte al la puto, kaj se ne ekzistus la muske surkreskita štono, la bjesoj enfalus en la putan abismon. Potjeh do aliris tiun štonon, kaj kiam la bjesoj kun ridkluko kaj kriado flugis malsupren laử la roko sur siaj stonetoj, Potjeh rapide formovis la stonon, kaj la freneza armeo hastis al la puto. - Al la puto kaj en la puton, kape malsupren, ĉiuj, unu post la alia, unu trans la alia: kaj la ruĝaj kiel rubekoloj, kaj tiuj verdaj kiel verdaj lacertoj, vilaj kiel ŝafidoj, senharaj kiel ranoj, havantaj tentaklojn kiel helikoj kaj senkornaj kiel musoj. Kaj la unua inter ili estis tiu, kiu krociğis al Potjeh.

Potjeh tuj remetis la ŝtonon sur la puton, kaj jen tiel kaptigis la bjesoj kiel muśoj en poto.

Ekĝojis Potjeh, ke li liberiĝis de la bjesoj, kaj li sidiğis por trankvile rememori la veron.

Sed ve al li! La bjesoj en la puto komenci turniĝi kaj frenezumi kiel neniam antaŭe. – El la puto tra čiuj truoj komencis elsaltadi etaj fajrofaskoj, kiujn pro la granda turmento jetadis la bjesoj. - Flametoj ekis salteti kaj tremeti ĉirkaŭ la puto, pro kio Potjeh eksentis kapturniĝon. Por ke la flametoj ne genu lin, Potjeh fermis la okulojn.

Sed en la puto estis tioma voĉbruo, tumulto, siblado kaj batado, grincado kaj bojado, frapado kaj veado, ke la oreloj de Potjeh preskaŭ eksplodis, do pri kio li povis pensadi? - Pro tio li fermis la orelojn por nenion aŭdi.

Sed lin atingis vaporo, sulfuro kaj fulgo, kiujn en la morto-danĝero ellasadis la bjesoj tra la putaj fendoj. - Fulgo kaj sulfuro envolvis Potjehon kaj komencis sufoki kaj svenigi lin.

Ekkomprenis do Potjeh, ke en tio estas nenia utilo. „He, nun mi vidas, karulo, ke la fermitaj bjesoj estas centoble pli malbonaj ol liberaj", diris Potjeh. „Nu, mi liberigu ilin, se mi ne povas liberiĝi de ili. Estas pli facile elteni ilian stultumadon, anstataŭ tioman bruon!"

Li alproksimiĝis kaj formovis la stonon, kaj la timigitaj bjesoj, kvazaŭ sovaĝaj katoj, elsaltis čuflanken kaj forkuris diversirekte en la montaron, ne plu reveninte sur la altebenajon.

Restis nur tiu povrulo, nigra kiel talpo, kun grandegaj kornoj, ĉar pro la timo sentata al Bjesomar, li ne povis forlasi Potjehon.

Sed post tiu tago ankaŭ li iomete trankviliĝis kaj pli multe estimis Potjehon ol antaŭe.

Kaj post tio ili duope faris interkonsenton, kutimiĝis unu pri la alia kaj komencis vivi kune.

Sed pasis jam preskaŭ unu jaro, kaj Potjeh ankoraŭ ne trovis la veron pri tio, kion fakte alli estis dirinta Svarožić?

Kiam la jaro proksimiĝis al sia fino, la bjeso komencis tediĝi.

- Ĝis kiamn mi restados ĉi tie?, li pensis. Tial iuvespere, kian Potjeh intencis ekdormi, la bjeso alpaśis lin kaj diris:

- „Kial vi, knabo, sidas ĉi tie jam preskaủ unu jaron, kaj kial vi bezonas tion? Eble dume via avo sur al senarbejo jam mortis!"

Ekdoloris Potjehon la koro, kvazaŭ per kudrilo pikita - sed Ii diris: - Jen, mi decidis, ke mi ne foriros de ĉi tie antaŭ ol mi ekscios la veron, ĉar la vero pli gravas ol ĉio alia." Tiel diris Potjeh, ĉar li estis justa kaj benita.

Sed Potjehon profunde kortusis, ke la bjeso menciis la avon, kaj dum la tuta nokto Potjeh ne povis ekdormi, sed nur turniĝis, cerbumis kaj pensadis: kio okazis al lia avo, lia satata maljunulo?

IV

La avo dume vivis sur la senarbejo kun Marun kaj Ljutiša, sed la vivo fariĝis malgaja por li. - La nepoj ne zorgis pri la avo, nek okupiĝis pri li. Ili ne salutadis lin por bona mateno nek por bona nokto, sed ĉiam okupiĝis pri propraj laboroj kaj obeis siajn bjesojn en la sako kaj en la sino.

Marun ĉiutage alportadis el la arbaro novajn abelsvarmojn, ĉarpentis trabojn, konstruadis kaj fine konstruis novan kabanon. Kaj, antaŭ čio, li faris dek memorbastonojn kaj ĉiutage kalkulis kaj nombris kiam la memorbastonoj kompletiĝos?

Ljutiša dume iradis ĉasi kaj steli, alportadis felojn kaj sovaĝbestojn, kolektadis rabajojn kaj trezorojn, kaj iun tagon alkondukis eê du kaptitajn sklavojn, por servi kaj prizorgi la fratojn dum tutaj tagoj.

Malfacile kaj malśate fartis la avo Vjest apud ili, kaj senvole kaj ĉiam pli malśate rigardis ankaŭ la nepoj la maljunulon. Kial ili bezonas la maljunulon, se li ne volas ke la sklavoj priservu lin, sed anstataŭe li malhonorigas la nepojn mem hakante lignojn kaj sola portante akvon el la fonto?- La aferoj tiel evoluis, ke kio ajn aperis ĉe la maljunulo, ĉio ĝenis la nepojn, eê tio, ke la maljunulo senĉese kaj ĉiutage aldonadis unu lignośtipon sur la sanktan fajron.

Bone rimarkis la maljunulo Vjest kien la aferoj iras, kaj ke li baldaŭ mortos. Neniom li bedaŭris pro la vivo, ĉar kial li bezonus gin, sed li bedaŭris morti ne vidonte Potjehon, sian benitan infanon, la ĝojon de sia maljunaĝo.

Iun vesperon (precize tiun vesperon, kiam Potjeh pensadis pri la avo), Marun diris al Ljutiša: - ,„Ek, frato, ni liberiĝu de la avo. Vi, kiu havas armilojn, atendu ĉe la fonto kaj mortigu lin".

Tiel parolis Marun, precipe ĉar li čiupreze volis ricevi la malnovan kabanon, por konstrui abelkestojn sur gia loko. - „Mi ne povas, frato", respondis Ljutiša, al kiu pro la ĉasado kaj rabado ne tiomgrade malmoliĝis la koro, kiom al Marun pro la trezoroj kaj memorbastonoj.

Sed Marun ne volis cedi, ĉar la bjeso en lia sako sufloris kaj konsilis lin. La bjeso en la sako de Marun vidis, ke li mem la unua forigos Vjeston el ĉi tiu mondo kaj tiel akiros laŭdegon de Bjesomar.

Marun do persvadas Ljutišan, sed Ljutiša ne volis propramane mortigi la avon. Ili do fine konkludis kaj konsentis, ke ankoraŭ amvespere ili bruligos la malnovan kabanon. Gi forbrulu kune kun la maljunulo.

Kiam la senarbejo kvietiĝis, ili sendis la sklavojn tiunokte en la arbaron por gardi iliajn kaptilojn. La fratoj kase aliris la kabanon de Vjest, fermis ekstere la pordon per peza riglilo por ke la avo ne povu eskapi el la fajro, kaj poste bruligis la kabanon ĉe giaj kvar anguloj.

Kiam ĉio estis farita, ili foriris malproksimen en la montaron por ne povi aŭdi helpkriojn de la avo. Ili interkonsentis trarigardi la tutan montaron kaj reveni nur antaŭ matenigo, kiam ĉio estos finita, kaj la avo kaj la kabano forbrulintaj.

La fratoj foriris, kaj la fajro malrapide komencis leki la kabanangulojn. Sed la kabano estis konstruita el malnova juglanda ligno, malmola kiel śtono, kaj la fajro senĉese gin lekis kaj tusadis, sed ne povis ĝin bruligi. Apenaŭ malfrue nokte la fajro atingis la tegmenton.

La maljunulo Vjest vekiĝis, malfermis la okulojn kaj vidis, ke la tegmento super lia kapo brulas. Li leviĝis kaj iris al la pordo, sed kiam li trovis, ke la pordo estas fermita per peza riglilo, li tuj komprenis kiu tion faris.

- „Ho, infanoj miaj, povruloj miaj!" - diris la maljunulo. „El Viaj koroj vi prenas, kaj surmemorbastonojn vi notas. Sed rigardu: viaj memorbastonoj ankoraŭ ne plenas, kaj multaj tranĉoj sur ili mankas, kvankam viajn korojn vi jam gisfunde malplenigis, ĉar jen vi bruligis vian avon kaj la naskiĝkabanon."

Tiel pensis la avo Vjest pri Marun kaj Ljutiša, kaj neniun plian ideon li ekhavis, nek malĝojis pro ili, sed sidiĝis kaj trankvile atendis la morton.

Li sidiĝis sur la keston kaj pensadis pri sia longa vivo. Kaj kio ajn en la vivo okazis, nenio al li ŝajnis tiom malfacila kiel la fakto, ke en la momento de sia morto li ne havas apude Potjehon, sian ŝatatan infanon, kaj tio tre malĝojigis lin.

Dum li tiel pensadis, la tuta tegmento jam estis flamanta kiel torĉo.

Brulis kaj finbrulis la traboj, komencis kraketi la tegmentofo-stoj. Ili trabrulis, frakasiĝis, kaj ambaŭflanke de la maljunulo falis la traboj kaj la fostoj kune kun la fajro en la ĉambron. La fajro ĉirkaúis Vjeston, fendiĝis la tegmento super li kaj montriĝis ke la aŭroro cedas sian lokon sur la ĉielo al la suno. Ekstaris la maljuna Vjest, levis la okulojn al la ielo kaj tiel atendis, ke la fajro forportu el i tiu mondo lin kaj lian malnovan kabanon.

V

Potjeh malfacile turmentiĝis tiunokte, kaj kiam ekruĝis aŭroro, li iris al la puto por malvarmigi la ardantajn vangojn.

La suno jus surgrimpis la ĉielon, kiam Potjeh aliris la puton. Alirinte ĝin, en la akvo ekbrilis lumo. La lumo ekbrilis, leviĝis super la puton, kaj apude, antaŭ Potjeh, aperis belega knabeto en ora vestajo. Li estis Svarožić.

Potjeh ektremis pro ĝojo kaj diris:

- „Mia dio Svarojiĉo, kiom longe mi atendas vin! Ripetu nun, kion vi foje diris ke mi devas fari? Jen êi tie mi turmentiĝas kaj suferas kaj revokas mian prudenton dum unu jaro - kaj mi neniel povas rememori la veron!"

Kiam li diris tion, Svarožić malbonhumore skuis la kapon kaj sian oran hararon.

- „He, knabeto, knabeto! Mi diris ke vi restu apud via avo por redoni al li la amon, kaj ke vi ne forlasu lin antaŭ ol li forlasos vin." - diris Svarožić.

Kaj li aldonis:

- „Mi opiniis, ke vi estas la plej saĝa el la fratoj, sed vi estas la plej freneza. Vi turmentiĝas kaj suferas kaj alvokas la saĝon dum unu jaro por ekscii la veron. Se vi estus obeinta vian koron, kiam sur sojlo de la kabano gi diris al vi ke vi revenu kaj ne forlasu la avon, gi estus la vero sen saĝo!"

Tiel diris Svarožić, kiu ankoraüfoje malbonhumore skuis sian kapon kun ora hararo, kaj poste volvis sin per ora mantelo kaj malaperis.

Potjeh restis hontiĝinta kaj surprizita, sola apud la puto, kaj malantaŭ la stono ridaćis la bjeso-burleskulo, tute eta, monstra kaj kun grandaj kornoj. Plaĉis al la bjeso ke Svarožić tiel hontigis Potjehon, kiu estis tiom justa. Kiam Potjeh rekonsciiĝis post la unua konfuziteco, li ekkriis gaje: - ,„Rapide mi lavu la vizaĝon kaj kuru al mia amata maljunulo." Tion li diris kaj aliris la puton por lavi la vizaĝon. Potjeh kliniĝis por preni akvon, li kliniĝis troe, ekglitis kaj falis en la puton.

Li falis en la puton kaj dronis.

VI

Elsaltis la bjeso malantaủ la stono, saltis sur la randon de la puto kaj ekrigardis, por propraokule vidi êu veras kio al li eksajnis.

Jes, Potjeh dronis, li kusis sur la akvofundo, blanka kiel vakso.

- „He! he!", ektrilis la bjeso, kiu estis tute freneza ulo. - „He! he! Hodiaŭ mi translokiĝos, frato mia!"

Kriadis la bjeso, kaj lia kriado reehis inter la rokoj ĉirkaŭ la altebenajo. Li pusis la stonon, apogitan al la puta rando, kiu renversigis kaj bone fermis la puton. Post tio la bjeso jetis sur la ŝtonon ankaŭủ la feljakon de Potjeh, kaj sur la jakon li mem sidiĝis kaj komencis danci kaj salti:

- „He, he! He, he! Finiĝis mia laboro!" - kriis la bjeso.

lomete li dancis sur la feljako, iomete kriadis.

Kaj kiam li laciĝis, li êirkaŭrigardis la altebenajon - kaj ial ekfartis strange.

La bjeso kutimiĝis pri Potjeh kaj neniam havis tiel agrablan vivon kiel apud la junulo. Li propravole stultumis ĉirkaŭe kaj neniu lin genis nek ion ordonis al li. Kaj nun, por diri honeste, li devas reveni en la salikejon, en tiun koton, al la kolera caro Bjesomar kaj al kvincent bjesoj, kiuj estas same frenezaj uloj, kia li mem estis.

Li malkutimiĝis pri tio. Li cerbumis, pripensis iomete, ĉagreniĝis, iom malĝojis - sed t tiuj sentoj kreskis. Kaj dum vi kunfrapus la polmojn, tiu freneza kaj sencerba kiu antaủ momento gojkriis, komencis plori, singulti kaj turniĝi sur la feljako pro granda ĉagreno.

Li ploraêis kaj veis, kaj tiu plorado estis nekomparebla kun lia antaủa kriado. Bjeso iam estas bjeso: kiam li ploraćas, li farae tion intense - li siras harojn el la feljako kaj turniĝas sur gí, kvazait li freneziĝus.

Tiumomente sur la altebenajon venis Ljutiša kaj Marun. Ili trairis la tutan montaron, kaj nun ili ekiris hejmen, la senarbejon, por vidi ĉu la avo feliĉe forbrulis kune kun la kabano. Revenante, ili atingis la altebenajon, kiun ili neniam antaúe vízitis.

Ljutiša kaj Marun aŭdis la ploradon kaj vidis la feljakon de Potjeh, kaj ili tuj demandis sin ĉu Potjeh mortis.

Sed ili ne multe malĝojis pro la frato, ĉar portante bjesojn, ili povis pro neniu malĝoji.

Tiumomnente komencis moviĝi iliaj bjesoj, ĉar ili aŭdis sian plorantan kamaradon. Dum malfeliĉo nenie ekzistas pli konkorda popolo nek pli fidelaj kamaradoj ol estas bjesoj. En la salikejo ili interbatiĝas kaj kverelas, sed dum malfeliĉo unu por la alia donas sian vivon.

Ili ekmoviĝis, maltrankviliĝis, streis la orelojn. Unu levis la kapon el la sako, la alia el la ĉebrusto. Kaj tuj kiam ili montrigis, ili rimarkis ke ilia kamarado luktas kontraŭ iu, veas kaj ploras, sed videblas nur ke haroj disflugas.

- „Dissiris lin terura bestaĉo!", ekkriis la timigitaj bjesoj, elsaltis el la sako kaj ĉebrusto, kaj alkuris al sia kamarado.

Alkurinte, ili vidis ke li baraktas sur la feljako kaj senĉese krias:

- „Mortis tiu knabo! Mortis tiu knabo!" La bjesoj silentigis sian kamaradon, opiniante, ke li havas dornon en la kalkano aŭ kulon en la orelo - ĉar ili ne vivis kun tiu justulo, kaj pro aliaj aferoj ili ne kutimis plori.

Sed la bjeso senpaŭze ploris, kaj oni ne povis aúdi sian voĉon, nek sukcesis trankviligi lin.

La bjesoj estis embarasitaj kaj ne sciis kion fari kun li. Ili ne povis lasi lin en tia situacio. Finfine ili konkludis preni la feljakon je manikoj, fortiri ĝin kune kun la kamarado kaj tiamaniere direktiĝi al la arbaro, kaj el la arbaro iri en la salikejon al Bjesomar.

Ljutiša kaj Marun unuafoje post unu jaro restis sen siaj bjesoj. Kiam la bjesoj ilin forlasis, al la fratoj tuj ekśajnis, kvazaú dum cent jaroj ili blinde iradis tra la mondo, kaj trovinte sin sur la altebenajo, kvazaŭ ili denove ekvidus.

Ili rigardis unu la alian kvazaŭ stultaj, rigardis sin reciproke, ĉar ili tuj ekkomprenis, kiel ili pekis al la avo.

- „Frato! Amiko!"- ili kriis unu al la alia - ,Ni rapidu por savi la avon." – Kaj ili ekhastis al la senarbejo, kvazaŭ havante falkajn flugilojn.

Ili atingis la senarbejon kaj trovis la kabanon sen tegmento. El la ejo alte leviĝis flamo kiel kolono. Staris nur la kabanaj muroj kaj gia pordo fermita per peza riglilo.

Alhastis la fratoj, eltiris la riglilon, enkuris la ejon kaj sur siaj manoj elportis la maljunulon el la fajro, kiu jus lekis liajn piedojn.

Ljutiša kaj Marun elportis la avon, metis lin sur la herbejon kaj staris apud li, ne kuraĝante eê vorton elbusigi.

Post ioma atendado, la maljunulo malfermis siajn okulojn kaj. ekvidinte ilin, li nenion riproĉis, sed demandis:

-„Ĉu ie en la montaro vi trovis Potjehon?"

- „Ni ne trovis lin, avo", - respondis la fratoj kaj ne kurağis rigardi en la okulojn de la avo. „Potjeh pereis. Li dronis matene en la puto. Sed pardonu al ni, avo. Ni priservos kaj prizorgos vìn kiel sklavoj."

Aúdinte tion, la avo Vjest rektiĝis kaj ekstaris.

- „Infanoj miaj, mi vidas ke al vi estas pardonite, ar vi restis vivaj. Sed la plej justa el vi devis per morto penti sian kulpon. Ek, infanoj, gvidu min por vidi la lokon, kie li pereis!"

                Pente obeis Marun kaj Ljutiša, prenis la avon sub akseloj kaj gvidis lin al la altebenajo.

Post mallonga irado, ili rimarkis ke ili misvojis, kaj ke tiuvoje ili neniam pasis. Ili diris tion al la avo, sed li respondis, ke ili daŭrigu iri la saman vojon.

Ili atingis iun deklivon, laŭ kiu gvidis la vojo rekte al la montokresto.

- „Nia malforta avo mortos sur tiu deklivo" - flustrisla fratoj.

Sed la maljunulo Vjest diris nur: „Infanoj, niru tien, kien la vojo nin gvidas".

Ili komencis supreniri laŭ la vojo, kaj la vizaĝo de la maljunulo fariĝis ĉiam pli blua kaj pala. Supre, sur la montokresto, aŭdiğis agrabla zumado kaj bruado kaj vidiĝis lumo kaj brilo.

Kiam ili atingis la montokreston, ili mutiĝis kaj štoniĝisro la miro kaj timego.

Antaŭ ili troviĝğis nek montaro nek valo, nek monto nek ebenajo, nek io ajn alia, sed sterniĝis blanka nubo granda kiel blanka maro. Blanka nubo, kaj sur gi roza nubeto. Sur la roza nubeto staris vitra monto, sur la vitra monto ora kastelo, kaj al la kastelo gvidis larga stuparo.

Ĝi estis la ora kastelo de Svarožić. La kastelo aspektis belega. iom pro la roza nubeto, parte pro la vitra monto kaj pro la pura oro, sed plej multe pro la fenestroj de la kastelo. Tie sidis kolektigintaji invititoj de Svarožić, kiuj per oraj kalikoj tostis la novajn venantojn.

Sed Svarožić nek invitas nek en la kastelon enlasas iun, kiu havas ian kulpon en la animo. Tial en la salono kolektigis nobla kaj modela societo, pro kiu tra la fenestroj brilas tia lumo.

Sur la montokresto staris la avo Vjest kun siaj nepoj. Ili ekmutis kaj rigardis la miraklon. Ili rigardis – kaj subite rimarkis, ke sur la alkastela stuparo iu sidas. Tiu kovris la vizaĝon per manoj kaj ploris.

La maljunulo rigardis, kaj post pli atenta observdo rekonis lin: li estas Potjeh.

Ektremis la animo de la maljunulo, li leviĝis kaj kriis super la nuboj:

- „Kio okazis al vi, infano mia?"

- „Avo mia, ia granda lumo levis min el la puto kaj transportis ci tien. Mi venis, sed oni ne lasas min eniri la kastelon, ĉar mi pekis kontraŭ vi" - respondis Potjeh.

Ekruliĝis larmoj laŭ la ava vizaĝo. Liaj manoj kaj koro volas brakumi la amatan infanon por konsoli lin, por helpi al li, por savi sian karan nepon.

Marun kaj Ljutiša rigardis la avon, kies vizaĝo tute transformiĝis, bluiĝis, kadukiĝis, ne similante vivantan homon.

- ,„Mortos nia maljunulo pro tiu terurajo", ili flustris reciproke.

Sed la maljunulo tiumomente tute rektiğis kaj jam forlasis ilin, returniĝis al ili kaj diris:

- „Iru, infanoj, revenu sur la senarbejon, kaj ĉar al vi estas pardonite, vivu kaj ĝuu tion, kio al vi estas juste destinita. Kaj mní íras helpi tiun, al kiu la plej bonajn aferojn oni donas je plej alta prezo."

La voĉo de la avo tute malfortiĝis, kaj li staris antaú ilí rekta kiel kolono.

Ekgapis Ljutiša kaj Marun, ĉar ili ne komprenís kíal la avo deliras, ke li transiros la nubojn, kvankam li ne havas forton eĉ por paroli.

La maljunulo dume jam adiaúis ilin. Li adíaúis, ekírís, ekpaśis trans la nubo, kvazaŭ ĝi estus herbejo. Kiel li komencis, samtiel li daŭrigis paśi. Li iradis, kaj la piedoj lin portis kvazaŭ li estus plumeto. Liaj vestajoj flirtis en la vento, kvazaŭ nubo superus la nubon sub la piedoj. Li iris al la roza nubeto, poste al la vitra monto kaj al la larga stuparo. La maljunulo hastis laŭ la Stuparo al sia nepo. Ho, kia gojo kiam la avo ĉirkaŭbrakis la nepon! Li brakumis kaj tenis lin, kvazaŭ li neniam forlasos lin. Kaj Marun kaj Ljutiša aŭskultis kiel trans la nuboj pro granda feliĉo aŭdiĝas la singultado de la maljunulo kaj lia ínfano.

La maljunulo prenis la manon de sia nepo kaj kondukis lin laŭ la śtuparo al la kastela pordo. Per maldekstra mano li gvidis la nepon, kaj per la dekstra frapis la pordegon.

Kaj jen mirklo! La pordo tuj vasta malfermiĝis, disveršiĝis la tuta lumno de la kastelo, kaj la invititoj kaj noblaj gastoj salutis en la kastelo la avon Vjest kaj lian nepon Potjeh.

Oni salutis ilin, etendis la manojn kaj enkondukis ilin en la kastelon.

Marun kaj Ljutiša vidis ankaŭ, ke ili pasis preter la fenestroj kaj altabligis. La unua inter la unuaj sidis la avo Vjest, kaj apud li Potjeh, dum apude la ora knabo Svarožić per ora kaliko tostis al la gastoj.

Granda timtremo absorbis Ljutišon kaj Marunon kiam ili trovis sin antaŭ tiu terurajo.

- „Frato, êu ni malsupreniru al nia senarbejo", flustris Marun. Je tio ili turniĝis kaj malsupreniris. Turmentitaj per tiomaj mirakloj. ili atingis la senarbejon kaj ili neniam plu povis trovi en la monto tiun vojon kaj montokreston.

VII

Tiel okazis kaj la historio finigis.

Marun kaj Ljutiša longe vivis sur sia senarbejo. Ili traviv. longan vivon kiel bonaj knaboj kaj homoj, ili edukis honesta generacion, siajn filojn kaj nepojn. Cia bonajo estas heredata de patro al filo, eĉ la sankta fajro, sur kiun oni metadis unu brulstipon čiutage por ke ĝi neniam estingiĝu.

Bjesomar prave timis Potjehon. Se Potjeh ne estintus pereinta serĉante la veron, la bjesoj ne forlasus Marunon kaj Ljutišon, sur la senarbejo ne brulus la sankta fajro nek vivus honesta popolo.

Nun ĉio fariĝis hontindajo kaj fiasko de Bjesomar kaj lia soldataro.

Kiam la aliaj du bjesoj alportis al Bjesomar la feljakon de Potjeh kaj en ĝi la trian kamaradon, kiu ankoraŭ terure ploregis kvazaŭ freneza, Bjesomar ege ekkoleris, ĉar li komprenis, ke ĉiuj tri knaboj fuĝis, - Pro granda ĉagreno li ordonis al la tri bjesoj mallongigi siajn kornojn, por ke la tutan vivon ili vivu sen kornoj kaj estu mokataj de ciuj.

Sur Bjesomar restis la plej granda honto. Čiutage li tusis pro la sankta fumo, kaj en la arbaron li neniam kuragis eniri, por ne renkonti iun bonan homon.

Nenio restis al Bjesomar el ĉio i, ol la malplena feljako de Potjeh. Kaj estu tiel, ĉar Potjeh en la ora kastelo de Svarožić ne plu bezonis sian feljakon.

 

Fisisto Palunko kaj lia edzino

I

Ektedis al la fisisto Palunko lia mizera vivo. Li vivis sola en senhoma marregiono kaj kaptadis dum tutaj tagoj fisojn per osthoko, ĉar en tiu regiono pri retoj oni ankoraŭ ne sciis. Kaj kion oni povas kapti per hoko!?

- „Kiel mizera estas la vivo?" - diradis Palunko al si mem, -„kion hodiaŭ mi kaptas, tion samvespere mi formanĝas - kaj nenia gojo ekzistas por mi en la tuta mondo".         

Palunko aŭdis, ke en la mondo ekzistas riĉaj provincestroj kaj rićegaj potenculoj, kiuj vivas ĝue kaj plezure, en oro kaj lukso. Palunko do imagis en sia kapo, ke ankaŭ li foje Satus vidi tian riĉajon kaj ĝui gin. Tialli juris, ke dum tri tagoj li sidos en sia boato marvaste kaj ne kaptos fisojn, kun la espero, ke tia juro al li helpos.

Palunko vere sidis dum tri tagoj kaj tri noktoj en la boato sur marvasto - dum tri tagoj li sidis, dum tri tagoj fastis, dum tri tagoj ne fiskaptis. Kiam je la tria tago komencis matenigi, el la maro elplongis argenta boato kun oraj remiloj, kaj en la boato, bela kiel princino, staris pala Aŭroro-knabino.

- „Tri tagojn vi gardis la vivojn de miaj fiśetoj, do nun diru: kian bonajon vi volas ke mi faru al vi?" - ekparolis Aúroro-knabino.

- „Helpu al mi saviĝi el ểi tiu mizera kaj dezerta vivo. Dum tutaj tagoj mi pasas tra ĉi tiu senhoma regiono. Kion hodiaŭ mi kaptas, tion vespere mi formangas, kaj por mi estas nenia ĝojo en la tuta mondo" - diris Palunko.

- „Iru hejmen kaj vi trovos kion vi bezonas" - diris al li Aúroro-knabino. Dirinte tion, kune kun la arĝenta boato śi plonĝis en la maron.

Palunko ekhastis albordiĝi kaj reveni al sia hejmo. Kiam li revenis hejmen, atendis lin tie malriĉa fraŭlino, tute elĉerpita pro longa marsado el la postmontaro. La fraŭúlino diris: „Mia panjo mortis, mi havas neniun en la mondo, do prenu min kiel vian edzinon, Palunko".

Palunko ne sciis kion fari. „Ĉu tio êi estas la feliĉo, kiun al mi sendis Aůroro-knabino?" Palunko vidis ke si estas mizera malriêulino same kiel li mem, sed li timis fari ion malĝustan kaj perdi sian feliĉon. Tial li akceptis kaj edzinigis la povran fraŭlinon. Estante laca, Ši kusiğis kaj dormis ĝis la sekva tago.

Kun granda scivolemo Palunko atendis la alian tagon por vidi kia feliĉo tiutage okazos. Tamen, la alian tagon nenio okazis, kaj kiam Palunko prenis fiśhokojn por iri fiśkapti, la edzino foriris en la montaron por kolekti bliton. Vespere revenis Palunko, revenis ankaŭ la edzino, kaj ili vespermangis fisojn kun iom da blito. „He, se ĉi tio estas la tuta feliĉo, mi povus vivi ankaŭ sen gi", pensis Palunko.

Kiam pasis la vespermanĝo, sidiĝis la edzino apud Palunko por distri lin kaj por rakonti al li historiojn. Ši rakontis pri riĉeguloj kaj regaj kasteloj, pri drakoj kiuj gardas iliajn trezorojn kaj pri la princino kiu semas perlojn kaj kolektas juvelojn en la ĝardeno. Palunko aŭskultis šin, kaj lia tuta koro saltetis pro ĝojo. Forgesis Palunko sian mizeron kaj dum tri jaroj aŭskultis ŝiajn rakontojn. Sed ankoraŭ pli Palunko ekĝojis ekpensinte: ,i tiu virino estas feino, si montros al mi la vojon al draka trezoro aŭ al reĝa ĝardeno. Mi devas nur iomete pacienci por ne kolerigi śin".

Palunko atendis dum pasadis tago post tago. Pasis unu jaro, pasis eĉ du jaroj. Jam naskiĝis ilia filo, kiun ili nomis etulo Vlatko. Sed ĉio alia restis sensanĝa: Palunko fiskaptis, kaj la edzino en la montaro dum tutaj tagoj kolektis bliton, vespere kuiris vepermangon, kaj dum la vespermango lulis la infanon kaj rakontis al Palunko historiojn. Ĉiam pli bele ŝi rakontis, kaj ĉiam pli malfacile Palunko aŭskultis, gis iuvespere la rakontoj ektedis al li. Kiam la edzino komencis rakonti pri grandega trezoro kaj lukso de la Mara Reĝo, saltis lkolera Palunko, prenis la manon de la virino kaj diris:

- „Nun ni ne plu hezitu, sed morgaŭ post matenigo gvidu min al la kastelo de la Mara Reĝo".

La edzino ektimis pro la eksalto de Palunko. Ši diris, ke &i ne scias kie troviĝas la kastelo de la Mara Rego, sed Palunko kolerege satbatis la edzinon kaj minacis al si, ke li mortigos Šin, se ŝi ne malkovos al li la feinan sekreton.

Post tio la povra virino komprenis, ke Palunko konsideris šin feino, kaj si ekploris kaj diris:

- „Mi ne estas feino, sed nur malfeliĉa virino, kiu ne konas magiajojn. Kaj tio, kion mi rakontas al vi, estas la vortoj de mia koro por distri vin".

Je tio Palunko ankoraŭ pli ekkoleris, ĉar dum du longaj jarojli havis malĝustan opinion, kaj kolere li ordonis al la edzino, ke morgaŭ antaŭ mateniĝo si iru kun la infano laŭ la marbordo dekstren, kaj li mem iros maldekstren - kaj ke ili ne revenu, antaủ ol ili trovos la vojon al la Mara Reĝo.

Venis la aŭroro, kaj la edzino ploris kaj petis Palunkon, ke ili ne disiĝu. „Kiu scias kiuloke sur ĉi tiu štona bordo iu el ni akcidentiĝos." - diradis śi. Sed Palunko denove atakis sin, kaj si do prenis la infanon kaj plorante foriris tien, kien la edzo ordonis. Palunko foriris aliflanken.

Pasadis la virino kun la infano nomata etulo Vlatko, si pašadis dum unu semajno, pasadis eĉ dum du semajnoj. Nenie si trovis la vojon al la Mara Reĝo. Ši, povrulino, jam tre laciĝis, kaj iun tagon ekdormis sur apudmara stono. Vekiginte, Ŝi rimarkis ke sia malforta infano Vlatko malaperis.

Si tiom konsterniĝis, ke eê Šiaj larmoj ne povis flui pro kordoloro, kaj pro la grandega malĝojo ŝi ekmutis kaj ĉesis paroli.

La muta povrulino revenis laŭ la marbordo kaj reatingis sian hejmon. La sekvan tagon alvenis ankaŭ Palunko. Li ne trovis la vojon al la Mara Rego, sed revenis ĉagrena kaj furioza.

Enirinte la domon, li rimarkis ke mankas la infano Vlatko, kai ko la edzino mutas. Si ne povis diri al li kio okazis, sed tute kadukiğis pro la malĝojo.

La sama situacio regis en ilia domo de post tiu tago. La edzino nek ploris, nek veis, sed senvorte laboris en la domo kaj priservis Palunkon, kaj la domo fariĝis malplena kaj silenta kiel tombo. Dum iu tempo Palunko toleris Šian malĝojon, sed poste ĝi ektedis al li. Li plei obstine esperis ricevi la lukson de la Mara Rego, sed okupis lian domon mizero kaj malfeliĉo.

Iun matenon Palunko decidis denove ekboati sur la marO, Surmare dum tri tagoj li sidis, fastis kaj fiskaptis. La trian tagon antaŭử li elplongis Aŭroro-knabino.

Palunko rakontis al si pri la okazajoj kaj plendis:

- „Ĝi estas eĉ pli granda malfeliĉo ol antaŭe. Malaperis la infano, la edzino mutas, kaj la domo malplenas. Mi freneziĝos pro ĉagreno!"

- „Kion vi deziras? Mi helpos al vi ankoraŭfoje".

Sed Palunko havis nur unu frenezan ideon, kiun li vartis en sia kapo, ke li volas gissate rigardi kaj ĝui la trezoron de la Mara Reĝo. Li ne postulis ke lia infano revenu, nek ke la edzino denove ekparolu, sed li petis Aúroro-knbinon:

- „Estimata Aŭroro-knabino, montru al mi la vojon al la Mara Rego".

Aúroro-knabino nenion diris, sed saĝe konsilis Palunkon:

- „Kiam je novluno komencos tagigi, vi enboatiĝu, atendu taŭgan venton kaj laủ la vento boatu orienten. La vento vin portos al insulo Bujan kaj al stono Alatir. Tie mi atendos vin kaj montros al vi la vojon al la Mara Rego".

Palunko ĝoje reiris hejmen.

Kiam aperis novluno, li diris nenion al sia edzino, sed frue matene sidigis en la boaton, atendis taŭgan venton kaj kun la vento fornavigis orienten.

La vento portis la boaton kaj venigis ĝin al nekonata maro, al insulo Bujan. La insulo kun abundaj kreskajoj aspektis kiel verda ĝardeno. En ĝi abundis herbo kaj gazono, vitoj kaj disflorintaj migdaloj. Meze de la insulo troviğis juvelštono, kiu estis blanka kaj ardanta štono Alatir. Duono de la štono lumigis la insulon, kaj la alia duono prilumis la maron. - Kaj tie, sur la insulo Bujan, sur la stono Alatir, sidis Aŭroro-knabino.

La bela Aủroro-knabino salutis Palunkon kaj trafe informi lin. Ši montris al li la muelradon kiu flosis apud la insulo, kaj čirka la rado ludis Marvirinoj. Si klarigis al li, kiel li petu la radon, ke á plongigu lin ĝis la Mara Rego, sen droni en la marprofundo.

Aŭroro-knabino ankoraŭ diris:

- „Grandegan bonon kaj lukson vi satĝuos ĉe la Mara Rego, sed sciu, ke vi ne povos reveni sur la teron, car gardostaras tri teruraj gardistaroj. Unu el ili levas ondojn, la alia disblovas venton, kaj la tria disjetas fulmojn".

Sed Palunko ĝoja eniris la boaton kaj eknavigis al la muleja rado, mem pensante:

-„Vi ne scias, Aŭroro-knabino, kia mizerO regas en i tiu mondo. Mi ne deziros reveni sur la teron, ĉar tie mi lasas grandan malfeliĉon!"

LI alvenis al la muelrado, ĉirkaŭ kiu senbride ludis Marvirgulinoj. li enplongis la ondojn, postkuris unu la alian sur la maro, iliaj haroj dissutiĝis laŭ la ondoj, iliaj arĝentaj nagiloj tremetis, kaj iliaj rozaj lipoj ridis. Ili sidis sur la rado kaj saŭmigis la ĉirkaŭan maron.

La boato alnaĝis la muelradon, kaj Palunko, laŭ la instruo de Aŭroro-knabino, levis la remilon super la maro por ne droni kaj jene ekparolis al la muelrado:

 - „Portu min, rado, al mortiga abismo aŭ al la Mara Reĝo".

Kiam Palunko diris tion, dissaltis la Marvirgulinoj kvazaŭ argentaj fisoj, kolektiĝis ĉirkaŭ la rado, prenis ĝiajn spokojn per staj blankaj manoj kaj komencis turnadi ĝin - haste kaj kapturnige.

Ekestis vortico en la maro, vortico ege terura kaj profunda, gi prenis Palunkon, turnis Palunkon kvazaŭ maldikan vergeton ka descendigis lin al la grandega kastelo de la Mara Reĝo.

Ankoraů en la oreloj de Palunko resonis marsusuro ka) senbrida rido de la Marvirgulinoj, kiam li trovis sin sur belega sablo, sur etgrajna sablo el pura oro.

Palunko turniĝis kaj gojkriis: „He, vidu belegan miraklon, vidu tutan kampon el ora sablo!"

Al Palunko gi aspektis kiel kampo pro sia grandeco, sed gi estis la salonego de la Mara Rego. Ĉirkaŭ la salono staris maro kiel marmoraj muroj, superis la salonon la maro kiel vitra plafono. De la stono Alatir brilis blanka lumo kiel brilego de luno. Super la kastelo pendis branĉoj kun perloj, kaj tra la salono estis dismetitaj koralaj tabloj.

Kaj fine, en la alia flanko, muzikis ŝalmoj kaj tintis etaj tintiloj, dum en la ora sablo ĝuis kaj ripozis la Mara Reĝo. Li etendiĝis sur la ora sablo, el kiu li levis nur sian grandegan kapon. Apud li troviĝis tabulo el koraloj, kaj malantaŭe ora hego.

Dum la etaj Salmoj rapide kaj mallaűte muzikis, la etaj tintiloj rapidege tỉntis, kaj la riĉo kaj lukso brilis, Palunko ne povis eê imagi, ke ie ajn en la mondo ekzistas tiom da feliĉo kaj beno!

Palunko fariĝis senbrida pro la grandega gojo, al li ekśajnis ke li ebrias, ekdancis lia koro sammomente, kaj li komencis kuri tra la ora sablo kvazaŭ rapidpieda infano kaj faradi duoblajn kaj trioblajn saltojn kvazaŭ freneza bubaĉo.

Tio tre plaĉis al la Mara Reĝo. La Mara Reĝo havis pezajn piedojn kaj ankoraŭ pli pezan bovan kapon. Tondre ekridis la Mara Reĝo, kaj ĉar li ripozis en la ora sablo, irkaŭ li la sablo forsaltis pro lia rido.

- „Vi estas vere rapidpieda knabo" - diris la Mara Rego, deśiris la perlobranĉon kiu pendis super li kaj donacis ĝin al Palunko. Poste la Mara Reĝo ordonis, ke marfeinoj sur oraj pladoj alportu ciapecan mangajon kaj mieltrinkajon. Palunko manĝis apud la Mara Reĝo ĉe la korala tablo kun plej granda honoro.

Kiam Palunko satmanĝis, la Mara Reĝo demandis lin:

- „Ču ankoraŭ ion vi deziras, knabo?"

Kion alian povis deziri la povra malriêulo, kiu neniam vidis bonajojn? Čar Palunko estis malsata pro la longa vojaĝo, li ne satiĝis per la elektitaj manĝajoj kaj mieltrinkajo, do li diris al la Mara Reĝo:

- „Car vi demandas min, Mara Reĝo, mi deziras grandan pladon da kuirita blito".

Ege ekmiris la Mara Reĝo, sed, pripensinte, li ekridis kaj respondis al Palunko:

- „He, frato, multekostas ĉe ni blito, ĝi pli kostas ol perloj aủ perloringoj, ĉar ĝi troviĝas malproksime de ni. Tamen, ĉar vi deziras gin, mi sendos marfeinon, kaj śi alportos por vi bliton el via regiono. Sed vi ankoraŭ trifoje saltu por mi".

Čar Palunko estis bonhumora, nenio malfacilis al li. Li leviĝgis sur siajn piedoj, kaj marfeinoj kaj etaj infanoj rapidkolektiğis en la salono, por vidi tiun miraklon.

Palunko kuris laŭ la ora sablo, faris unu saltoturnon, faris du kaj eĉ tri saltoturnojn kiel sciuro, kaj la Mara Rego kun ĉiujeestantoj laŭte ridis pro lia lerteco.

Sed plej dolêe ridis iu malgranda infano, kiu pro ludo kaj petolemo estis kronita de marfeinoj kiel regido. La juna reĝo sidis en ora lulilo, vestita per silka ĉemizeto. En la lulilo kusis perlaj tintiloj, kaj la infano tenis en la mano oran pomon.

Kiam Palunko saltis, kaj la eta rego dole ekridis, Palunlko turniĝis al li. Li ekrigardis la etan regon kaj konsterniğis: la regido estis lia malgranda fileto Vlatko.

Tio tuị malplaĉis al Palunko. Eĉ li mem ne povus imagi, ke gi tiel rapide povus malplaĉi!

Malsereniĝis kaj ekkoleris Palunko tiumomente, sed kiam li iom rekonsciiĝis, li ekpensis:

- „Vidu kien la bubaĉo iris por esti reĝo en ludo kaj petolado, dum lia patrino hejme pro malĝojo mutas".

Palunko estis kolera. Li povis rigardi nek sin, nek sian filon en tiu kastelo, sed li ne kuragis ion ajn diri, por ke oni ne disigu lin de lia infano. Tial li Sajnigis esti servisto de sia filo, la etulo Vlatko, pensante: „Iam mi restos sola kun la infano, mi mencios al li liajn gepatrojn, mi fuĝos kun li, forportos la spiteman filon kaj revenos kun li al lia patrino".

Tiel pensadis Palunko, kaj iun tagon okazis, ke li restis sola kun la infano kaj al la malgranda reĝo li flustris: ,,Ek, fleto, vì fuĝu kun la patro."

Sed Vlatko estis tute malgranda infano, kiu longe restadis sub la maro kaj jam forgesis la patron. Li, la eta reĝo, ekridis pensante ke Palunko Šercas - kaj li puśis Palunkon per sia piedeto.

- „Vi ne estas mia patro. Vi estas pajaco kiu saltas antaù la Mara Rego.

Tiuj vortoj ege kortusis Palunkon, kiu volis krevi pro la kolero. Li distancigis kaj ekploris pro la granda ĉagreno. Cirkaŭ li kolektigs la servistaro de la Mara Reĝo kaj reciproke paroladis:

- „He, li certe estis grandsinjoro sur la tero, se en ĉi tia lukso li ploras".

 „Mi juras je mia animo, ke mi estis la sama kiel la Mara Rego. Mi havis infanon kiu ĝis mia mentono kreskis, la edzinon kiu al mi rakontis mirindajojn - kaj da blito mi havis kiom mi volis, kaj mi devis antaŭ neniu saltadi!"- paroladis la ĉagreniĝinta Palunko.

La servistaro miris pri lia nobeleco kaj lasis Palunkon malĝoji pro la perdita feliêo. Palunko restis servisto de la eta reĝo. Li plezurigis la filon diversmaniere kaj pensis: iufoje mi konvinkos lin, ke ni kune fugu. Dume, la eta reĝo ĉiutage farigis pli petolema kaj pli aroganta, kaj ju pli multaj tagoj pasadis, la infano opinis Palunkon des pli granda pajaco.

II

Dum la aferoj tiel okazadis, la edzino de Palunko en ilia hejmo solis kaj malĝojis. Dum la unuaj vesperoj si plifortigis la fajron sur la fajrujo kaj kuiris vespermangon, sed ĉar Palunko ne venis, Ši estignis la fajron kaj ne plu bruligis ĝin.

La muta povrulino sidis sur la sojlo, nek laborante, nek ordigante, nek plorante, nek lamentante, sed si suferigis sin mem per ĉagreno kaj doloro. Si ne povis peti alies konsilon ĉar ši estis muta, nek serci Palunkon, ĉar pro la malĝojo śi malfortiĝis.

Kien do iru la povrulino? Iun tagon si foriris al malproksima postmontaro, kie šia patrino estis entombigita. Ši haltis apud la tombo de la patrino, kie Si renkontis belan cervinon.

La cervino ekparolis al śi per mutula lingvo:

- „Ne sidu senlabore kaj ne suferigu vin mem, filino mia, ĉar via koro krevos kaj via hejmo disfalos. Anstataủe, ciuvespere preparu vespermanĝon por Palunko, kaj post la vespermango spinu kanabfibrojn. Se Palunko ne venos, aŭrore paku lian vespermangon kaj molan fibron, kunprenu maldikan Salmon kaj vizitu karston. Tie vi ludu la salmon. Serpentoj kaj iliaj idoj konsumos la vespermanĝon, kaj laroj per kanabfibroj kovros siajn nestojn".

La filino bone komprenis ĉiujn vortojn diritajn de la patrino, kaj ŝi obeis ilin. Ciuvespere śi prepardis vespermanĝon, kaj post la vespermanĝo spinis kanabfibrojn. Palunko ne revenadis. La edzino frumatene prenadis ŝalmon kaj portis en la karston la vespermanĝon kaj la fibrojn. Dum śi ludis la salmon, blovante en la dekstran tubon, el la karsto venadis serpentoj kaj serpentidoj. Ili konsumis la vespermanĝon kaj al la virino dankis per mutula lingvo. Kaj kiam si blovis en la maldekstran salmotubon, alflugadis laroj kaj laridoi dankante al la virino, portadis en siajn nestojn siajn kanabfibrojn.

Tiel la edzino faradis ĉiutage, kaj jam la luno trifoje rondiris sed malgraŭ tio Palunko ne venis.

Denove granda malĝojo frakasis la povran mutulinon, kai si reiris al la tombo de sia patrino.

Renkonte al si venis la cervino, kaj la virino per la mutallingvo diris:

- „Panjo, mi jam faris ĉion kiel vi diris, sed Palunko ankorau ne revenis! Al mi ektedis la atendado. Cu mi saltu en la maron, aŭ mi frakasu min sur rokoj?"

- „Filinjo mia", diris la cervino, ,ne perdu fidon. Granda ĉagreno turmentas vian Palunkon. Auskultu kiel vi helpos lin, En nekonata maro vivas granda labrako, gi havas oran nagilon, kaj sur la nagilo estas ora pomo. Se dum lunlumo vi kaptos tiun labrakon, vi faciligos la ĉagrenojn de via Palunko. Sed irante al la nekonata maro. vi devas trapasi tri nuboplenajn kavernojn. En unu kusas giganta serpento, patrino de čiuj serpentoj, kiu kirlas la maron kaj faras ondegojn, en la dua troviĝas giganta birdo, patrino de čiuj birdoj, kiu disblovas stormojn, kaj en la tria troviĝas ora abelo, patrino de ĉiuj abeloj, kiu fulmojn faras kaj dissutas. Iru, filinjo, al la nekonta maro, nenion portu krom fisoko kaj eta salmo, kaj se vi trovigos en granda malfacilajo, malfaldu vian dekstran manikon, tiun blankan kaj neborderitan".

La filino memoris Ŝiajn vortojn, la sekvan tagon prenis boaton kaj eknagis al marvasto, portante nenion krom fiśoko kaj eta salmo. - Si misnavigis kaj boatis tra la maro, gis la maro venigis Šin al iu loko, kie surmare trovigis tri teruraj nubkovritaj kavernoj.

Ce la enirejo de la unua kaverno levis sian kapon terura serpento, patrino de ĉiuj serpentoj. La terura kapo fermis la tutan enirejon, kaj sian korpon la serpento etendis tra la kaverno, kie gi svingis la gigantan voston, kirlis la maron kaj levadis ondojn.

La virino timis aliri la monstron, sed si ekmemoris sian salmon aj komencis blovi en gian dekstran tubon. Dum si ludis, el fora śtona regiono haste eknaĝgis serepentoj kaj serepentidoj. Alnagis kaj alrampis diverskoloraj serpentoj kaj iliaj eta idoj kaj petis la teruran serpentegon.

- „Lasu, patrino nia, ke la virino per boato trairu la kavernon. Ši faris al ni grandan bonajon, ĉar êiumatene ŝi nutris nin".

- „Mi ne povas lasi ŝin trairi la kavernon, ĉar hodiaŭ mi devas ondigi la grandan maron", - respondis la terura serpentego. „Sed, se si faris bonajojn al vi, bonajon mi redonos: si prenu pezan orbulon aŭ ses perlajn kolierojn!"

Ne trompiĝis la fidela edzino pro la perloj kaj oro, sed diris al la serpentego per mutula lingvo:

- „Mi venis pro malgranda afero, pro labrako el la nekonata maro. Se mi faris al vi bonajojn, lasu min trairi la kavernon, terura serpentego".

- „Lasu ŝin, patrino nia", aldiris la serpentoj kaj serpentidoj, „vidu kiom da ni si nutris kaj kreskigis. Vi kuśu, panjo nia, kaj dormu iomete, kaj ni ondigos la maron anstataŭ vi".

La serepentego ne povis rifuzi tiomajn parencojn, kaj gi mem bezonis jarmilan dormon. Gi lasis la virinon trairi la kavernon, kaj poste en la kaverno gi etendigis kaj profunde ekdormis. Antaŭ ol la serepentego ekdormis, Ŝi ordonis al la serpentoj kaj iliaj idoj:

- „Forte ondigu la maron, infanoj miaj, dumn mi iomete ripozos".

La muta virino trairis la kavernon, kaj en la kaverno restis la serpentoj kaj serpentidoj. Anstataŭ ondigi la maron, ili ĝin kvietigis kaj trankviligis.

Eknavigis la virino, alvenis al la dua kaverno, kaj en la dua kaverno vivis giganta birdo, patrino de iuj birdoj. Ce la enirejo ĝi etendis sian gigantan kapon kaj malfermis feran bekon, kaj ĝiaj grandegaj flugiloj etendiĝis tra la kaverno kaj svingiĝis, farante ventegon.

La virino prenis la Salmon kaj ekblovis en gian maldekstran tubon. El la marvasto alflugis grizaj laroj kaj etaj laridoj kaj ekpetis la teruran birdegon, ke gi permesu al la virino trapasi la kavernon en la boato, ĉar śi faris grandajn bonajojn, donante ĉiutage al ili siajn fibrojn.

- „Mi ne povas lasi Šin tra la kaverno, ĉar hodiaŭ mi devas fari grandan ventegon. Sed se śi faris bonajojn al vi, eê per pli grandaj bonajoj mi reciprokos śin. Mi donos al si vivantan akvon el fera beko, kaj ši rehavos la parolkapablon".

Tio estis malfacila propono al la povra mutulino, kiu forte deziris rehavi la parolkapablon! Sed śi restis fidela, kajene respondis al la birdego:

- „Mi ne venis pro la propra bonajo, sed pro eta afero: pro labrako el la nekonata maro. Se mi faris al vbonajojn,asu min trairi la kavernon".

La laroj konvinkis sian birdpatrinon kaj konsilis al si iomete dormi, dum ili anstataŭ si faros ventegon. Konsentis la birdpatrino kun siaj parencoj, kaptiĝis per feraj ungegoj je la kaverno kaj ekdormis.

Kaj la laroj kaj iliaj idoj, anstataú fari ventegon, trankyiligis kaj kvietigis ĝin.

La muta virino traboatis ankaŭ la duan kavernon kaj venis al la tria.        

En la tria kaverno troviĝis ora abelo. Gi flugis antaŭ la enirejo, jetis fajrajn fulmojn kaj faris laŭtajn tondrojn. Tondris la maro kaj la kaverno, resonegis fulmoj en la nuboj.

Timego okupis la virinon, kiu sin trovis sola en ĉi tia terura situacio. Sed śi rememoris sian dekstran manikon, disnodis la blankan neborderitan manikrandon, svingigis ĝin al la ora abelo kaj kaptis ĝin per la maniko.

Por momento eksilentis fulmoj kaj tondroj, kaj la ora abelo ekpetis la virinon:

- „Liberigu min, virino. Mi instruos ion al vi. Rigardu la vastegan maron kaj tie vi ekvidos grandan gojon".

La virino direktis rigardon al la vastega maro kaj tiumomente ekaperis la suno, ekruĝis la ĉielaj altoj, ekrozis la maro ĉe la oriento, kaj el la maro elplongis arĝenta boato. En la boato sidis kiel reĝino pala kaj klara Aŭroro-knabino, kaj apud Ŝi malgranda infano en silka ĉemizo, tenante oran pomon. Aŭroro-knabino matene promenigis tra la maro la etan regon.

La virino rekonis la perditan filon.

He, grandega miraklo, kial la maro estas tiom vasta, ke la panjo ne povas lin brakumi, kaj kial la suno estas tiom alta, ke la panjo ne povas lin per mano atingi?

Si ektimis pro grandega ĝojo kaj ektremis kiel maldika tremolo. Cu Ŝi etendu la manojn al sia filo? Aŭ voku lin mildvoĉe? Au prefere eterne rigardu lin?

Navigis la arĝenta boato tra la rozkolora maro, ĝi malaperis en foro, enplonĝis en la maron, kaj la patrino apenaŭ rekonsciigis.

- „Mi montros al vi la vojon", ekparolis la ora abelo al la virino. „Vi venos al la eta reĝo, al via fileto, kaj vi restados kun li feliĉa. Sed antaŭ tio liberigu min, por ke mi jetu fulmojn tra la kaverno. Kaj ne pasu tra mia kaverno!"

Peza malĝojo premis la patrinon, okupis kaj skuis sin. Ši vidis sian infanon, sian grandegan deziron ši rimarkis. Ši rimarkis kaj ekvidis, sed ne brakumis, nek kisis lin! La malgojo dubigis la virinon: ĉu esti fidela aŭ malfidela al Palunko? Cu si lasu la abelon kaj venu al sia flo, aŭ si trairu la kavernon irante al nekonata maro por kapti grandan labrakon?

Kiam malĝojo kortusis śin, el sia koro ekfluis larmoj, ši regajnis la parolkapablon, kaj per vigla parolo diris al la abelo:

- „Ne tristigu min, ora abelo. Mi ne liberigos vin, ĉar mi devas trairi la kavernon. Mi priploris mian infanon, kaj en mia koro jam entombigis gin. Mi ne venis ĉi tien pro la propra feliĉo, sed pro malgranda afero: labrako el la nekonata maro.

He, popolo mia, kiel hodiaŭ la maro iĝis trankvila kaj śtormo en la aero ekripozis, dum en unu kaverno dormis terura serpento, en la dua la grandega birdo, kaj en la tria elĉerpita virino!

La tago silente venadis al sia fino, kaj proksimiğis vespero. Fine ankaŭ ekbrilis lunlumo. Kiam la luno staris alte sur la ĉielo, la virino je noktomezo ekboatis tra la nekonata maro kaj en la maron jetis fishokon.

III

Vespere ordonis la eta reĝo al Palunko, ke tiunokte li plektu bonajn bridśnurojn el silko. „Morgaủ frumatene mi jungos vìn al ĉareto, kaj vi veturigos min tra la ora sablo".

Nu, tio ektedis al Palunko. Tie, kie gis nun li kasadis sin antaŭ Aŭroro-knabino kiam matene śi sinkis en la maron, morgaŭ li vidos la filon kiu lin jungis al ĉaro.

Ciuj servistoj dormis same kiel ankaủ la Mara Rego. Dormis ankaŭ la petolema reĝido. Nur Palunko maldormis kaj plektis bridśnurojn. Li plektis ilin maldelikate, kvazaŭ li ion planus. Kiam li finis la plektadon, la bridsnuroj montrigis fortaj, kaj Palunko diris:

- „Mi neniun demandis pri konsilo, kiam mi freneze laboris, do eê nun mi ne demandos, kiam mi fariĝis saĝa."

Tiel li diris, senbrue iris al la lulio en kiu lia filo profunda dormis, tiris la bridânurojn inter la latoj de la lulilo, ligis la lulilon sur sian dorson kaj intencis fuĝi kun sia filo.

Silente Palunko pasadis tra la ora sablo. Li trapasis la salonon hegon kaj grandegan kiel vasta kampo, kase transsaltis la oran hegon kaj formovis la perlajn branĉojn. Kaj kiam li venis tien, kie la maro staras kiel muroj, neniom hezitis Palunko, sed eknagis kun la infano tra la maro.

Malproksimas, malĝojo mia, ekde la Mara Rego gis la blanka do! Palunko naĝis kaj naĝis obstine, sed kiomn longe povis nagi la povra fisisto, sur kies dorso dormis la eta regido kun ora pomo kaj sia ora lulilo. Sajnis, ke la maro super li estas ciam pli alta kaj pli peza!

Kiam Palunko jam tute senfortiĝis, li eksentis frapon je la ora lulilo, ĉar io hokiĝis al giaj latoj. Kiam ĝi hokiĝis, gi komencis forte kaj rapide tiri.

- „Nun mi, povra, adiaŭos la vivon", diris Palunko al si mem. „Ci tiu mara monstro portas min inter la dentoj".

Tamen, ne temis pri dentoj de mara monstro, sed pri osthoko jetita de la edzino de Palunko.

Kiam la edzino eksentis, ke la fiśhoko ion kaptis, Ši ĝoje kolektis la tutan forton kaj fortege tiradis, por ne perdi la grandan labrakon.

Altirinte la kaptajon pli proksimen, el la maro elplongis unue la oraj latoj de la lulilo. Sub la lunlumo la edzino ec ne bone rekonis ilin, sed tuj ekpensis: „Jen la ora naĝilo de la labrako".

Poste aperis la infano kun ora pomo, sed denove la virino ekpensis: „Jen ora pomo sur la naĝilo". Kaj kiam fine el la maro elplongis la kapo de Palunko, la virino gaje ekkriis: „Tio estas la kapo de la granda labrako!"

Si gaje kriis kaj tutforte tiris la kaptajon. Kaj kiam Ši altiris gin tute proksimen - he, karulo mia, kiu kapablus trafe esprimi kiom granda estis ilia ĝojo, ĉar ili triope renkontiĝis en la boato, lunlume lumigitaj meze de la nekonta maro!

Sed ili ne rajtis tempoperdi, ili devis trairi la kavernojn, antaü ol la gardantoj vekigos. Ili prenis la remilojn kaj ekboatis rapide kiom la fortoj permesis.

Sed jen subita problemo! Kiam la eta regido ekvidis sian patrinon,li tuj rememoris sin. La infano brakumis san nai ambaŭmane, sed tiumomente la ora pomo elfalis el liaj manoj. La pomo falis en la maron, glitis al la marfundo, al la kastelo de la Mara Reĝo, precize sur la ŝultron de li mem.

Vekiĝis la Mara Reĝo kaj ekkriis kolere. Haste vekigis la tuta servistaro en la salonego. Ili tuj rimarkis, ke malaperis la eta regido kaj lia servisto. Komenciĝis persekuto. Tra la lunlumo eknagis la Maraj Virgulinoj, ekflugis tra la nokto rapidaj transmarulinoj, oni sendis rapidegajn heroldojn por veki la gardistojn en la kavernoj.

Sed la boato jam trairis la kavernojn, kaj la persekutistoj plu sekvis la boaton. Palunko kaj lia edzino remis plenforte, kaj post ili rapidis la persekutantoj; hastis post ili Maraj Virgulinoj, fluge sekvis la boton transmarulinoj, post kiuj ruligis la ondiĝanta maro kaj blovis tempesto el la nuboj. - La persekuto venadis ĉiam pli proksimen al la boato - eskapi gin ne povus eĉ la plej bona barko, des malpli tion povus la eta boato kun du remiloj! Longe rapidis la boato antaŭ la persekuto, sed precize kiam la blanka tago aperis, čiuflanke irkaŭ la boato fermiĝis tempesto.

La ventego superis la boaton, atingis gin la muĝantaj ondoj, kuniĝis ĉirkaŭ ĝi la rondo de Maraj Virgulinoj. Ilia rondo luliĝis ĉirkaŭ la boato, la Maraj Virgulinoj tralasis la terurajn ondegojn, sed ne lasis la boaton foriri kun la ondoj. Siblis kaj Ŝprucis la maro kaj la vento.

Palunkon premis teruro pro la pereo, kaj en la mortodangero li ekkris:

- „Ho, helpu min, Aúroro-knabino!"

El la maro levigis Aŭroro-knabino. Ši vidis Palunkon, sed ne rigardis lin; śi rigardis la etan reĝidon, sed ne donis donacon al li. Rapidan donacon Ŝi donis al la fidela edzino: broditan kaptukon kaj pinglon.

La kaptuko fariĝis blanka velo, kaj la pinglo iĝis rudro. Strećigis la velo en la vento kvazaŭ selo de matura pomo, kaj la edzino permane forte prenis la rudron. Frakasiĝis la rondo êirkaŭ la boato, kaj la boato rapidis trans la lazura maro kvazaŭ stelo sur blua ĉielo! Flugis mirinda miraklo antaŭ la terura persekuto - ju pli la persekuto fortis, des pli ĝi helpis la boaton, ju pli la ventego rapidis, des pli hastis la boato antaŭ la ventego, ju pli rapide la maro ruligis, des pli la boato rapidis sur ĝi.

En la foro vidiĝis la ŝtona bordo, surborde la domo de Palunko kaj antaŭ la domo etendiĝis blanka strando.

Tuj kiam la bordo aperis, la forto de la persekuto malfortiğis. La feinoj transmarulinoj ektimis la teron, postrestis antaŭ la bordo la Maraj Virgulinoj, la ventego kaj la ondoj restis sur la marvasto, kai la boato mem rapidis rekte al la bordo kvazaŭ infano en la patrinan brakumon.

La boato atingis la bordon, transflugis la blankan strandon kaj trafis la rokon. Rompiĝis la boato trafinte la rokon, subakvigis la velo kaj la rudro, enprofundigis en la maron la ora lulilo, forflugis la orflugila abelo - kaj Palunko kun la edzino kaj la infano trovis sin sur la sablajo antaŭ sia dometo.

Post kiam ili vespermanĝis bliton, ili forgesis ciujn okazintajojn. Se ne ekzitus salmo, neniu plu memorus pri ĉio êi. Sed se iu blovas en la Salmon, la granda muzikilo jene rakontas al li pri Palunko:

„Jen miraklo de Palunko

sur marfundo sin trovinta,

Cagrenegon travivinta -"

Kaj la eta Salmo mencias la edzinon:

„Venu venu, Aŭroro,

Jen nova trezoro;

Je tri fojojn dronigita,

De fidela in' savita. -"

Tiel mondvaste rakontadas la ŝalmo.

 

Regoč

I

Iun belan someran vesperon, ĉevalgardistoj pastis ĉevalojn sur herbejoj. Gardante kaj paśtante ilin, finfine ili ekdormis. Post ilia ekdormo, el la nuboj alflugis feinoj por ludeti kun la ĉevaloj laŭ la feina kutimo. Čiu feino kaptis unu ĉevalon, ekrajdis ĝin kaj vipis per sia orkolora hararo kaj kurigis ĝin tra la rosa herbejo.

Inter la feinoj troviĝis malgranda feino, nomata Kosjenka, kiu tiunokte la unuan fojon el la nuboj venis sur la teron.

Al Kosjenka tre plaĉis kvazaŭ ventego dumnokte rajdi ĉevalon. Si kaptis la plej rapidan nigrulon, malgrandan, sed viglan kiel fajro. La nigrulo senĉese kuradis ronde kun la aliaj ĉevaloj, kaj estis la plej rapida el êiuj. Saŭmo sursprucis ĝin.

Sed Kosjenka deziris ankoraŭ pli rapide rajdi. Ši klinigis kaJ pinĉis la dekstran orelon de la nigrulo. La nigrulo ektimis, baúmis je malantaŭaj piedoj kaj ekkuregis antaúen, preterkurante la aliajn ĉevalojn, forlasante la herbejojn kaj kvazaŭ ventego portante Kos- jenkan en la malproksiman mondon.

Kosjenka ŝatis tiun fulmrapidan rajdadon.

Ili kuris kiel vento preter kampoj, preter riveroj, preter herbejoj kaj montoj, preter valoj kaj montaroj. - „Dio mia, kiom da vidindajoj ekzistas sur la tero", elkpensis ĝoje Kosjenka, rigardante la preterpasantajn belajojn. Sed plej multe plaĉis al si iu trapasita regiono, en kiu ekzistis monto prikreskita de bela arbaro, kaj montopiede du oraj kampoj kiel oraj tukoj, sur kiuj kuśis du blankaj vilagoj kiel du blankaj kolomboj, kaj iom pli malproksime granda akvo.

La nigrulo ne volis halti, nek tie, nek ie ajn alie, sedgi kuregis kvazaŭ freneza plu kaj plu.

La nigrulo kuris kun Kosjenka longe, tre longe, kaj finfine ili venis al granda ebenajo, el kiu blovis malvarma vento. La nigrulo alkuris la ebenajon, sur kiu estis nur flava tero sen herboj kaj arboj, kaj ju pli profunden en la ebenajon ili iris, fariĝis ĉiam pli granda malvarmo. Ne eblas diri kiom granda estis la ebenajo, ĉar neniu vivanta homo trapasis ĝin. - La nigrulo kun Kosjenka kuradis dum sep tagoj kaj sep noktoj. La sepan tagon antaŭ la aŭroro ili atingis la koron de la ebenajo, en kiu staris detruitaj muroj de treege granda urbo Legen, en kiu regis terura vintro.

Kiam la nigrulo kun Kosjenka alkuris antaŭ la antikvan pordon de Legen, Kosjenka jetis sian feinan vulon trans iu murrestajo kaj kroiĝis al la muro. La nigrulo sub gi forgalopis - kaj galopante tiel, gi kuradis gis sia maljunaĝo tien-reen inter la grandegaj muroj de Legen-urbo, atinginte fine ĝian nordan pordegon kaj reveninte en la ebenajon - Dio sciu kien!

Kosjenka descendis de la muro kaj komencis pasi tra la urbo, kiu estis malvarmega kiel glacio. Sian feinan vualon, sen kiu ŝi ne povis flugi en la nubojn, ŝi volvis irkaŭ la sultro, ĉar la vualo protektis sin. - Pasadis Kosjenka tra Legen, kaj dum la irado al ŝi konstante šajnis, ke ŝi devus trovi miraklon en la urbo, kiu estis tiom mirinda kaj granda. Sed tamen śi nenie vidis ion alian krom grandajn detruitajn muregojn kaj aŭdis nenion krom krevado de ŝtonoj pro malvarmo.

Subite, kiam Kosjenka iris ĉirkaŭ la plej granda muro, si trovis sub la muro dormantan grandegan homon, pli grandan ol estis la plej alta kverko en la plej granda arbaro. Sur tiu homo estis grandega mantelo el dika teksajo, kaj li estis zonita per rimeno de kvin klaftoj. Li havis kapon grandan kiel plej granda barelo, kaj barbon kiel stako de maiztrunkoj. Tiu homo estis tiel granda, ke onpovus pensi, ke pregeja sonorilturo renversiĝis apud la muro.

Tiu homo nomiĝis Regoč kaj li vivis en urbo Legen, havante nenian alian laboron krom nombri stonojn de Legen. Li neniam povus finnombri ilin se li ne havus kapon grandan kiel barelo. Li nombris kaj kalkulis, jam mil jarojn li tion faradis kaj elnombris jam tridek muregojn kaj kvin pordegojn legenajn.

Kiam Kosjenka rimarkis Regočon, si kunpremis la manojn pro miro. Ši ne povis eĉ imagi, ke tiel granda estajo vivas sur la tero.

Kosjenka sidiĝis sur orelon de Regoč (kaj la orelo de Regoč estis granda kiel tuta Kosjenka) kaj kris al li en la orelon:

- „Ču malvarmas, frato?"

Regoč vekiĝis, ekridis kaj ekrigardis Kosjenkan.

- „He! Malvarmas, klare ke malvarmas", ekparolis Regoč per tiel brua voĉo, kvazaŭ venus tondro el malproksimo. La grandega nazo de Regoč estis ruĝa pro malvarmego, kaj la hararon kaj barbon susrsutis prujno.

- „Mia Dio, vi estas tiel granda homo, sed vi ne volas konstrui tegmenton por protekti vin kontraŭ malvarmo", diris Kosjenka.

- „Sed kial mi faru tion?", diris Regoč kaj denove ekridis. - „Venos suno".

Regoč levigis por sidigi. Li eksidis, per la dekstra mano visis la maldekstran sultron, kaj per la maldekstra mano la dekstran sultron forskuante la prujnon. De iu sultro falis tiom da prujno, kiom da nego defalus de unu tegmento.

- „Atentu, frato, atentu, vi supersutos min!" – kriis Kosjenka. Sed Regoč apenaŭ aůdis sin, ĉar li estis altega eê sidante, kaj estis granda distanco inter Kosjenka kaj lia orelo.

Tial Regoč levis Kosjenkan sur sian ŝultron, diris al śi sian nomon kaj prezentis kion li faras, kaj si klarigis kiel si venis ĉi tien.

- „Jen, rigardu la sunon", - montris Regoč al Kosjenka.

Kosjenka rigardis kaj vidis la leviĝantan sunon, palan kaj feblan kvazaŭ ne ekzistus estajoj por varmigi ilin.

- „Vi estas freneza, Regoč, vere freneza, ke vi vivas ĉi tie kaj pasigas sian vivon nombrante forlasitajn ŝtonojn de Legen. Ni iru ien, Regoč, por ke vi vidu belajojn de la mondo kaj trovu pli bor laboron", diris Kosjenka.

Ankoraủ neniamn Regoč intencis serĉi pli belan lokon ol estas la urbo Legen, nek li iam imagis, ke ekzistas pli bona laboro ol estas la lia. Regoč ĉiam pensadis: „Estas destinite al mi kalkuli la štonojn de Legen", do pri nenio pli bona li eê demandis.

Kosjenka tamen ne lasis lin trankvilan, sed persvadis lin veni kun si tra la tero.

- „Mi gvidos vin al belega regiono kun malnova arbaro kaj du oraj kampoj kusantaj apud ĝi", - diris Kosjenka.

Kosjenka longe paroladis. Male al tio, Regoč neniam interparolis kun iu ajn, kaj li ne povis rezisti Šian persvadon.

- „Nu, ni iru!" - li diris.

Kosjenka tre multe ekĝojis pro tio.

Sed Kosjenka devis inventi kiel Regoč portu Šin, ĉar Regoč havis nenian ekipajon.

Kosjenka elprenis el sia sino saketon plenan da perloj. Tiujn perlojn al si donis la patrino en la nuboj, antaŭ ol si permesis al Kosjenka viziti la teron, dirinte: „Se vi bezonos ion, vi nur forjetu perleton, kaj tuj aperos tio, kion vi bezonas. Atente uzu la perlojn, en la mondo ekzistas tiom da aferoj, ke vi bezonos iam pli da ili".

Kosjenka do elprenis perlan globeton kaj jetis gin - kaj tuj antaŭ si aperis korbeto, precize tiel granda kiel Kosjenka mem, kaj sur la korbeto estis maso, precize granda kiel la orelo de Regoč.

Ensaltis Kosjenka la korbeton, kaj Regoč levis kaj pendigis ĝin je sia orelo kiel orelringon.

Kiam Regoč ridis, ternis aŭ skuis la kapon, Kosjenka luligis kvazaŭ en balancilo, kaj tio tre plaĉis al si dum la vojaĝo.

Regoč volis ekiri kaj faris pason de dek klaftoj. Sed Kosjenka haltigis lin kaj petis:

- „Regoč, ĉu ni povus vojaĝi sub la tero, por ke mi vidu tion kio sub la tero troviĝas?"

- „Kial ne!" - respondis Regoč, kiu povis tre facile trabati la teron, sed ankoraŭ neniam li ekhavis la ideon kontroli kio troviğas sub la tero.

Sed Kosjenka deziris ekkoni ĉiujn diąjn estajojn - kaj tial ili interkonsentis vojagi sub la tero gis ili atingos tiun arbaron, kie troviĝas la oraj kampoj. Tie ili eliros el la tero.

Post la farita interkonsento, Regoč komencis trabati la teron. Li levis sian grandegan piedon batinte la unuan fojon la teron, kaj tiam ektremis la tuta grandega urbo Legan kaj renversiğis multaj ĝiaj muroj. Regoč levis la duan fojon sian piedon frapinte la teron, kaj la tuta ebenajo ektremis. Regoč levis ankaŭ la trian fojon sian piedon frapinte la teron, kaj tiam ektremis duono de la mondo, krevis la tero sub Regoč, kaj Regoč kun Kosjenka enfalis la truon.

Kiam ili sin trovis sube, ili vidis ke la tuta tero estas trujgita: ke ĉiuflanken gvidas vojoj kaj staras kolonoj, kaj nur Dio scius, kiu tiel multe pasas tra la tuneloj. Aŭdigis mugado de akvoj kaj blovado de ventoj.

Ili direktigis laŭ iu vojo, ekestinta meze de duonlumo pro la fendo tra kiu ili enfalis. Sed iom pli malproksime farigis plena mallumo - tiel nigra mallumo, kia ekzistas nenie alie, krom sub la tero.

Senkonsidere tion, Regoč iris ankaủ tra la mallumo. Li prenadis per siaj manegoj kolonon post kolono.

Kosjenka sentis teruron pro tioma mallumo.

Ši prenis la orelon de Regoč kaj kriis: ,Estas mallume, Regoč!"

- „Ne gravas", – diris Regoč. „Ne vizitis la mallumo nin, sed ni venis al gi".

Kosjenka koleris ĉar Regoč kontentis pri io, kaj si esperis vidi grandajn aferojn faritajn de tia homego.

- „Estus malfacile al mi restadi kun vi sen miaj perloj, - ekkoleris Kosjenka.

Tial śi forjetis unu perlan globeton, kaj en sia mano aperis lanterno, brilanta kvazaŭ ardanta oro. Là mallumo retretis en la terprofundon, kaj la subteraj vojoj dise lumiĝis.

Kosjenka ekgojis pro la lanterno, ĉar al si montriĝis mirindajoj, kiuj dum pratempo enfalis en la teron. En iu loko videblis nobela kastelo, kies pordoj kaj fenestroj estis tegitaj per oro, kaj la kastelo mem estis konstruita el ruĝa marmoro. En alia loko aperis armiloj de bravuloj, maldikaj pafiloj kaj pezaj damaskaj sabroj, ornamitaj per juveloj kaj gemoj. En la tria loko montriĝis antaŭ longa tempo enterigita trezoro, oraj pladoj kaj argentaj pokaloj, plenigitaj per dukatoj - kaj trioble forĝita rega krono. Cio ĉi laŭ la dia volo venis sub la teron, kaj estas dia sekreto kial tiomaj trezoroj devas ĉi tie trankvile ripozi.

Sed al Kosjenka ekbrilis la okuloj pro multaj mirakloj, kaj anstataŭ daŭrigi la rektan iradon kiel ili decidis, Kosjenka petis Regočon, ke li metu ŝin sur la teron, por ke śi iomete ludu, satmiru la mirindajojn kaj observu la diajn sekretojn.

Regoč mallevis Kosjenkan, kaj ŝi prenis sian lanternon kaj forkuris al la palacoj, armiloj kaj trezoroj. Por ke dumlude śi ne perdu la saketon kun perloj, Kosjenlka lasis ĝin apud iu kolono.

Regoč intertempe sidiĝis distance por ripozi.

Kosjenka komencis ludi kun la trezoro, trarigardí kaj dismeti la mirindajojn. Si transmetis en la etaj manoj la orajn dukatojn, pririgardis la pokalojn ornamitajn per argento kaj metis sur sian kapon la kronon trioble forgitan. Ši satludis, trarigardis kaj tramiris êion, sed rimarkis ankoraŭủ unu tre maldikan eburan bastonon, apogitan al iu granda kolono.

Kaj Kosjenka demandis sin mem:

- „Kial ĝuste tie staras la bastoneto?" Si alproksimiğis kaj formovis la bastoneton por rigardi gin.

Sed kiam Kosjenka tusis la bastoneton kaj formovis gin, ekhurlisla subteraj vojoj, ekbalanciğis la tuta granda kolono, ekmoviĝgis, falis kaj disutiĝis tuta monto da tero. Fermigis la spersutita vojo inter Regoč kaj Kosjenka - ili nek aŭdis nek vidis unu la alian, nek povis veni unu al la alia.

Tiel do estis kaptita sub la tero la eta feino Kosjenka! Ši estis viva fermita en tiu granda tombo, kaj eble si neniam plu vidos la orajn kampojn, kiujn śi estis trapasinta. Efektive ĉio ĉi okazis ĉar si ne volis vojaĝi rekte kiel ili planis, sed haltadis kaj iradis dekstren aŭ maldekstren, por pririgardi la diajn sekretojn.

Kosjenka ekploris kaj ekveis serĉante la vojon al Regoč. Sed si konstatis, ke ne ekzistas trairejo, do forestas savo por si – kaj dume sia saketo kun perloj, kiu savus Sin, kuśis supersutita per tero.

Vidinte ion êi, Kosjenka, kiu estis tre fiera, ĉesis plori kaj ekpensis: - „Ne estas alia solvo ol morti. De Regoč ne venos helpo, ĉar li estas ventkapulo, kiu eê al si mem ne helpas, des malpli li povus helpi al mi. Ne estas alia solvo, do mi mortu".

Kaj Kosjenka tuj pretiĝis morti. Sed Ŝi volis, ke homoj kiuj iam retrovos śin en êi tiu tombo sciu, ke ŝi estis nobeldevena. Sur la kapon ŝi metis la trioble forgitan kronon, prenis en la manon la eburan bastoneton kaj ekkusis mortopreta. Sin apudis neniu krom ŝia lanterno kiu brilis kvazaŭ ardanta oro. Kosjenka fariĝis ĉiam pli malvarma kaj rigida, kaj dume ankaŭ la lanterno iom post iom komencis estingiĝi.

Regoč evidente estis ventkapulo. Kiam la kolono renversigis kaj kiam ŝutiĝis multe da tero inter li kaj Kosjenka, li eĉ ne moviĝis, sed restis same sidanta en la mallumo. Ankoraŭủ dum iom da tempo li sidadis, sed tiam subite li ekvolis iri kaj vidi, kio okazis aliflanke.

Li sukcesis en la mallumo palpi la vojon al tiu loko kie antaie estis Kosjenka; li palpis kaj sentis, ke tie amasiĝis tero kaj ke aliflanken ne plu eblas pasi.

- „He, aliflanken ne plu ekzistas trapasejo", ekpensis Regoč - kaj li ne plu kapablis ion ajn krom pensi pri tio, sed li turniĝis, lasis la monton da sutajo kaj Kosjenkan malantaŭ gi kaj ekiris la vojon. Lai kiu ili venis el Legen...

***

Regoč iris siamaniere la vojon, de unu kolono al alia. Li jam tre malproksimiĝis, sed pro io ekfartis malkontenta. Regoč mem ne sciis la kaŭzon de tia malbonfarto.

Li ordigas sian zonrimenon, pensante ke eble la rimeno tro premas lin. Poste li etendis la manon al la śultro, imagante ke eble lia brako agacis? Sed estis nek unu kaŭzo, nek la alia, kaj li plu malkontentis. Regoč miris, cerbumante pri tio, kio al li okazis. Li miris kaj pro la miro skuis la kapon.

Kiam Regoč skuis la kapon, ekbalanciğis la korbeto sur lia orelo. Kaj kiam Regoč eksentis malpezon de la korbeto kaj rimarkis ke en ĝi ne sidas Kosjenka, lin trafis granda korpremo kaj brustodoloro, kaj la durkapulo finfine ekkomprenis, ke lin suferigis la nostalgio pri Kosjenka, do li ekideis pri la neceso savi Šin.

Al Regoč estis malfacile rememori pri sia kunulino, sed kiam tio okazis, li kiel ventego turniğis kaj ekhastis reen al tiu loko, kie li lasis la amasiĝintan ŝutajon, malantaŭ kiu restis Kosjenka. Li ekhastis kaj post momento venis tien. Regoč ambaŭmane fosis la teron, li fosis obstine kaj senhalte, kaj post momento traboris grandan truon ka) ekvidis Kosjenkan. Ši kuśis kun trioble forĝita ora krono surkape, jam malvarma kaj tute rigida, kaj apud ši kusis la lanterno, kies flamo estis malgranda kiel plej eta lampiro.

Se Regoč ekkrius pro sia tristo, ektremus la subtero, la lanterno tute estingigus kamalaperus eê tiu malgrandaampiro apud la mortanta Kosjenka.

Sed la gorĝo de Regoč pro la tristo kunpremigis kaj li povis krii, sed li etendis sian grandan manon kaj malrapide prenis la malvarmiĝintan Kosjenkan, metis ŝin sur sian manplaton kaj ade varmigis šin inter la polmoj kvazaŭ birdeton dumvintre. Kaj jen! Post iom da tempo Kosjenka movis la manon, kaj la lanterno tuj pli forte ekbrilis. Kosjenka poste movis la kapon, kaj la flamo en la lanterno ankoraŭ plifortigis sian brilon. Finfine Kosjenka malfermis la okulojn, kaj la lanterno eklumis tiel klare, kvazaŭ ardanta oro!

Kosjenka ekstaris sur la piedojn, kaptis Regočon je la barbo, kaj pro la granda ĝojo ili ambaŭ ekploris. La larmoj de Regoč estis grandegaj kiel piroj, kaj tiuj de Kosjenka malgrandaj kiel miliograjnoj. sed fakte ili estis la samaj, kaj ekde tiam ili tre forte ekamis unu la alian.

Kiam ili ĉesis plori, ili retrovis la perlojn de Kosjenka kaj komencis longan vojaĝon, sed nenion plu sub la tero ili tuśadis: nek dronintajn sipojn sargitajn per trezoro, kiuj i tien falis el la marfundo, nek ruĝan koralon, nek flavan sukcenon, kiuj viciğis ĉirkaŭ la subteraj kolonoj. - Nenion plu ili tusis, nek ie ajn haltis, sed ili iris rekte, por eliri el la tero apud la oraj kampoj.

Post longa irado Kosjenka petis ke Regoč levu sin. Kaj kiam li tion faris, Kosjenka prenis iom da tero super iliaj kapoj.

Si prenis la teron, rigardis la manon, kaj inter la tero vidis foliojn kaj lignerojn.

- „Regoč, ni troviĝas sub la arbaro apud la oraj kampoj!" - gojkriis Kosjenka. „Ni eliru!"

Regoč rektiĝis kaj komencis per la kapo trabati la teron.

II

Super ili vere trovigis arbaro, kaj ĝi estis precize la arbara valo ĉe la limo de du vilaĝoj kaj du distriktoj. Tiun valon vizitadis neniu krom gepaśtistoj el ambaŭ vilaĝoj kaj ambaŭ distriktoj.

Inter tiuj du vilaĝoj okazis granda kverelo pro kampoj kaj pastejoj, pro muelejoj kaj arboekspluatejoj, sed plej multe pro la estra bastono, kiun unu vilaĝo jam delonge volis ricevi, kaj la alia ne volis gin doni. Kaj tial la du vilaĝoj unu al alia rilatis malamike.

Sed la gepaśtistoj el ambaŭ vilaĝoj estis strangaj infanoj, kiuj ne zorgis pri tio, nek komprenis la juston de la maljunuloj, sed ciutage kolektiĝis ĉe la limno de ambaŭ vilaĝoj kaj ambaú distriktoj. Dum iliaj safoj miksiĝis kaj paśtis sin kune, la gepaśtistoj kunludis - kaj pro la interesa ludo plurfoje eê malfruis kun la ßafoj reveni heimen vesperiĝo.

Pro tio en ambaŭ vilaĝoj okazadis bruo kaj admonkriado al infanoj. Sed en unu el la vilagoj vivis prapraavino kaj prapraavo, kiuý memoris êiujn okazintajojn en ambaŭ vilagoj. Ili konsilis: - „Homoi lasu la infanojn! Pli bone fruktos infanludo en la montaro, ol greno sur viaj kampoj."

Kaj la paśtistoj, same kiel antaŭe, venadis al tiu loko kun siai šafoj, ĉar iliaj gepatroj ec ne interesiĝis, kion la infanoj faras.

Same okazis ankaŭ tiun tagon, kiamn Regoč komencis trabati la teron en tiu loko. La gepaśtistoj jus kolektiĝis sub la plej alta kverko kaj preparadis sin por reiri hejmen. Iu laćis opankojn, iu alia šnuris vipon al viptenilo, kaj la paśtistinoj grupigis siajn śafojn. Tiumomente ili ekaŭdis precize sub siaj piedoj teruregajn batojn en la tero. Aŭdigis la unua bato, gin sekvis la dua – kaj kiam eksonis la tria bato, la tero krevis kaj precize meze de la gepaśtistoj aperis terura kapo, granda kiel barelo, kiun ornamis barbego kiel stako de maiztrunkoj, kaj sur la mentono rebrilis prujno portita ankoraŭ el urbo Legen.

La infanoj ekveis pro timo kaj falis sur la teron kvazaŭ mortaj - ne tiom pro la barelsimila kapo, sed precipe pro la barbo, kiu aspektis kiel stako de maiztrunkoj.

Falis ĉiuj infanoj krom la etulo Liljo, kiu estis la plej bela kaj plej saĝa ínfano en ambaŭ vilaĝoj kaj ambaŭ distriktoj.

Liljo restis stari kaj venis vidi elproksime la miraklon kiu okazis.

- „Ne timu, fratoj" - diris Liljo al la paśtistoj, „Dio ne povus tian koloson fari malbona, ĉar se li estus malbona, jam delonge gi mortigus duonon de la mondo"

Liljo proksimiğis al Regoč, kiu tiumomente dekroĉis la korbeton kun Kosjenka de sia orelo kaj metis ĝin sur la herbejon,

- „Venu, venu, fratoj" - krietis Liljo, „lin akompanas eta knabino belega kiel stelo."

La gepaśtistoj leviĝis kaj, starante unu malantaŭ la alia, komencis atente observi Kosjenkan, post kio la plej grandaj timuloj alpasis ŝin, ĉar ili ĉiam estis plej rapidaj.

La gepastistoj tuj ekŝatis la belulinon Kosjenka, elprenis ŝin el la korbeto, kondukis al la plej bela herbejo kaj komencis miri sian belegan robon, kiu estis brilanta kaj mola kiel matena lumo. Plej multe ili miris pro śia feina vualo, kiun $i nur malforte svingis kaj levigis fluge super la herbejo.

La pastistinoj ekludis rondodancon, kaj la paśtistoj kun Kosjenka komencis diversmaniere amuziĝi. La piedetoj de Kosjenka saltetis pro ĝojo, kaj $iaj okuloj kaj bußo gaje ridis, ĉar si trovis sin en la societo, kiu šatas tion, kion ankaŭ ši mem ŝatas.

Kosjenka elprenis sian saketon kun perloj kaj komencis disdoni donacojn kaj ĝojigi siajn gekamaradojn. Sijetis unu perlon, kaj inter ili aperis arbeto, ornamita per buntaj rubandoj, silkaj pośtukoj kaj ruĝaj kolieroj por la paśtistinoj. - Ši jetis la duan perlon, kaj el ciuj flankoj de la arbaro alvenis fieraj pavoj, kiuj paradís, promenis kaj flugis, kaj tra la herbejo dissutiĝis iliaj brilantaj plumoj, pro kiuj glimis la tuta herbejo. Per tiuj plumoj la paśtistoj ornamis siajn ĉapojn kaj kamizolojn. - Kosjenka jetis ankoraŭ unu perlon, kaj sur iu alta branĉo ekpendis ora balancilo kun silkaj śnuroj. Kiam la gepaśtistoj luliĝis sur ĝi, la balancilo flugis supren kaj malsupren kiel hirundo kaj sensone kiel doĝa galero.

La infanoj bruis pro gojo, kaj Kosjenka jetadis perlon post perlo eĉ ne pensante ke si devus konservi ilin, ĉar Si nenion en la mondo Satis, kiom la belan ludon kaj belsonajn kantetojn. - Tiel ši foruzis ćiujn perlojn gis la lasta globeto, kaj nur Dio scias, ke baldaŭ si kaj la gepastistoj povus bezoni ilin!

- „Neniam mi forlasos vin" - kriadis ĝoje Kosjenka, kaj la gepaśtistoj aplaŭdis kaj ĝoje jetadis en la aeron siajn ĉapojn, aủdinte šiajn vortojn.

Nur Liljo ne akompanis ilin dum la ludo, ĉar tiutage li estis iomete melankolia kaj trista. Li restis proksime al Regoč kaj de tie obervis la belulinon Kosjenka kaj la mirindajojn, kiujn si faradis sur la herbejo.

Sed Regoč eliris el sia truo, li eliris kaj ekstaris inter la arboj la arbaro, kaj lia kapo elstaris super la multajn jarcentojn aĝa arbaro, ĉar tiel timige granda estis la koloso Regoč.

Regoč rigardis trans la arbaro al la ebenajo.

La suno jam estingiĝis, kaj la êielo estis tre ruĝa. En la ebenajo videblis du oraj kampoj kvazaŭ du oraj tukoj, kaj en la kampoj kusis du vilaĝoj kvazaŭ du blankaj kolomboj. Iomn pli malproksime de ambaŭ vilaĝoj fluis la granda rivero Malbonakvo, kaj ĉie apud la rivero estis konstruitaj digoj, verdiĝantaj pro herboj. Sur la digoj videblis gregoj da bestoj kun siaj paśtistoj.

- „Ho, vere," - diris Regoč, „kial mi restadis mil jarojn en la dezertejo de Legen, se en la mondo ekzistas tiaj belajoj?" Tre placis al Regoč observi la ebenajon, kaj li nur dekstren kaj maldekstren turnadie sian barelgrandan kapon, kiu simile al grandega birdotimigilo luliĝis super la arbaro.

Sed baldaŭ Liljo vokis lin:

- „Sidiğu, frato, por ke ne rimarku vin la vilaĝaj estroj."

Regoč sidiĝis, kaj ili duope komencis la interparolon, dum kiu Liljo rakontis al Regoč pri la kaŭzo de lia tiutaga tristo.

- „Jam ĉi-vespere okazos granda malbono", diris Liljo. „Mi aŭdis, ke pasintnokte la estroj de nia vilaĝo interkonsente diris: „Ni traboru la digon de la rivero Malbonakvo. La akvo plilargigos la truon, la digo krevos, la akvo ruliĝos al la malamika vilaĝo, superos la homojn, virinojn, kampojn kaj tombejojn kaj fermiĝos super ili. Kie antaŭe estis la malamika vilaĝo, tie ekestos maro. Niaj kampoj kusas pli alte, kaj la vilaĝo troviĝas sur la altajo, do nenio malbona al ni okazos." Ili tiel interkonsentis, kaj poste vere foriris portante grandan borilon, per kiu ili kase dumnokte traboris la digon. Kaj mi, frato mia" – finis Liljo sian paroladon, „mi scias ke niaj kampoj kaj nia vilaĝo ne kusas tiel alte, kaj evidente la akvo ankaŭ nin superos, kaj jam ĉi-nokte ekestos maro tie, kie estas niaj du vilagoj. Pro tio mi estas trista".

Ankoraŭ dum ilia interparolo, en la ebenajo komenciĝis grandega kriado kaj tumulto.

- „Jen! La malfeliĉo okazis!" - kriis Liljo.

Regoč ekstaris, levis Liljon kaj ekrigardis la ebenajon. Estis malgaja vidajo! La digo krevis, kaj la malklara rivero Malbonkvo ruligis tra siaj du flankrojoj trans la belegaj kampoj. Čiu flankrojo gvidis al unu vilaĝo. Dronis la bestoj, sub la akvo malaperis la oraj kampoj, la akvo forportis tombokrucojn kaj en ambaŭ vilaĝoj aŭdigis kriado kaj tumulto! La estroj de ambaủ vilagoj eliris en siajn kortojn kun timbaloj, tamburoj kaj flutoj, batante kaj frapante provoke unu vilaĝo kontraŭ la alia, ĉar ili freneziĝis pro malico. La bruego ec pligrandiĝis, ĉar kune kun ili ululis la vilaĝaj hundoj kaj ploregis kaj lamentis virinoj kaj infanoj.

- „Frato mia" - ekplendis Liljo, „kial mi ne havas viajn manojn por haltigi ĉi akvon!"

Tiumomente êirkaŭ Regoč kaj Liljo kolektiĝis la gepastistoj kun Kosjenka, timigitaj kaj konfuzitaj per tiu terura kriado en la ebenajo.

Kiam Kosjenka aüdis pri la okazajo, 8i diris rapide kaj sağe kiel vera feino:

-„Regoč, ni iru haltigi la akvon!"

- „Ek, ek!"- kriadis la gepaßtistoj de ambaű vilagoj kaj ambaú distriktoj, senĉese veante kaj plorĝemante. „Ni iru, Regoč, kunportu ankaŭ nin!"

Regoč kliniĝis, sur la dekstran brakon levis Liljon kaj Kosjenkan kiu tenis sian lanternon, kaj sur la maldekstran brakon ĉiujn aliajn gepastistojn. Regoč ekkuris per pasoj de dek klaftoj tra la arbara maldensejo en la ebenajon. Postsekvis lin ankaú la safoj kun tima blekado. Kaj ili atingis la ebenajon.

Tra la nebulo kaj mallumo kuris Regoč kun la infanoj en sia sino, kaj post li kuris al la digo la timanta grego en sovaĝa galopo. Samtempe renkonten al ili ruliĝis la nigra rivero Malbonakvo, kiu mortigis kaj subakvigis ĉion sur sia vojo. Terure forta estis tiu akvo. Ĉu ĝi superfortos Regočon? Ĉu ĝi renversos lin? Ču gi mortigos ankaŭ la malgrandajn gepastistojn? Cu pereos ankaŭ la Satinda feineto Kosjenka, bela kiel stelo?

Kurante trans ankoraŭ sekaj herbejoj, Regoč tute senspiriginte post momento atingis la digon, sur kiu aperis granda truo, kiun la akvo trafluis grandforte.

- „Haltigu ĝin, haltigu, Regoč" - plorĝemis la infanoj.

En la ebenajo, nemalproksime de la digo, troviğis nealta monteto.

- „Metu nin sur tiun monteton" - rapide kriis Kosjenka.

Regoč metis Liljon, Kosjenkan kaj la gepastistojn sur tiun monteton, kaj êirkaŭ ili kunpuśiĝis iliaj ŝafoj kaj safidoj. La akvo jam disfluis ĉirkaŭ la monteto.

Per sia kolosa korpo Regoč envadis la akvon, kusiĝis apud la digo kaj per sia grandega brusto fermis ĝian truon. Post momento la akvo ĉesis traflui, sed ĝi estis tiom fortega, ke nenio povis haltigi ĝin. La akvo premis Regočon, atakis lian ultron, ekfluis sub, super kaj ĉiuflanke êirkaŭ li - kaj plu ruliĝis tra la ebenajo. Regoč etendis ambaŭ brakojn kaj per manoj ekamasigis teron, sed kion ajn li kolektis, la akvo post momento forportis.

La akvo en la valo ĉiam pli kreskis kaj ne plu videblis ec spuroj de la kampoj, vilaĝoj, brutoj kaj kortoj. En ambavilagoj nur la tegmentoj kaj preĝejaj turoj elstaris el la akvo,

Ankaŭ êiuflanke de la monteto sur kiu troviĝis la gepaśtistoj kun Liljo kaj Kosjenka, la akvo senhalte altiĝis. Ploris kaj veis la povraj gepaštistoj, iuj priploris patrinon, aliaj fraton aŭ fratinon, kaj iuj siajn domon kaj ĝardeneton, ĉar ili vidis, kambaŭ vilagoj dronisaj neniu saviĝos - kaj evidente ankaŭ ilin la akvo superkreskos.

Kunpremiĝis la gepaŝtistoj ĉiam pli sura montopinto, ili kolektiĝis kaj grupigis ĉirkaů Liljo kaj Kosjenka, strantaj unu apud Ja alia meze de la infanaro.

Liljo staris muta kaj pala kiel štono, kaj la okuloj de Kosjenka brilis dum Ŝi alte tenis la lanternon, lumigante la laboron de Regoč. La vualo de Kosjenka flugis kaj flirtis en la nokta venteto kaj soris super la akvo, kvazaŭ la eta feino tuj ekflugos kaj malaperos el tiu terurajo.

- „Kosjenka! Kosjenka! Ne foriru! Ne forlasu nin!" – veis la gepastistoj, al kiuj sajnis kvazaŭ anĝelo trovigus inter ili, kiam ili rigardis Kosjenkan.

- „Mi ne foriros, neniam mi foriros!" - respondis Kosjenka, - sed śia vualo same flirtis, kvazaŭ gi mem forportos Sin trans la akvo en la nubojn.

Tiumomente aŭdiĝis krio. La akvo altigis, atingis la randon de la jupo de iu paśtistino, malsekigis kaj klopodis fortiri šin de la grupo. Sed rapide reagis Liljo, prenis la pastistinon kaj tiris ŝin denove sur la monteton. - „Ni devas šnurligi nin'", - kriadis la gepastistoj, „ni kunligu nin, ĉar cetere ni pereos". - „Ni faru tion, fratoj!" – konsentis Kosjenka, kiu estis tre bonkora. Kosjenka rapide deprenis de sia Sultro la feinan vualon kaj etendis gin al la paśtistoj. - Ili dis$iris la vualon je rubandoj, kunligis la rubandojn en longan ŝnuron, ligis sin al Liljo Ka) Kosjenka, kaj êirkaŭ la paśtistoj kolektiĝis la povraj Safoj, klopodante saviĝi.

Kosjenka en tiu mizera stato Sajnis esti same povra kiel la aliaj gepastistoj. Siajn perlojn si foruzis dum ludo, kaj sian feinan vualon pro bonkoreco śi oferis kaj dissiris – do nun si npovis forflugi kaj savi sin el tiu malfeliĉo.

Sed Liljo ekamis Kosjenkan pli ol êion alian en la mondo, kaj kiam la akvo komencis priplaúdi iliajn piedojn, Liljo diris:

- „Ne timu, Kosjenka! Mi gardos kaj tenos vin!" – kaj tiumomente li levis Kosjenkan sur siajn brakojn.

Per unu mano Kosjenka ĉirkaŭprenis Liljon je la kolo, kaj per la alia Si alte tenis la lanternon turnitan al Regoč.

Kaj Regoč, kušante surbruste en la akvo, baraktis kaj batalis senkompate kontraŭ la akvo. Maldekstre kaj dekstre de la śultroj de Regoč elstaris la renversitaj partoj de la digo kvazaŭ du grandaj kornoj. La barbo de Regoč estis taŭzita, la mantelo disŝirita, kaj liaj sultroj sangis. Malbonakvon li neniel povis haltigi, kaj la maro čirkaŭ la monteto senhalte kreskis kaj altiĝis, minacante dronigi la pastistojn. -Jam estis preskaŭ noktomezo.

Subite Kosjenka ekhavis la ideon, kaj super la veado kaj plorado de la gepaśtistoj ŝi ride anonciĝis kaj kriis al Regoč:

- „Regoč, frenezkapulo! Sidiĝu en la truitan digon! Per via dorso vi baros la akvon!"

La gepaśtistoj por momento ekmutis pro mirego, ĉar neniu alia ekhavis tian ideon!

- „Ha-ha-ha!" - aŭdiĝis la ridego de Regoč - kaj la ridego de Regoč ne estas sendanĝera! La akvo plaúdis kaj glugluis ĉirkaŭ li en la maro, ĉar Regoč, estante frenezeta, tremegis pro la rido.

Kaj tiam Regoč leviĝis, turniĝis kaj - jen! - li sidiĝis en la truitan digon!

Okazis granda miraklo, Dio mia! Malbonakvo ĉesis elflui, kvazaŭ rokego estus puśita en la digon! La akvo ĉesis elfui, ĉar ĝi ne povis forpusi la dorson de Regoč, sed komencis ruliĝi tra sia fluejo, tra kiu eĉ antaŭe ĝi fluis - senhalte skrapante la dorson de Regoč. Jen, Dio, okazis miraklo kaj savo!

Savitaj estis la gepastistoj el la plej granda dangero, kaj Regoč, komforte sidante, prenadis permane la teron kaj Stopadis tute malrapide la digon sub kaj êirkaŭ si. Li eklaboris je noktomezo, kaj kiam komencis tagiĝi, la laboro estis finita. La suno jus ekbrilis kiam Regoč leviĝis el la digo post la finita laboro por purigi la barbon, en kiu kolektiĝis multe da $limo, branĉoj kaj malgrandaj fisetoj.

Sed ankoraŭ ne finiĝis la problemoj de la povraj gepaśtistoj, ĉar kien ili iru kaj kiun vizitu? La gepastistoj staris sur la pinto de la monteto. Cie čirkaŭe etendiĝis marvasto. En ambaŭ vilaĝoj videblis nur kelkaj tegmentetoj, kaj en la vilagoj restis neniu vivanto. La vilaĝanoj ec povintus saviĝi, se ili estus fugintaj antau la akvo en siajn subtegmentejojn. Sed en ambaŭ vilaĝoj la logantoj eliris en la kortojn kun Salmoj kaj timbaloj, por ĝoji kaj rigardi, ke la alia vilağo pereas. Kaj eê kiamn la akvo atingis taliojn de čiuj en ambau vilagoj, ili daŭre frapadis la timbalojn, kaj kiam la akvo atingis iliajn gorgojn, ili ankoraŭ blovis en la Salmojn pro malico. Tial ili ĉiuj, senescepte, dronis kun siaj timbaloj kaj flutoj, kio estis la justa dia puno nor ilia malico.

La povraj gepastistoj do restisen iu ajn vivanto,nutranto kaj gardanto, perdinte ankaŭ sian domon kaj fajrujon.

-„Ni ne estas paseroj por vivi Sur tegmentoj", - diris malgaie la gepastistoj, rigardante nur la tegmentojn de la vilagoj elstarantain el la maro, „sed ni ne estas eĉ vulpoj por vii en la montaraj bestkaśejoj. Se ni iel povus liberigi niajn vilaĝojn de tiu akvo, ni ja povus vivi – sed sen tio ni prefere saltu en la akvon kun niaj brutoj, por ke ankaủ ni dronu, se ni ne havas lokon por rifugi".

Tio estis tristega, kaj Regoč mem tre malgojis - sed la problemon li neniel povis solvi, do li parolis, rigardante la maron: -„Tioman akvon nek sitelpreni nek sorbi mi povus por liberigi viajn vilagojn. Do, kion mi faru, infanoj miaj?"

Tiumomente ekparolis Liljo, la plej saĝa infano de ambaŭ distriktoj:

- „Regoč, frato mia, se vi ne povas sorbi tiom da akvo, la tero ensorbos gin! Trabatu truon en la tero, kaj lasu la maron enflui gin.

Dio mia, kiom grandas la saĝo de tiu infano, kiu estas ne pli granda ol fingro de Regoč!

Regoč vere frapis la teron, trabatis truon, kaj la tero, kvazati soifa drako, komencis sorbi, sorbegi, gluti kaj ensuêi la grandegan maron el la tuta ebenajo. Post nelonge la tero ensorbis la tutan akvon, kaj denove aperis la vilaĝoj, kampoj kaj herbejoj, renversitaj kaj slima), sed čiuj sur sia loko.

Ekĝojis la malgajaj gepastistoj, sed la plej gaja el ĉiuj estis Kosjenka. Ši kunfrapis la polmojn kaj kris:

-„Kia belajo ekestos kiam tiuj kampoj denove fariĝosraj kaj kiam la herbejoj verdiĝos!"

Je tiuj vortoj la gepastistoj mallevis siajn kapojn, kaj Liljo demandis:

- „Kiu instruos al ni semi kaj plugi la kampojn, se travivis neniu pli aĝa persono?"

Estis vero ke dise kaj vaste travivis neniu pli aĝa persono ol tiu grupo de povraj infanoj sur la dispremita ebenajo, kaj kun ili Regoč, kiu estis tiom granda, plumpa kaj neinformita, ke li ne povis eê rigardi en iliajn domojn, nek li komprenis ion pri kampoj kaj plugiloj.

Denove ĉiuj ĉagreniĝis, kaj plej multe ĉagrenita estis Regoč mem, kiu tiom forte eksatis la belulinon Kosjenka - sed nun li povis esti utila nek al si, nek al la gepastistoj.

Kaj la plej malbona afero estis, ke Regoč treege ekdeziris revidi sian dezertan urbon Legen! Pasintnokte li traglutis sufiĉe da slimo por mil jaroj kaj vidis tro multajn terurajojn. Pro tio okupis lin granda deziro revidi la senhoman Legen, kie li senzorge nombris la stonoj dum multaj jarcentoj.

Čagrenitaj do staris la gepastistoj, afliktita estis Liljo, kaj plej multe malĝojis Regoč. Estis vere triste vidi la grupeton de infanoj, kiuj sen siaj gepatroj devos perei kaj velki kiel senradikaj floroj.

Nur Kosjenka gaje rigardetis jen tien, jen aliloken, ĉar si neniam estis trista.

Subite Kosjenka kriis:

- „Rigardu! Rigardu! Iaj homoj estas tie! Ili devus koni miraklojn kaj historiojn!"

Ciuj rigardoj turnigis al la vilaĝo, en kiu sur iu fenestro aperis du kapoj de gemaljunuloj. Ili svingis per tuko, vokis pernome la infanojn kaj tiel forte ridis, ke iliaj sulkaj vizaĝoj ĝojbrilis. Ili estis la prapraavo kaj prapraavino, la solaj saĝuloj en ambaŭ vilaĝoj, kiuj savigis en subtegmentejo.

Dank' al Dio! Se la infanoj vidus en tiu subtegmentejo la sunon en la oriento aŭ la matenan stelon, ili ne kriegus pro ĝojo tiel forte kiel nun. Ilia kriado resonis gis la ĉielo:

- „Avino! Avo!"

La infanoj ekhastis kvazaŭ malgrandaj hundidoj al la vilaĝo. Antaŭ ĉiuj kuris Kosjenka, kies ora hararo flirtis en la vento, kaj postkuris ilin Safoj kaj Safidoj. Ili haltis apenaŭ en la vilaĝo, kie ĉe la hejma pordo atendis ilin la geavoj. La geavoj atendis la infanojn, brakumis ilin kaj neniu el ili sciis kiel danki al Dio, kiu dotis la geavojn per tiel granda saĝo, ke ili saviĝu en la subtegmentejo. Tio estis miraklo per si mem, ĉar tiuj lokoj estis tute primitivaj vilagoj, en kiuj ekzistis nek libroj nek gazetoj, kaj do kiu rakontus alla gepastistoj pri la malfeliĉo, ekestinta pro malico, se ne restus vivantaj la geavoj?

Kiam ili satbrakumis unuj la aliajn, ili ili rememoris pri Regoč. Per rigardo ili serêis lin en la ebenajo - sed Regoč malaperis! Li nenie videblis, sed subite malaperis. Tia giganto malaperis kiel muso en truo.

Jes, Regoč vere malaperis kiel muso en truo. Kiam en la  subtegmentejo montrigis la geavoj, Regoektimis kiel neniam antaúe dum sia vivo. Li terure ektimis iliajn sulkajn, striitajn maljunulajn vizagojn.

- „Dio mia, kiajn terurajon travivis la maljunuloj eni tiu regiono, se iliaj vizaĝoj estas tiaj" - pensis Regoč kaj proa tro granda timo li sammomente saltis en la truon, tra kiu en la teron enfuis Malbonakvo - kaj li foriris revenvoje al sia dezerta urbo Legen.

***

En la vilaĝo ĉio bone solviĝis. La geavoj instruadis al la infanoj kiel plugi kaj semi. Laŭ la geava konsilo la infanoj konstruis nur unu vilaĝon kaj unu grenkampon, unu preĝejon kaj unu tombejon, por ke ne plu okazu malico kaj disputo.

Cio bone solvigis, sed plej bela afero estis, ke meze de la vilago ili konstruis belan turon el la montara marmoro, kaj surpinte de la turo ili plantis ĝardenon, en kiu floris orangoj kaj rusaj olivoj. Tie restadis la belulino Kosjenka kaj rigardis el la turo kvazaŭ el la nuboj la tutan regionon, kiun si eksatis post sia unua alveno sur la teron.

Kaj vespere, kiam la kamplaboroj estis finitaj, Liljo kolektis sur la turo la gepastistojn, kiuj sub lunlumo en la ĝardeno rondodancis kaj kantis kun la belega, feinsanga ĝojulino Kosjenka.

Kaj Regoč sub la tero renkontiĝis kun la rivero Malbonakvo, kaj la subtero muĝis kaj glugluis, ĉar li luktis kontraŭ gi, kajine lasis gin flui pli profunden, ĝis la fundo de la infero, por ke gi neniam plu estu uzata por homa malico.

Poste Regoč pluiris al sia urbo Legen. Ankaŭ nuntempeli sidas tie, nombras la štonojn kaj pregas Dion, ke Li neniam forkonduku lin el la grandega kaj dezerta Legen-urbo, kie li plej konvenas, estante tiel grandega kaj neinformita.

 

La arbaro de Stribor

I

Iu junulo eniris la arbaron de Stribor, ne sciante ke la arbaro estas ensorêita kaj ke en gi okazas ĉiaspecaj mirindajoj. Okazadis en ĝi bonaj mirakloj, sed ankaŭ malaj - al êiu laúmerite.

Kaj tiu arbaro devis resti ensorêita ĝis la momento kiam ĝin enpaśos iu, kiu pli amas sian mizeron ol la tutan feliĉon de la mondo.

Finhakis do la junulo brullignon kaj sidiğis sur stipon por ripozi, ĉar estis bela vintra tago. Sed el la štipo eliris antaŭ lin serpento kaj ekis flati al li. Efektive ĝi ne estis serpento, sed homa animo damnita pro pekoj kaj malico, kiun povis liberigi nur tiu, kiu ĝin edzinigus. Kiel argento briletis la serpento en la suno kai rigardis rekte al la okuloj de la junulo.

- „Kiel bela serpenteto, Dio mia! Mi volonte kunportus gin hejmen", - ekparolis la junulo śerce.

 „Jen stulta kapo kiu min liberigos, kaj sin malfeliêigos" - ekpensis la pekema animo de la serpento, rapide transformiğis al belulino kaj stariĝis antaŭ la junulo. Siaj manikoj estis blankaj kaj broditaj kiel flugiloj de papilio, kaj la etaj piedetoj kvazaú al grafino apartenus. Sed, ĉar si malice pensis, restis en Sia bußo lango de serpento.

-„Vidu min! Konduku min hejmen kaj edziĝu al mi!" – diris la serpenta fraŭlino al la junulo.

Se li estus decidema kaj prudenta junulo, kaj se li rapide svingus per hakilo kaj krius: „Mi ne intencas edziği al arbara monstro", la fraŭlino denove fariğus serpento, forrampus sub la stípon kaj nenio plu okazus.

Sed li estis bonulo, timema kaj hontema junuleto, kaj li bedaŭris ne plenumi sian deziron, ĉar ĝuste pro li ši transformiĝis. Kaj si eĉ plaĉis al li, ĉar ŝi estis belaspekta, kaj li, nesciulo, ne povis vidi kio restis en sia buso.

Li prenis manon de la junulino kaj kondukis Šin hejmen. La junulo vivis kun sia maljuna patrino, kiun li gardis kiel sanktulbildon.

- „Patrino, jen venis via bofilino" - diris la junulo, veninte kun la fraŭlino hejmen.

- „Dankon al Dio, filjo", - respondis la patrino vidinte la belan junulinon. Sed la patrino estis maljuna kaj saĝa, kaj si tuj komprenis kion la bofilino havas en la buso.

La boflino foriris Sanĝi la veston, kaj la patrino diris al sia filo:

-„Vi elektis belan fianĉinon, sed atentu, filo, ĉar eble i estas serpento!"

La filo preskaŭ śtoniğis pro surprizo. Kiel lia patrino scias, ke śi estas serpento? Li tutkore ekkoleris kaj ekpensis: „Mia patrino supozeble estas sorĉistino!" Kaj li tuj ekmalamis la patrinon.

Ili komencis vivi triope, sed êio iris malbone kaj malprogrese. La bofilino estis klaĉema, malica, vorema kaj furioza.

Ekzistis proksime roko kiu altiĝis ĝis la nuboj, kaj la bofilino ordonis iutage al la maljunulino alporti neĝon de sur la rokpinto por lavi sian vizaĝon.

- „Ne ekzistas vojo al tiu alto"- diris la maljunulino.

-„Kunprenu kaprinon kaj ĝi gvidu vin. Kiuvoje ĝi iros supren, tiuvoje vi reiru kap0-malsupren" - diris la bofilino.

La filo staris apude kaj ekridis pro tiuj vortoj nurpor kontentigi sian edzinon.

Tio treege tristigis la patrinon, kaj ši tuj ekiris al la roko por alporti neĝon, ĉar Ŝi ne plu deziris vivi. Irante supren, Ŝi per preĝo peti dian helpon, sed dume ŝanĝis la opinion dirante: „Dio rimarkos ke mia filo malbonas".

Malgraŭ tio, Dio gardis sin, kaj si feliêe alportis la negon el la subnuba roko.

La sekvan tagon la bofilino ordonis al la maljunulino:

- „Iru al la glaciiginta lago. Meze de ĝi ekzistas truo en la glacio. Kaptu en ĝi karpon por mia tagmango."

-„Rompiĝos la glacio sub mi kaj mi pereos en la lago" - respondis la avino.

- „Gojos la karpo se vi enfalos la akvon kune kun gi", - diris la bofilino.

Kaj denove la filo ekridis, kaj la avino farigis tiom trista, ke ši tuj foriris al la lago. La glacio kraketis sub la avino, Si dume ploris, kaj siaj larmoj glaciiĝis sur la vizaĝo. Sed si ankoraŭ ne volis preĝi al Dio, volante kaŝi al Li, ke sia filo estas peka.

 „Plej bone ke mi pereu', pensis la avino kaj iris surglacie.

Sed sia tempo por morti ankoraŭ ne venis. Tiumomente sin superflugis mevo portante fiśon. La fiso elfalis el gia beko kaj falis precize antaŭ la avinon. La avino prenis la fison kaj alportis ĝin feliĉe al la bofilino.

Dum la tria tago sidiĝis la avino apud la fajrujo kaj prenis ĉemizon de sia filo por fliki gin. Vidinte tion, la bofilino alkuris, tiris la ĉemizon el śiaj manoj kaj kriis:

-„Lasu tion, maljuna blindulino, tio ne estas via laboro."

Si ne permesis al la patrino fliki la ĉemizon de Sia filo."

Nun la koro de la maljunulino tute ekmalĝojis, kaj ši eliris antaŭ la domon, sidiĝis frostovintre sur benkon kaj preĝis al Dio:

- „Dio mia, helpu al mi!"

Tiam si rimarkis malrican junulineton kiu proksimiĝas al si. Si estis vestita nur per ĉifitaj tolajoj, kaj sia ŝultro bluigis pro malvarmego, ĉar la maniko śiriĝis. Sed malgraŭ tio la junulineto ridetis, ĉar si havis ĉarman naturon. Subaksele ŝi tenis faskon da brul-ligneroj.

- „Avinjo, Ĉu vi volas aĉeti kelkajn lignerojn?" – demandis junlineto.

- „Mi ne havas monon, filineto. Mi prenus lignerojn nur se vi volas ke mi fliku vian maniketon" - diris la trista avino, kiu en la manoj ankoraŭ tenis kudrilon kaj fadenon por la ĉemizo de sia filo.

La avino flikis la manikon al la knabino, kaj la knabino donis al si faskon da brulig-ligneroj, afable dankis al śi kaj foriris, ĝojante ke sia ŝultro ne plu frostas.

II

Vespere la bofilino diris al la avino:

- „Ni gastvizitos mian baptopatrinon, kaj vi varmigu akvon antaŭ ol mi revenos."

La bofilino estis vorema kaj iam seris lokon por gastigi.

Post ilia foriro la avino restis sola, prenis la lignerojn kiujn al si vendis la junulineto, bruligis fajron en la fajrujo kaj poste iris al tenejo por alporti brullignon.

Serĉante brullignon en la tenejo, si ekaŭdis en la kuirejo krakadon, kaj frapetadon: frap! frap!

- „Kiu dia estajo ĝi estas?" - demandis la avino el la tenejo.

- „Hejmanoj! Hejmanoj!" - respondis el la kuirejo malfortaj voĉoj, simile al paserbruo sur tegmento.

Ekmiris la avino pro tiuj noktaj okazajoj kaj eniris la kuirejon. Post Sia veno la ligneroj en la fajrujo ekflamis, kaj ĉirkaŭ la flamoj ekis rondodanci apenaŭ duonulnon altaj viretoj Hejmanoj. Ili estis vestitaj per safpeltoj, ĉapeletoj kaj flamruĝaj opankoj, dum iliaj haroj kaj barboj estis grizaj kiel cindro, kaj la okuloj ardaj kiel brulanta karbo.

Ciam pli da ili saltadis el la fajro, ĉar ĉiu lignero produktis unu novan Hejmanon. Elsaltantaj tiel, ili ridis kaj jubilis, transsaltis la fajrujon, krietas pro ĝojo kaj kuniĝis en rondodanco.

La rondodanco cirkulis, iris sur la fajrujon, sub breton, sur seĝon, argilpoton kaj benkon! Ili dancis! Ludis! Rapide! Pli rapide! Ili bruis, gojkriis, interpuśiĝis kaj grimacis. Ili dissutis salon, disveršis fermentilon kaj disjetis farunon - ion êi pro granda ĝojo. La fajro en la fajrujo flamis kaj brilis, kraketis kaj varmigis, kaj la avino rigardis kaj miris. Nek salon, nek fermentilon si bedaŭris, sed ĝojis pro plezuro, kiun Dio al ŝi sendis por konsolo.

Šajnis al la avino, ke ŝi juniĝis. Si ridis kiel turto, saltis kiel knabineto, aliğis al la rondo de la Hejmanoj kaj ekdancis. Sed tamen en Ŝia koro restis ankoraŭ da tristo, kaj gi estis tiom peza, ke la rondodanco tuj haltis.

- „Laŭdiaj fratoj" – la avino alparolis la Hejmanojn - „Ĉu vi povus helpi al mi vidi la langon de mia bofilino? Se mi diros al mia filo kion mi propraokule vidis, eble li prudentiĝos!"

La avino komencis rakonti al la Hejmanoj čion laủokaze. La Hejmanoj sidiĝis ronde, rande de la fajrujo, pendigis kruretojn malsupren al ĝi, viciĝis kiel lapo apud lapo kaj aúskultis la avinon. senĉese movante la kapojn pro mirego. Dum ili kapmovis, iliaj rugaj ĉapeletoj ardis tiel, ke iu povus pensi, ke la fajro flamas.

Kiam la avino finis la rakontadon, ekkriis unu el la Hejmanoj, nomita Malik Tintilinić:

- „Mi helpos al vi! Mi iros al Suna lando kaj kunportos por vi pigajn ovojn. Ni metos ilin sub kokinon, kaj kiam eloviĝos pigidoj, la bofilino trompiĝos, ekavidos kiel ĉiu arbara serpento pro la pigidoj kaj elbusigos sian langon.

Čiuj Hejmanon ĝojkriis ĉar Malik Tintilinić tiel bone ekideis. Sed kiam ili plej forte voĉbruis, revenis la bofilino el la gastado kaj alportis kukon por si.

La bofilino kolere puśis la pordon por vidi kiu bruas en la kuirejo. Sed kiam ŝi malfermis la pordon: bum! - krakis la flamo, eksaltis la Hejmanoj, ĉiuj sammomente frapis piede la fajrujon, leviĝis super la flamon kaj ekflugis subtegmenten. Klakis la bretoj sur la tegmento kaj la Hejmanoj malaperis.

Nur Malik Tintilinić ne fuĝis, sed kasigis en la cindro.

Čar la flamo subite flugis supren, kaj la pordo frapis la pordoframon, la bofilino ektimis kaj pro la timo falis teren kiel sako. Šia kuko enmane disfalis kaj dissutiĝis siaj haroj kaj kombiloj. Si  malfermegis la okulojn kaj kriis pro ĉagreno:

- „Kio estas tio, damna maljunulino!?"

- „Vento disblovis la flamon kiam vi malfermis la pordon" - diris la avino saĝkondute.

- „Kaj kio estas tio en la cindro?" - denove demandis la bofilino, ĉar el la cindro elstaris la ruga kalkano de la opanko de Malik Tintilinić.

- „,Gi estas brulardajo" -respondis la avino.

Sed la bofilino ne kredis, ekstaris kun la displektita hararo kaj iris vidi elproksime kio fakte estas sur la fajrujo. Si proksimigis sian vizaĝon al la cindro, sed Malik Tintilinić rapide movis la piedon kaj frapis la nazon de la bofilino, La bofilino kriis kvazaŭ dronante en maro, Šia vizaĝo estis tute nigra, kaj la cindro surśutis siajn displektitajn harojn.

- „Kio estas tio, damna maljunulino?"- siblis la bofilino.

- „Krevis kaštano en la ardajo", - respondis la avino, kaj Malik Tintilinić en la cindro rideksplodis.

Kiam la bofilino foriris sin lavi, la avino montris al Malik Tintilinić kie en la kamero la bofilino nestigis kokinon por havi malgrandajn kokidojn okaze de Kristnasko. Ankoraŭ samnokte Malik alportis pigajn ovojn kaj metis ilin sub la kokinon anstataŭ la kokinaj.

III

La bofilino ordonis al la avino bone zorgi pri la kokino kaj raporti al śi kiam la kokidoj eloviĝos. Ši planis inviti ĉiujn vilaĝanojn por vidi, ke Ŝi havas kokidojn por Kristnasko, dum neniu alia ilin

havas.

Pasis la tempo kaj eloviĝis la pigidoj. La avino raportis al la bofilino, ke la kokidoj eloviĝis, kaj la bofilino invitis ĉiujn vilaĝanojn. Venis baptopatrinoj kaj najbarinoj, malgrandaj kaj grandaj vilaganoj, kaj estis tie ankaŭ la filo de la avino. La bofilino ordonis al la avino alporti la neston en la portikon.

Tuj la avino alportis la neston kaj formovis la kokinon, sed el la nesto aŭdiĝis kriĉoj, elsaltis nudaj pigidoj kaj forsaltis tra la portiko.

Kiam la serpenta bofilino neatendite ekvidis la pigidojn, si trompiĝis, en śi vekiĝis la avida serpenta naturo, Ši kuregis en la portikon kaj elbusigis al la pigidoj sian maldikan kaj pintan langon, samkiel śi farus en la arbaro.

Ekkriis kaj krucsignis sin la baptopatrinoj kaj la najbarinoj kaj forkondukis siajn infanojn hejmen, ĉar ili komprenis, ke antaŭ ili staris arbara serpento.

La patrino dume ĝoje aliris sian filon dirante:

- „Filėjo, gvidu śin tien, de kie vi venigis ŝin, ĉar propraokule vi konvinkiğis kion ni nutras en ni hejmo. Kaj la patrino deziris brakumi la filon.

Sed la filo estis tute stulta homo, do li eĉ pli spitis kontraŭ la vilaĝo, sia patrino kaj eê kontraŭ siaj propraj okuloj. Li ne volis puni la edzinon serpenton, sed eê kriis al la patrino:

-  „De kie vi havigis pigidojn ĉi-sezone, maljuna sorcistino? Iru for el mia domo!"

Nun la patrino komprenis, ke por ŝia filo ne ekzistas helpo. Ŝi tristege ekĝemis kaj petis la filon, ke li ne forpelu in dumtage, por ke la vilaĝanoj ne vidu kian filon si havas.

La filo konsentis ke la patrino restu en la domo gis vespero.

Kiam venis vespero, la avino prenis en sian sakon pecon da pano kaj kelkajn lignerojn, kiujn al si donis la povra junulino. Kaj śi foriris lamentante el la domo de sia filo.

Tuj kiam la patrino transiris la domsojlon, estingigis la fajro en la fajrujo kaj defalis krucifikso de sur la muro. La filo kaj la bofilino restis en la malluma ĉambro, kie la filo eksentis, ke li farís grandan pekon al sia patrino, kaj li tre ekpentis. Sed li ne kuraĝis pri tio paroli al la edzino, ĉar li estis timema, sed anstataúe li diris al śi:

- „Ni postsekvu la patrinon por vidi kiel śi mortos pro malvarmego."

Eksaltis ĝoje la malica bofilino, serêis iliajn šafpletojn, vestis sin kaj ili komencis de malproksime sekvi la maljunulinon.

La avino malĝoje iris dumnokte tra la neĝo en la kampoj. Veninte sur grandan stoplejon, kaptis ŝin tia malvarmego, ke Ši ne povis pluiri. Tial ŝi eltiris lignerojn el la sako, senneĝigis la teron kaj bruligis fajron por iomete varmiĝi.

Apenaŭ la ligneroj ekflamis, kaj jen miraklo! El la flamoj eliris la Hejmanoj, same kiel el la hejma fajrujo! Ili saltis el la fajro ĉirkaŭe en la neĝon, kaj sekvis ilin fajreroj, flugante ĉiudirekten en la malluman nokton.

La avino fartis agrable kaj si preskaŭ ekplorus pro tiu agrableco, ĉar la Hejmanoj ne lasis sin solan survoje. Ili kolektiğis ĉirkaŭ ši, ridis kaj fajfis.

- „Laŭdiaj fratoj", - diris la avino - „mi ne volas ĝoji, sed helpu al mi en mia malfeliêo."

La avino rakontis al la Hejmanoj, ke Šia stulta filo ankoraŭ pli akuzis śin ekde la momento kiam li kaj ĉiuj vilaĝanoj eksciis, ke la bofilino vere havas la serpentan langon.

-„Li forpelis min, kaj vi helpu al mi, se vi povas."

Por momento silentis la Hejmanoj kaj forskuadis la negon de siaj opanketoj, sed ili ne havis konsilon por la avino.

Tiam Malik Tintilinić diris:

- „Ni iru al nia plejagulo Stribor. Por ĉio li havas konsilon."

Malik tuj surgrimpis kratagan arbuston, fajfis perfingre, kaj el la mallumo altrotis cervo kaj dekdu sciuroj.

Ili sidigis la avinon sur la cervon, kaj la Hejmanoj sidiĝis sur la sciurojn kaj ekiris al la arbaro de Stribor.

Ili rajdis tranokte sur la cervo, kiu alte tenis siajn kornojn kaj korneroj, kaj sur ĉiu kornero brilis steleto. La cervo per sia brilo lumigis la vojon, kaj post ĝi hastis dekdu sciuroj, kies okuloj brilis kiel juvelstonoj. Ili rapidegis kaj hastis, kaj ilin je distanco postkuris bofilino kaj la filo, perdante la spiron.

Ili atingis la arbaron de Stribor, kaj la cervo ekportis la avinon tra la arbaro.

La bofilino ekkomprenis en la mallumo, ke gi estas la arbaro de Stribor, en kiu pro pekoj ši jam estis malbenita, tamen pro la granda malico si ne povis rememori siajn novajn pekojn nek timi pro ili, sed si eĉ pli ĝojis dirante:

-„Pereos la malklera avino en tiu êi arbaro, inter giaj sorćajoj. - Kaj si ekkuris ankoraŭ pli rapide post la cervo.

Dume la cervo alportis la avinon al Stribor, kiu estis la arbara plejagulo. Li sidis meze de la arbaro, en kverko tiel granda, ke en gi troviĝis sep oraj kasteloj kaj la oka estis vilaĝo, ĉirkaŭita per arĝenta barilo. Antaŭ la plej bela kastelo sidis Stribor sur seĝo, kun dorso kovrita per ruĝa mantelo.

„Helpu al la avino, kiu suferas pro la serpenta bofilino", - diris la Hejmanoj al Stribor, post kiam ili kaj la avino riverencis al li. Ili ion rakontis al li laŭokaze. Intertempe la bofilino kaj la filo Stele aliris la kverkon, kaj tra gia putrajo rigardis kaj aŭskultis, atendante kio okazos.

Kiam la Hejmanoj finis sian rakontadon, Stribor diris al la avino:

- „Ne timu, maljunulino! Forlasu la bofilinon, kaj si vivu malice ĝis la malico mem denove venigos ŝin ĉi tien, de kie si tro frue liberigis. Mi facile helpos al vi. Rigardu la vilaĝon ĉirkaúitan per arĝenta barilo!"

La avino turnis la rigardon kaj ekvidis sian naskiĝvilaĝon, en kiu ŝi pasigis sian junaĝon. En la vilaĝo estis kermeso kaj festeno.

Sonoris sonoriloj, ludis guzloj, flirtis flagoj kaj ehis kantoj.

 „Eniru tra la barileto, frapu manon permnane kaj vi tuj juniĝos. Vi restos en via vilaĝo por pasigi junagon kaj frenezumi kiel antaŭ kvindek jaroj!" - diris Stribor.

La avino ekgojis kiel neniam antaüe. Si ekrapidis tui al la barileto, prenis jam permane la arĝentan pordeton, sed dume ankoraŭ pripensis kaj demandis al Stribor:

- „Kaj kio okazos kun mia filo?"

- „Ne stultumu, avino!"- respondis Stribor, - „Kiel vi scius pri via filo? Li restus en tiu ĉtempo, kaj vi revenus en vian junagon! Vi eê ne scius ke via filo ekzistas!"

Añdinte tion, la avino profunde enpensigis. Ši malranide turniğis de la barileto, revenis denove al Stribor, profunde al li riverencis kaj diris:

- Bona mastro, dankon al vi pro iuj bonajoj kiujn vi donas al mi. Sed se mi devas forgesi mian filon, mi preferas resti en mia malfeliĉo kaj scii pri mia filo, ol preni de vi la tutteran trezoron kai ĉiujn bonajojn de la mondo!

Kiam la avino tion diris, terure ehis la tuta arbaro kaj finiğis la sorĉajoj en la arbaro de Stribor, ĉar la avino pli ŝatis sian malfeliĉon ol la tutan feliĉon de la mondo.

Ektremis la tuta arbaro, fendigis la tero, en la teron enfalis la grandega kverko kun la kasteloj kaj la vilaĝo irkaŭita de argenta barileto, malaperis Stribor kaj la Hejmanoj, ekveis la bofilino en la kverko, transformiĝis en serpenton kaj eskapis en truon. Dume la patrino kaj la filo sin trovis solaj meze de la arbaro, unu apud la alia.

La filo falis sur siajn genuojn antaủ la patrino, kisis siajn baskojn kaj manikojn, kaj poste metis Sin sur brakojn kaj portis al sia hejmo, kiun ili atingis feliĉe antaŭ la aúroro.

La filo petis pardonon de Dio kaj de sia patrino. Dio pardonis lin, kaj la patrino eĉ ne riprois.

La junulo poste edziĝis al tre malriĉa kaj kara fraŭlineto, kiu venigis la Hejmanojn al ilia domo. - Eê nun ili êiuj feliĉe kunvivas, kaj Malik Tintilinić dum vintraj vesperoj volonte venadas al ilia fajrujo.

 

Frato Jaglenac kaj fratineto Rutvica

I

Malamikoj atakis fortikan urbon de iu nobela kaj bona princino. La princino ne povis tiel rapide kolekti sian grandan kaj fidelan soldataron por defendi la fortikan urbon, sed si devis nokte fuĝi kune kun sia filo, la malgranda princido, en la sino.

Si kuris dum la tuta nokto, kaj kiam komencis tagigi, ili atingis la teruran monton Kitež, kiu troviĝis ĉe la fino de la princlando.

Nenie aliloke dum tiu epoko en la mondo vivis pli da drakoj, feinoj, sorếistinoj kaj monstroj. Ilin forpelis la sankta kruco kaj la homa racio. Nur en la monto Kitež rifuĝis la lasta Fajra Drako, kiun priservis sep feinoj Votulinoj. Pro tio la monto Kitež aspektis terura. Sed, ĉe la montopiedo troviĝis kvieta valeto, Tie, en kabano el plektajoj, logis la juna paśtistino Milojka kaj paśtis sian brutaron.

Precize tiun valeton antaŭ la aŭroro atingis la princino kun sià infano, antaŭ la kabano rimarkis la paśtistinon Milojkan, aliris śin kaj petis: „Kasu min kaj la princidon en via kabano dum la tago, por ke la malamikoj ne trovu nin. Kiam denove venos mallumo, mi daŭrigos fuĝi kun la princido." Milojka akceptis ilin, trinkigis per ŝafa lakto kaj kaŝis en sia kabaneto.

Kiam venis vespero, la nobla kaj bona princino diris: „Mi devas foriri kun la princido. Sed mi petas vin, prenu mian oran zonon kaj la oran kruceton de la princido, kiu pendas sur ruĝa rubando. Se niaj malamikoj trovus nin ie, ili rekonus nin laŭ tỉuj zono kaj kruceto. Konservu tiujn du ajojn kaj gardu ilin en via kabaneto. Kiam miaj fidelaj generaloj kolektos la soldataron kaj forpelos niajn malamikojn, mi revenos en mian fortikan urbon kaj tie vin proklamos por mia kara korteganino."

- „Via korteganino mi ne povas esti, nobela princino, ĉar mi egalas al vì nek laŭ deveno nek laŭ mia saĝo. Sed viajn zonon kaj la kruceton mi konservos, ĉar dum vera tristo kaj malfeliĉo, eĉ almozula koro povas esti amika al koro de reĝo", - diris Milojka.

Tiel dirinte, Milojka prenis la krucon kaj zonon de la princino por konservi ilin, kaj la princino levis la etan princidon en sian sinon kaj daŭrigis la vojaĝon tra la nokto, kiu estis tiom malluma, ke oni ne povis rekoni kio estas herbo aŭ stono, kaj kio kampo aŭ maro.

II

Post tiu tempo pasis multaj jaroj, sed la princino ne revenis al sia lando, nek al sia fortika urbo.

Sia granda soldataro kaj ĝiaj generaloj estis tiom malfidelaj, ke ili iuj tuj aliĝis al la malamikoj. Pro tio la malamikoj prirabis la landon de la nobla kaj bona princino kaj ekloĝis en sia fortika urbo.

Neniu sciis nek povis ekscii kio okazis kun la princino kaj sia eta princido. - Fuĝante dum tiu malluma nokto, ŝi povis fali en maron aŭ iun abismon, aŭ perei kune kun sia infano.

Sed la paśtistino Milojka fidele gardis la oran zonon de la princino kaj la oran kruceton de la princido.

Vizitadis šin pompaj kaj plej riĉaj fraŭloj el la vilaĝo, volante edzinigi Milojkan, ĉar la ora zono kaj ora kruceto pendanta sur ruga rubando valoris kiel dek vilaĝoj. Sed Milojka volis preni neniun por sia edzo, dirante: „Vi venas pro la oraj zono kaj kruceto, sed ili ne estas mia proprajo, kaj mi devas ilin gardi pli bone ol proprajn śafojn au mian kabaneton."

Tiel dirante, Milojka prenis por sia edzo iun malriĉan kaj kvietan fraŭlon, kiu estis flegma al la oraj zono kaj kruceto.

Ili vivis kiel malriêuloj, havante plurfoje nek panon nek farunon en la domo. Sed ili eê ne imagis vendi la zonon aŭ la kruceton.

Kelkajn jarojn poste, la edzo de Milojka malsaniĝis kaj mortis. Nelonge poste ankaŭ Milojka grave malsanigis kaj komprenis, keankaŭ si devos morti. Tial i kunvokis siajn du infanojn, la etulinon Rutvica kaj ankoraŭ pli malgandan filon Jaglenac, al kiuj śi konfidis donacetojn: al Rutvica si ligis la oran zonon, kaj al Jaglenac cirkaŭ la kolo metis la oran kruceton sur ruĝa rubando. Milojka krome diris al ili:

- „Adiaŭ, infanoj miaj! Vi restos solaj en la mondo, kvankam mi ne instruis al vi grandan saĝon. - Sed Dio zorgos, ke por vi, malfortuloj, tute sufiĉos tio, kion mi instruis al vi. Ne forlasu unu la alian kaj gardu kiel sanktajon tion, kion la patrino konfidis al vi, kaj mi restos ĉiam kun vi." – Tiel dirinte, la patrino mortis.

Rutvica kaj Jaglenac estis tiom malgrandaj, ke ili ne sciis de kiu la patrino ricevis la zonon kaj la kruceton, des malpli ili komprenis kion la patrino parolis. - Ili ambaŭ sidiĝis apud la mortinta patrino kvazaŭ du veraj povruloj, atendante kio al ili okazos.

Iom poste venis homoj el la vilaĝo kaj diris, ke la sekvan tagon devos entombigi Milojkan.

III

Sed la sekvan tagon ankoraŭ io okazis. - Kiam la homoj revenis post la entombigo, ili iuj kolektiĝis en la domo por interparoli, kaj nur Rutvica kaj Jaglenac restis antaŭ la domo, ĉar ili ankoraŭ opiniis, ke ilia patrino subite revenos.

Tiumomente el alto alflugis ilin granda aglo, jetis Rutvican sur la teron, prenis per siaj ungegoj šian oran zonon kaj portis ŝin en la nubojn.

La aglo flugis kaj portis Rutvican en sian neston, kiu troviĝis en la monto Kitež.

Rutvice na fartis malbone flugante pendigita je la ora zono. Sed si bedaúris ke ŝi disiĝis de sia solfrato kaj dume cerbumis: „Kial la aglo ne prenis ankaŭ lin?"

Ili alflugis la monton Kitež, kaj tie Rutvica ekvidis tion, kion antaŭe vidis nek ŝi nek la aliaj valanoj, ĉar ĉiu evitis la teruran monton - kaj kiu iam misvojus tien, tiu neniam revenus. Rutvica vidis ke sur iu roko kolektiĝis ĉiuj sep feinoj Votulinoj, kiuj en la monto Kitež priservis la Fajran Drakon. Ili nomiĝis Votulinoj, ĉar ili votis, ke ili, kiuj estis la lastaj el la feina tribo, revenĝos al la homaro.

La Votulinoj rigardis la aglon kiu portis la knabineton. La feinoj kun la agloj havis interkonsenton, ke ĉiun kaptajon ili portu al tiu roko por decidi, kion ili faros pri la kaptajo kaj kiu ricevos gin. Tial la roko nomiğis „Divido".

Alkriis do la feinoj la aglon:

- „He! Frato Buteo! Flugu sur Dividon."

Sed, feliĉe, kiaj estis la kamaradoj, tia ankaŭ ilia interkonsento!

Al la aglo Buteo ekplacis Rutvica, do li ne obeis la interkonsenton kaj ne volis alflugi Dividon, sed portis Rutvican al sia nesto, por iĝi ludilo por liaj aglidoj.

Li devis transflugi la montopinton, ĉar lia nesto troviĝis en la alia montoflanko.

Sur la montopinto trovigis lago, meze de la lago situis insulo, kaj sur la insulo staris malnova preĝejo. Cirkaŭ la lago etendigis herbejo, kaj čirkaŭ gi antaŭ longa tempo estis plugita sulko. Trans tiu sulko el la monto rajtis veni nek la Drako, nek la feinoj, nek kiuj ajn alia. Cirkaŭ la lago kreskis kaj odoris floroj, tie sian rifuĝon trovis turtoj kaj najtingaloj kaj êiuj mildaj estajoj el la monto.

Estis nek nebuloj nek nuboj super la sankta sulko ĉirkaŭanta la lagon, sed ĉiam la suno kaj la luno alternis unu la alian.

Kiam Buteo kun la knabineto flugis super la lago, Rutvica rimarkis la pregejeton. Vidinte gin, si rememoris sian patrinon, rememorinte la patrinon i premis sian koron, kaj preminte la koron malnodigis la ora zono, kiu estis la patrina donaco portita de Rutvica.

La zono malnodiĝis, Rutvica elfalis el la aglaj ungegoj kaj falis rekte en la lagon, kaj post ŝi falis ankaŭ la zono. Rutvica prenis la zonon kaj direktiĝis tra kareksoj kaj nimfeoj, tra akvoherboj kaj tifeoj al la insulo. Tie śi sidiĝis sur Śtonon antaŭ la preĝejeto. Dume Buteo kiel freneza ventego forflugis, ĉar li ne rajtis viziti la sanktan lagon.

Rutvica saviĝis, ĉar trans la sulkon neniu malbonajo povis atingi sin. Sed kia utilo el tio, se ŝi, sola kaj povra etulino, trovigis sur supro de la terura monto Kitež, kaj neniu povas veni al si, nek si povas iri ien ajn.

IV

Intertempe la homoj kiuj entombigis Milojkan rimarkis, ke la aglo forportis Rutvican. Unuamomente ĉiuj lamentis, sed poste unu el ili diris:

- „Homoj diaj, estas pli bone ke la aglo forportis Rutvican. Malfacile iu ajn en la vilaĝo prizorgus la du infanojn. Kaj la solan Jaglenacon en la vilaĝo iu facile prizorgos."

- „Jes, jes, estas pli bone tiel", - konsentis tuj êiuj aliaj. – „La solan Jaglenacon ni iel prizorgos."

Ili staris ankoraŭ mallonge antaŭ la kabano, rigardis al tiu flanko, kie en la alto malaperis la aglo kun Rutvica, kaj tiam ciuj disiris hejmen por drinki kaj interparoli, ĉiam dirante:

- „Ciu el ni volonte prenos Jaglenacon!"

Tiel ili parolis, sed neniu el ili eĉ turniĝis al Jaglenac por doni al li glason da akvo, kvankam estis granda varmego. Jaglenac estis soifa, do li eniris la ĉambron por peti alkvon. Sedli estis tiel malgranda, ke neniu el la homoj komprenis lian paroladon. Jaglenac petis, ke iu prenu lian lignan glaseton, sed neniu el tiuj homoj sciis, ke la ligna glaso de Jaglenac troviĝas sur la trabo.

Vidinte cion ĉi, Jaglenac turnigis por momento tra la ĉambro, kaj la infano tuj komprenis ke nenio fareblas kaj ke li restis sola en la mondo. - Pro tio li kliniğis al la terkruĉo staranta sur la planko, sorbis tiom da akvo kiom li povis kaj foriris seri sian fratineton Rutvican.

Elirinte el la domo, li eksekvis la sunan vojon, ĉar li vidis, ke tien la aglo portis Rutvican.

V

La suno moviĝis al la monto Kitež, kaj spurante ciam nur  la sunon, baldaŭ Jaglenac atingis la monton. Neniu akompanis lin por diri: „Infano, ne iru en la monton! En tiu monto vivas ĉiapecaj monstroj", kaj tial li, kiu estis malprudenta infano, pluirikaj komencis supreniri la monton.

Sed Jaglenac generale timis nenian terurajon. Lia patrino gardis lin kiel floreton sur altaro, al kiu neniam ĝis nun okazis eĉ plej eta malbonajo: nek stoplo lin pikis, nek malica parolo lin timigis.

Tial, kion ajn liaj okuloj vidus aŭ liaj oreloj aúdus, la koron de Jaglenac ne povus eniri timo.

Jaglenac grimpis jam sufiĉe alten en la monton kaj atingis la unuajn rokojn kaj klifojn.

Kaj tie, sub Divido, kolektiĝis la feinoj Votulinoj, kiuj ankoraú diskutis pri la trompo de Buteo. Tiumomente ili rimarkis, ke la infano, grimpante sur la monton, direktiĝis al ili! La Votulinoj ekgojis pensante, ke estos facila laboro kapti tiel malgrandan infanon!

Kiam Jaglenac proksimiĝis, la Votulinoj baris al li la vojon. Ili rapide faris cirklon ĉirkaŭ li. Jaglenac ekmiris ke tiom da sinjorinoj atendis lin sur lia vojo, kaj li eĉ pli miris vidinte sur iu el ili du flugilojn. Unu el la Votulinoj aliris la infanon kaj prenis lian manon.

Sed Jaglenac havis kruceton sur la kolo. Vidinte la krucenton, la Votulino ekkriĉis kaj forsaltis, ĉar pro la kruceto la feino ne rajtis lin tuśi.

Sed la Votulinoj ne volis tiel facile lasi la infanon. Ili kolektiĝğis čirkaŭ li en vasta rondo kaj mallaŭte interkonsiliğis pri tio, kion fari kun li.

Jaglenac havis trankvilan koron. La Votulinoj diskutis kaj faris tiel obskurajn planojn, ke pro ili la nigraj arbaraj vespoj zumis ĉirkaŭ iliaj kapoj, sed dume Jaglenac rigardis ilin, povante kompreni nenion el ilia malico, kaj des mapli ektimi pro ģi! Al li plaćis la moviğantaj flugiloj de unu el la Votulinoj, kaj li alpaśis sin por elproksime vidi ilin.

- „He, tio estas bona solvo", - ekpensis la Votulino. - „Mi ne rajtas lin tusi, sed mi logos lin en la kaptilon por lupoj."

Proksime troviĝis nerimarkebla truo en la tero, kovrita per branĉoj, kaj en la truo minacantaj pintigitaj palisoj. Kiu ajn surpaśus la branĉojn, tiu tuj enfalus la truon kaj mortus pro la palispikoj.

La Votulino logis Jaglenacon al tiu truo, destinita por kapti lupojn. Ši distancigis de Jaglenac, sed li sekvis šin por vidi śiajn flugilojn el proksimeco. Ili alvenis al la truo. La Votulino transflugis la truon, kaj la etulo Jaglenac trompiĝis, surpaśis la branĉojn kaj falis en la truon.

Ĝoje ekjubilis s la Votulinoj kaj alflugis por vidla mortintan infanon sur la palisoj.

Sed la feinoj ne komprenis kiom malgranda estis la infano!

Jaglenac estis malpeza kiel kokido. Kun li enfalis la truon iom da branĉoj kaj folioj, ili kovris la palisojn, kaj Jaglenac, kiu estis malgranda kaj malpeza, restis kuśi sur tiuj folioj kvazaŭ sur lito.

Trovinte sin kusanta sur la molajo, Jaglenac ekpensis; „ Veršajne estas tempo por dormi" - kaj li metis siajn manetojn sub la kapon kaj dolĉe ekdormis, ne pensante pri tio, ke li estis falinta en la profundan truon el kiu li ne povos eliri.

Cirkaŭ li elstaris ankoraŭ multaj nekovritaj palispintoj, kaj super la truon klinigis la malicaj Votulinoj. Sed Jaglenac dormis senvoce kaj kviete, kvazaŭ sur baziliaj folioj. Li ne moviğis, ĉar la patrino tiel instruis al li: „Kiam vi enlitiĝas, fileto, fermu la okulojn kak ne moviĝu, por ke vi ne timigu vian gardangelon".

La Votulinoj staris êirkaŭ la truo kaj vidis, ke la infano ekdormis kvazaŭ malgranda duko sur ora lito! „Ne facilas okupiĝi pri tiu infano", diris la feinoj. Tial ili ekflugis al Divido kaj diskutis pri la niero kiel mortigi lin, se pro la kruceto ili ne rajtas tuśi lin.

Ili longe diskutis, kaj poste unu el la Votulinoj ekhavis la ideon kaj krietis: „Ni faros tempeston kaj elversos teruran pluvegon, post kiu venos torento el la monto kaj dronigos la infanon en la truo."

- „Hu! Hu!" - ekhurlis iuj Votulinoj. Ili svingis la flugilojn pro gojo kaj levigis en la supermontan aeron por kolekti nubojn kaj fari tempeston.

VI

La etulino Rutvica sidis sur la montosupro sur sia insuleto en la sankta lago. Cirkaú Si flugis belegaj papilioj, kiuj sidiĝis sur siajn sultrojn, kaj griza turto en sian sinon venigis turtidojn kaj nutris ilin per grajnoj.- Ankaŭ frambobranĉeto kliniğis al Rutvica, kiu mangis giajn berojn – kaj nenio mankis al śi.

Sed si solis, povra etulino, kaj śia koro malgajis pensante, ke si estas dividita poreterne de sia solfrato Jaglenac. Aldone si pensis cu iu trinkigis lin per akvo kaj ĉu iu kusigis lin por dormi.

Pensante tiel triste, Rutvica direktis la rigardon al la cielo super si. Si rigardis kaj vidis ke la monton volvas la nebulo nigra kiel nokto. Super Rutvica kaj super la ĉirkaŭplugita lago brilis la suno, sed ĉie ĉirkaŭe kolektiĝis kaj disvolviĝis nebulo, turniĝis kaj cirkulis nigraj nuboj, kiuj leviĝis kaj malleviĝis kvazaŭ peza nigra fumo. Kaj el tiu fumo de tempo al tempo ekbrilis ajraj sparkoj.

Ili estis la Votulinoj, kiuj super la monto kolektadis nigrajn nubojn svingante la grandajn flugilojn, kaj iliaj okuloj disśutis fajrajn sparkojn super la nubojn. Subite eksonis terutaj tondroj el la nuboj kaj komenciğis peza pluvo dise tra la monto, dum la Votulinoj hurlis kaj ululis tra tiuj pluvo kaj tondrado.

Vidinte tion, Rutvica ekpensis: „Super mi estas suno kaj al mi povas nenio okazi, sed eble iu en la monto bezonas helpon dum la tempesto."

Kaj kvankam Rutvica opiniis, ke en la monto ne ekzistas vivanta estajo, tamen si faris tion, kion al si instruis fari la patrino dum tempesto: Si krucsignis sin kaj pregis Dion. En la detruita pregejeto restis sonorilo, kies ŝnuron Rutvica prenis kaj komencis sonorigi por anonci tempeston. Rutvica ne sciis por kiu si pregis kaj sonorigis, sed si sonorigis por voki helpon por iu, kiu troviĝas en malfacilajo.

Kiam subite en la insulo eksonis sonorilo kiu silentis jam cent jarojn, ektimis la Votulinoj en la nuboj, konfuziĝis dum sia laboro, forlasis la tempeston kaj diskuris pro timo al ĉiuj flankoj, iuj el ili kasiĝis sub rokoj kaj klifoj, la aliaj en arbotruoj kaj en filikejo.

Post momenteto klarigis la monto kaj gin lumigis la suno, kiu ne brilis jam cent jarojn.

La suno ekbrilis, kaj la pluvo subite ĉesis. Sed por la etulo Jaglenac la dangero estis jam preta!

Jam pro la unua grandega pluvo akumuliĝis toretno en la monto, kaj granda akvokvanto ruliğis rekte al la truo, en kiu dormis Jaglenac.

Jaglenac aüdis nek tempeston nek fulmotondron, do li ne aŭdis ankaŭ la torenton kiu surdige muĝis kaj rapidege ruligis al li, por dronigi lin.

La akvo enfluis la truon kaj dum momenteto supreśutis la infanon.

Gi superŝutis kaj dronigis lin en sekundo. Ne plu videblis la truo nek la palispintoj nek Jaglenac, sed nur la akvo, kiu kuregis laŭ la monto malsupren.

La akvo enfluis la truon, en kiu gi kirligis, intermiksiĝis kaj desaltis, kaj tiam subite la akvo levis la branĉojn kaj la foliojn, kaj sur la branĉoj ankaŭ la etulon Jaglenac. Gi levis lin, eljetis el la truo kaj komencis porti lin sur la folioj laŭ la monto malsupren.

La torento estis tiom forta, ke ĝi rulis kaj tiris multegajn grandajn ŝtonojn kaj malnovajn arbotrunkojn, kiujn nenio povis haltigi, ĉar ili estis pezaj kaj grandaj, kaj la torento forta.

Sed la malpeza etulo Jaglenac sur siaj branêoj veturegis haste en la torento. Li estis mnalpeza kiel blanka rozeto, kaj ĉiu arbusto povis haltigi lin.

Kaj vere, survoje trovis sin arbusto al kiu kroiĝis la branćoj kun Jaglenac. Li subite vekiĝis, prenis la arbuston per sia surgrimpis gin kaj sidiĝis sur la arbustopinton kiel birdeto.

Super Jaglenac brilis la milda kaj klara suno. Sub li ruligis la terura akvo, kaj li sidis sur la arbusto en blanka ĉemizeto kaj frotis la okulojn pro granda miro, ĉar la malgranda bubo ne sciis kio okazis kai kiu lin subite vekis.

Dum li frotis la okulojn, la akvo preterfluis laŭ la monto malsupren, kaj la torento malaperis. Jaglenac sekvis per rigardo la torenton, kiu malaperis sur la abruptajo, li rigardis kiel ankoraŭ akvo gutas kaj slimo rampas irkaŭ la arbusto, kaj poste li descendis la arbuston kaj ekpensis:

- „Supozeble mi devas daŭirigi la vojaĝon, ĉar oni vekis min."

Kaj li daŭrigis la iradon sur la montosupron. Li tiom satdormis, ke li farigis gaja, kaj al li Sajnis, ke li tuj trovos la fratineton Rutvica.

VII

Kiam la sonorilo ĉesis sonori, la Votulinoj reakiris sian forton. Ili ểiuj kuraĝiĝis kaj eliris el siaj kaśejoj. Elirinte, ili vidis la sunon kiu lumigis la monton! La malbonaj Votulinoj nenion timas pli ol brilantan sunon. Car ili ne povis rapide kovri per nebulo la tutan monton, ciu unuope volvis sin per iom da nebulo, kaj ili ekflugis al la truo por vidi, ĉu Jaglenac dronis.

Veninte tien kaj rigardinte en la truon, ili trovis la truon malplena. Jaglenac malperis!

Ekhurlis la Votulinojro grandega kolero kaj disflugis tra la monto por vidi, cu la torento mortigis lin per frapo al Stono. Sed kiam la Votulinojisflugis, ili vidis ke Jaglenac gaje paßas laŭ sia vojo. La suno sekigis la dorson de lia ĉemizeto, kaj li mallaúte kantetis por siaguo, ĝuste tiel, kienur infano kapablas kanti.

- „La infano fuĝoS, se ni nenion entreprenos"- eklamentis unu el la Votulinoj. -,„La infano estas pli forta ol ni. Cu ni invitu la Fajran Drakon helpi al ni?"

- „Ne hontigu vin, fratinoj miaj" - diris alia Votulino. - „Veršajne eê ni mem venkos la malfortan infanon."

La Votulino tiel parolis, sed ne sciis, ke la etulo Jaglenac kun sia trankvilo estas pli forta ol la tutaj malico kaj saĝo de la monto Kitež.

- „Ni sendos ursinon por mortigi la infanon. La muta ursino ne timas la krucon", – diris unu el la Votulinoj kaj flugis tuj al la ursa kaverno.

La ursino kusis kaj ludis kun sia ursido.

- „Ek, Medunka, fratino mia", – diris la Votulino.

- „Mi ne povas lasi la ursidon", – respondis Medunka.

- „Mi amuzigos gin'", – diris la Votulino kaj tuj ekludis kun la ursido.

Medunka iris al la pado kaj tie vidis ke Jaglenac jam proksimiĝas.

Tuj rektiĝis la granda ursino kaj ekstaris sur la malantaŭaj piedoj, etendis siajn antaŭajn piedojn kaj ekpašis al Jaglenac por mortigi lin.

Estis timige eĉ vidi la ursinon, sed Jaglenac nenion teruran kaj malbonan vidis sur ĝi, kaj li povis eĉ pensi nenion alian ol:

- „Iu venas renkonte kaj etendas al mi la manojn. Ankaŭ mi devas etendi miajn manojn al tiu."

Jaglenac tuj levis ambaŭ manetojn, etendis ilin al la ursino kaj iris rekte al śi, kvazaŭ al patrino kiu invitas lin en sian brakumon.

Ankoraŭ momento mankis por ke la terura ursino kaptu lin. Si jam proksimiĝis al li kun la intenco tuj kapti kaj mortigi lin, se li ektimus kaj komencus fuĝi. Śi havis tempon por pripensi de kiu flanko si pli bone kaptos lin. Ŝi etendigis alten kaj pririgardis lin de la dekstra kaj maldekstra flankoj kaj ŝajnis, ke si atakos lin.

Sed tiumomente ekgemis en la kaverno sia ursido. Gin pikis nigra vespo, unu el tiuj kiuj akompanis la Votulinon. La ursido ekĝemiplore, ar malgraŭ tio ke la gento de Medunka estas kruela, gi ne eltenis sen kriado la fremdan kruelecon. Plenvoĉe ploris la ursido, kaj kiam Medunka aŭdis la ploradon de siado, ŝi forgesis pri Jaglenac kaj la tuta monto! Ekkuris Medunka kvarpiede kaj alrapidis furioze al sia kaverno.

La kolerega Medunka prenis per siaj ungegola harojn de la Votulino. Ili komencis frapadi unu la alian, lukti kaj interbatiĝi – kaj ĉesis atenti pri Jaglenac.

Jaglenac sekvis la ursinon kaj dum momento observis kiel ili luktis kaj interbatiĝis, kaj rigardante tion la malsağa bubeto n laŭte ekridis kaj foriris al la monto. Li eê ne sciis, ke lia vívo estis en dangero!

VIII

La Votulinoj denove kolektigis sur Divido por diskuti pri tio, kion ili faros kun Jaglenac. Ili komprenis, ke ili malpli fortas ol li.

Ili fariĝis lacaj pro la flugado al Divido kaj reen kaj pro la diskutado pri Jaglenac. Tial ili estis tre koleraj.

- „He, ni venenigos la infanon. Ne plu estas tempo por sagumado kaj magiado kiu savus lin", - ili konkludis. Kaj tuj unu el ili prenis lignan pelvon kaj ekflugis al iu kampo en la monto por kolekti venenajn berojn.

Jaglenac intertempe eĉ ne pensis ke iu pri li diskutis aŭ zorgis, sed li gaje iris tra la monto kaj murmuris mallaŭte kiel juna kolombo.

Li atingis la venenan kampon. Meze de la kampo troviĝas pado. Unuflanke de la pado la kampo estas kovrita per ruĝaj beroj, kaj aliflanke per la nigraj. Ili ambaŭ estas venenaj, kaj ĉiu manginta ilin devus morti.

Sed kiel Jaglenac sciu ke en la mondo ekzistas venenaj beroj, se li sućis nur patrinan lakton!

Jaglenac ekmalsatis, kaj la ruĝaj beroj en la kampo ekplacis al li. Li rimarkis, ke malproksime antaŭ li, apud la ruĝa flanko de la pado, iu kolektas berojn kaj ne levas kapon, kvazaŭ hastante. - Si estis Votulino, kiu kolektis la ruĝajn berojn por venenigi Jaglenacon.

- „Tiu estas Šia kampoflanko", - ekpensis Jaglenac kaj iris aliflanken, kie kreskis la nigraj beroj, ĉar oni instruis al li, ke li ne rabu alies proprajon. Li do sidigis inter la nigrajn berojn kaj komencis mangi ilin, kaj la Votulino troviĝgis malproksime en la ruĝa berkampo, ne sciante ke Jaglenac jam venis kaj ke li mangas la berojn en la nigra kampo.

Kiam Jaglenac satiĝis, li ekstaris por daŭrigi la iradon. – Sed, ho veJaglenac eksentis malklariĝon de la vidkapablo, lia kapo terure ekdoloris, kaj la tero sub liaj piedoj skuiĝis.

Tio okazis pro la konsumado de la nigra veneno.

Ve, etulo Jaglenac, Ĉu vi vere konas nek saĝon nek magion per kiuj vi savigus el êi tiu malfeliĉo?

Sed Jaglenac tamen pluiris pensante: estas nenia problemo ke mia vidkapablo malklarigis kaj la tero skuigis.

Li alvenis ĝis la Votulino kiu kolektis berojn. La Votulino rimarkis lin kaj tuj elkuris renkonte al li sur la padon, portante la pelvon kun la ruĝaj beroj. Si metis la pelvon antaŭ lin kaj mane proponis ke li mangu.

La Votulino ne sciis ke Jaglenac jam satmanĝis la nigrajn berojn. Se Si scius, ši ne proponus al li la ruajn, sed i lasus lin morti pro la nigra veneno.

Jaglenac ne plu satis manĝi berojn, ĉar lia kapo terure doloris. Sed la patrino instruis al li: „Prenu, fileto, se mi proponas al vi mangon. Ne malĝojigu min."

Temis nek pri sago nek pri magio en la patrina instruo al la etulo Jaglenac. Sed Jaglenac gustamomente rememoris siajn vortojn.

Li prenis la pelvon kaj formanĝis ĉiujn berojn. Kiam li finis la manĝadon, lia vidkapablo revenis, nek la kapo nek koro doloris lin, nek la tero skuiĝis sub liaj piedoj.

La ruĝa veneno neŭtraligis en Jaglenac la nigran venenon. Kaj li frapis manon per mano kaj daŭrigis la vojaĝon sana kiel fiso kaj gaja kiel birdo.

En la foro vidiĝis jam la montopinto, kaj Jaglenac pensis:

- „Sur la montopinto estas fino de la mondo. Tie mi devus trovi Rutvican."

IX

La Votulino, ne kredinte la vidajon, per la rigardo sekvis Jaglenacon, kaj li dume paśis kvazaŭ nenio okazus al li pro la granda kvanto da veneno.

Si rigardis senhalte - kaj poste amare ekploris. Si ne komprenis kia miraklo savis Jaglenacon. Si nur vidis ke la infano fuĝos al la lago, car li jam proksimiĝis al la montopinto.

La Votulino ne havis tempon por flugi al Divido kaj konsiliği kun siaj kamaradinoj. Kiam estas vera bezono, oni ne diskutas! Si ekflugis rekte al sia frato, la fortvoĉa birdo Botaúro.

Botaŭro konstruis sian neston en la monto, meze de marĉo - tute proksime al la sulko dea êirkaŭplugita lago. Ec li, kiu estas perfortema birdo, ne rajtas transiri la sulkon por atingi la lagon, sed diabloj lokis lin sur la limon, por ke li, per sia kriado, perturbu la lagan silenton.

-„Botaŭro, frato mia kaj parenco!" diris la Votulino al li. - „Infano iras tra la vojo. Haltigu lin per via kriado apud la sulko, por ke li ne fugu transen, en la lagon. Mi iras alvoki la Fajran Drakon."

Post tiuj vortoj la Votulino sagorapide ekflugis laŭ la monto malsupren al la Fajra Drako, dormanta en la ravino.

Kaj Botaŭro tre ĝojis pro la peto kriadi, car li tre fieris pri la forto de sia voĉo.

Jam komencis krepuskiĝi kaj proksimigis vespero. Jaglenac alvenis ĉiam pli proksimen al la sulko, kaj transgi vidigis la lago kun blanka pregejeto.

- „Mi venis al la mondofino. Mi devas ankoraŭ nur transiri tiun sulkon", - pensis Jaglenac.

Subite tra la monto aŭdigis terura kriado, kiu tremigis branĉojn kaj turnis foliojn sur la arboj. Pro la kriado ehis la rokoj kaj klifoj eĉ en la plej profundaj abismoj. Gi estis la krido de Botaŭro.

Li terure kriegis. Pro lia kriado ektimus eĉ la potenca Skenderbejo mem, kiu memoris la bruadon de turkaj kanonoj.

Sed oni ne povas timigi la etulon Jaglenac, kontraŭ kiu neniam iu ajn kriadis, nek pro malĝojo, nek pro malico.

Jaglenac aŭdis la fortegan kriadon de kiu tremis la monto, sed li iris pli proksimen por vidi, kiu estas tiom granda bruanto. Veninte tien, li vidis ke ĝi estas birdo, ne pli granda ol kokino!

La birdo trempis sian bekon en la marĉan akvon, levis la kapon kaj streĉis sian kolon kiel felsakon, kaj poste, Dio mia, gi kriis tiel forte ke vibris la manikoj de Jaglenac. Tia miralklo ekplaĉis al Jaglenac, kaj li sidiĝis proksime al gi por observi la kriadon de Botaŭro.

Jaglenac sidiĝis precize apud la sankta sulko antaŭ Botaúro kaj observis lin (ĉar estis mallumo), por vidi pli bone la streiĝon de lia kolo.

Se Jaglenac estus pli saĝa, li ne restus apud la sullko en la monto, kie ĉiuj diabloj povus al li malutili, sed li farus paßon trans la sulko por savigi, ĉar tien diabloj ne rajtas iri.

Sed la etulo Jaglenac estis malsaĝa, kaj li povus morti éi tie, kie savo troviĝas antaŭ liaj okuloj.

Jaglenac amuzigis rigardante Botaŭron.

Li amuziĝis kaj trompiĝis.

Dum lia amuziĝo, la Votulino vekis la Fajran Drakon, kiu dormis en la ravino.

Si vekis lin kaj montris al li la vojon, kiu gvidis en la monton. La terura Drako fajroportisto sekvis la vojon, eligis fajron tra ambaú siaj naztruoj kafrakasis dumvoje abiojn kaj pinojn, ĉar la arbaro estis malvasta por li.

Kial vi ne fuĝas, etulo Jaglenac? Nur saltu trans la sulkon kaj vì estos savita, je gojo de via patrino!

Sed Jaglenac havis nenian ideon por fuği. Malgraŭ čio li trankvile sidis apud la sulko, kaj kiam tra la nokta mallumo li rimarkis la fajron kiun la Drako eligis, Jaglenac pensis: „Kio tiel bele brilas en la monto?"

La fajro iris ĉiam pli proksimen, ĝi minacis bruligi Jaglencon, sed li, malsaĝa infano, nur trankvile rigardis kaj miris: „Kiel bele ĝi brilas!"

La Votulino rimarkis Jaglenacon kaj parolis al la Fajra Drako:

- „Jen la infano, Fajra Drako! Pretigu vian plej fortan fajron."

Spiregis la peza Drako grimpante laŭvoje sur la monton.

„Atendu, fratino, ke mi rekaptu la spiron", - respondis la Fajra Drako.

La Drako forspiris du aŭ tri fojojn.

Sed en tia spirado li trompiĝis!

Kiam li rekaptis la spiron, tiam ekblovis vento tra la monto. La vento forblovis Jaglencon trans la sulkon kaj jetis lin sur la sanktan lagon!

Ekgemis la Votulino, falis sur la teron, volvis sin per la nigraj flugiloj kaj komencis senkonsole plori.

La furioza Drako blovis kaj disblovis fajron kvazaŭ el dek ardantaj fornoj. - Tamen, la fajro ne povis transiri la sulkon, sed atinginte gin, gi leviĝis al la nuboj sur la êielo, kvazaŭ frapante marmorajn rokojn.

Forsaltis kaj disversigis sparkoj kaj fajrolangoj kaj revenis super la monton Kitež. La Drako bruligis duonon de la monto, sed perdis la etulon Jaglenacon!

Kiam la vento transsulkigis Jaglenacon, li ekridis pro la bela tlugo. Li ekridis ne nur unufoje, sed eê ripete!

X

Apud la insula preĝejo sidis Rutvica.

Estis vespero, sed Rutvica ne povis ekdormi pro la bruo kaj maltrankvilo en la monto, kiu perturbis la silenton de la sankta lago. Rutvica aŭdis la ĝemadon kaj hurladon de la Votulinoj kaj la grumbladon de Medunka. Si aŭdis la blovadon de la Drako el la ravino kaj rigardis la fajron kiun li dissutis tra la monto.

Ankaù si rigardis la fajregon levigantan al la nuboj en la cielo.

Sed si aủdis ankoraŭ ion. Kara Dio, kion ši aŭdis? Ies rido eksonis kiel aĝentaj tintiloj. Ekbatis la koro de Rutvica.

La voĉeto denove ekridis.

Rutvica ne povis rezigni sian deziron vokkrii el la insulo.

- „Kiu ridas en la monto?" - ŝi afeble demandis, sed kun timo atendis la respondon.

- „Kiu min vokas el la insulo?" - respondis la etulo Jaglenac.

Rutvica rekonis la pepadon de sia frato.

- „Jaglenac! Mia sola frato!" - krietis Rutvica kaj ekstaris lumigita de blanka lunlumo.

-„Rutvica! Fratinjo mia!" – krietis Jaglenac kaj ekkuris kiel malpeza nokta papilio trans la kareksoj, nimfeoj kaj akvoherboj al la insuleto. Ili brakumis sin, interkisis unu la alian kaj sidigis en la lunlumo antaŭ la preĝejeto.

Ili mallonge interparolis, sed ne kapablis multon diri. Pro tio ili kunigis siajn manojn kaj ekdormis.

XI

Ili komencis kunvivi tagon post tago en la la insulo sur la sankta lago. Jaglenac estas tiom feliĉa, ke pli grandan feliĉon li eê ne bezonis.

En la lago estis pura akvo, kaj sur la insulo dolêaj framboj. Sur la herbejo dumtagkreskis floroj kaj flugis papilioj, kaj nokte vizitadis gin lampiroj kaj kovradis roso. En la arbustoj vivis najtingaloj kaj turtoj.

Vespere el folioj Rutvica preparis liton por Jaglenac, kaj matene banis lin en la lago kaj laĉis liajn opankojn. Jaglenac pensis: Mi ne bezonas pliajn belajojn de la mondo, ol estas tiuj, cirkaúprenitaj de la sullko.

Jaglenac bonfartis, ĉar li estis juna!

Ankaŭ Rutvica bone fartis, sed si havis timon pro la prizorgo kaj nutrado de Jaglenac. - Dio decidis tiel, ke junuloj manĝu tion, kion maljunuloj kolektis.

Tiel okazis en la tuta mondo, do ankaŭ en la sanka lago devis esti tiel.

Multaj zorgoj okupis Rutvican. „Morgaŭ estos la Petro-tago. Cu post gia paso elĉerpigos framboj? Cu malvarmiĝos la suno kaj la akvo kiam venos aútuno? Kiel ili travintros en tiu soleco? Ĉu ruinigos ilia kabano en la valo?"

Tiel cerbumis Rutvica, kaj kie ekzistas zorgoj, tie plej facile aperas tentoj.

Iun tagon si cerbumis: ,„Dio mia, estus granda feliĉo se ni povus reveni al nia kabano!" Tiumomente iu vokis šin el la monto. Rutvica ĉirkaŭrigardis, kaj aliflanke de la sulko vidis en la arbaro starantan la plej junan Votulinon.

Ši estis pli bela ol la aliaj feinoj, sed si volonte ankoraŭ plibeligus sin. La Votulino rimarkis la oran zonon sur Rutvica kaj ekdeziris gin pli multe ol la tutan mondon.

- „Knabineto, fratineto, jetu al mi vian zonon", - alkriis la feino trans la sulkon.

- „Mi ne povas, feinjo, ĝi estas donaco de mia patrino", respondis Rutvica.

-„Knabineto, fratineto, ĝi ne apartenas al via patrino, sed al la princino, kiu jam delonge mortis. Jetu al mi la zonon", - rediris la feino, kiu rememoris la princinon.

- „Mi ne povas, feinjo, mi ricevis ĝin de mia patrino", - ripetis Rutvica.

- „Knabineto, fratineto, mi portos vin kaj vian fraton en la valon kaj nenio al vi okazos. Jetu al mi la zonon", - denove diris la feino.

Tio estis granda tento por Rutvica, kiu treege deziris forlasi la monton! Sed śi tamen rifuzis kaj gardis la patrinan memorajon kontraŭ la avida feino:

- „Mi ne povas, feinjo, la zonon mi ricevis de mia patrino.“

La feino triste foriris, sed la sekvan tagon Si revenis kaj denove vokis:

- „Jetu al mi la zonon, mi elportos vin el la monto."

- „Mi ne povas, feinjo, mi ricevis la zonon de mia patrino", - denove respondis Rutvica, kiu sentis grandan korpremon.

Dum sep tagoj venadis la feino, kaj dum ciuj tagoj tentis Rutvican. Ĝia tento estis pli granda ol la plej granda zorgo, kaj Rutvica velkis pro la granda deziro malsupreniri en la valon. Sed tamen si ne donis la zonon.

Dum sep tagoj la feino klopodis, sed samne tiom longe Rutvica respondadis:

- „Mi ne povas, feinjo, mi ricevis la zonon de mia patrino."

Kiam la sepan tagon Rutvica same respondis, la feino komprenis, ke si ne sukcesos trompi šin.

La feino foriris laŭ la monto malsupren, sidigis sur la lastan stonon, displektis sian hararon kaj ekploris pro la grandega deziro ricevi la zonon de la princino.

XII

Intertempe la nobla kaj bona princino ne mortis, sed dum multaj jaroj vivis en iu fora lando kun sia filo princido.

La princino al neniu diris, ke śi estas nobeldevena, kaj sia filo estis tro malgranda dum ilia fuĝo, do li nenion memoris.

En la nova lando neniu sciis, eê la princido mem, ke ili havas nobelan devenon. Laŭ kio entute oni scius ke si estas princino, se si havis nek kronon nek oran zonon? Si estis nur bona, kvieta kaj nobla virino, sed pro tiuj kvalitoj śi ne devus esti princino.

La princino logis ĉe iu bona mastro, teksante kaj ŝpinante por lia familio.

Per tiu laboro śi vivtenis sin kaj sian filon.

Sia filo estis plenkreska kaj bela fraŭlo, havanta esceptan forton kaj potencon, al kiu la princino instruis nur bonecon.

Sed la princido havis unu malbonan trajton: li havis tre eksplodeman kaj krudan naturon. La infanoj nomis lin „povrulo Relja", ĉar lestis tiom forta kaj furioza - sed samtempe tre malriĉa.

Iun tagon la povrulo Relja finis falĉadon de la herbejo de sia mastro kaj ekkusis en la ombro por ripozi. Sed preterpase rajdis iu sinjorido kaj vokis Relian:

- „He, knabo! Leviĝu kaj iru rapide laŭ la vojo por trovi mian arĝentan spronon. Mi perdis gin ie.

Aŭdinte tion, en Relja ekbolis la aroganta princida sango, car iu ĝenis lin dum ripozado kaj devigis lin serĉi la perditan spronon.

- „Kompreneble ke mi serĉos", - respondis la povrulo Relja, „kaj vi ekkusu êi tie kaj ripozu anstataủ mi." Tion dirinte, li alsaltis la sinjoridon, deĉevaligis lin kaj jetis en la ombron, kie li restis morte kusanta.

Kaj la povrulo Relja ekkuris furioze al sia patrino kaj kriis:

- „Patrino malfeliĉa, kial vì naskis min kiel povrulon, ke oní sendas min serêi spronojn en la polvo?"

Relja komplete Sangis la aspekton kaj dume kolere paroladis.

La patrino rigardis sian filon kaj tre ekmalĝojis. Si komprenis kio okazos: śi kaj śia filo perdos sian pacon, ĉar si devas diri al la filo tion, kion si gis nun kasadis.

- „Vi ne estas povrulo, filo mia", - ekparolis la princino, „sed malfeliĉa princido." - Poste si rakontis al Relja la tutan historion pri tio, kio al ili okazis.

Relja aŭskultis kun febre ardantaj okuloj, kaj liaj manoj pugnigis pro la kolero. Li demandis:

- „Patrino mia, ĉu guste nenio restis el nia princlando?"

- „Restis nenio, filo mia, krom kruceto sur ruĝa rubando kaj ora zono', - respondis la patrino.

Aŭdinte Šiajn vortojn, Relja diris:

- „Panjo, mi iros alporti la zonon kaj la kruceton, kie ajn ili troviĝas! Se mi vidos ilin, trioble pligrandiĝos mia princida forto!"

Kaj poste li demandis:

- „Panjo, kie vi lasis la zonon kaj la kruceton? Ču ĉe la ĉefgeneralo, por ke li kaj via granda soldataro gardu ilin?"

- „Ne, filo, mi ne lasis. Bone ke mi ne faris tiel, ĉar la generalo kaj mia soldataro kunigis kun la malamikoj. Ili trinkas kaj manĝas kun la malamikoj kaj disipas la trezorojn de mia princlando," – respondis la princino.

- „Cu vi lasis ilin en la plej sekura kelo de via fortika urbo, fermita per sep seruroj?"

- „Ne, filo mia, mi ne lasis ilin tie. Bone ke mi ne faris tiel, ĉar la malamikoj eniris mian fortikan urbon, malfermis kaj disrompis ĝian internon, traserêis ĝiajn plej sekretajn kelojn kaj satnutris siajn ĉevalojn per perloj el mia trezorejo", - respondis la princino.

- „Kaj kie do vi lasis la oran zonon kaj la krucenton sur ruga rubando?" demandis Relja, kaj liaj okuloj brilis.

- „Mi lasis ilin ĉe juna paśtistino en plektita kabano, kie ekzistas nek slosiloj nek ŝrankoj. Iru, filo, eble vi trovos ilin tie."

Relja ne kredis, ke la zono kaj kruceto povis konservigi en plektita kabano, ĉar la perloj de la nobla princino ne povis konservigi eĉ en la plej sekura kelo de śia fortika urbo.

Sed ĉiam pli bolis la fiera kaj eksplodema princida sango de Relja, kaj li diris al la patrino per decida voĉo:

- „Patrino, mi adiaŭas vin! Mi trovos la kruceton kaj la zonon kie ajn ili troviĝas. Ne sercu kun mi tiu, kiu ne volos redoni ilin! - Mi vetas je mia princida sango, ke mi alportos al vi la zonon kaj la kruceton!"

Tiel dirinte, la princido Relja prenis klingon de falêilo, alforĝis pezan tenilon kaj foriris en la mondon por serĉi la heredajon de siaj avoj. Sub liaj piedoj resonis la tero, ĉar lia paso estis decida. En la vento flirtis liaj haroj dum la irado, kaj en la sunlumo rebrilis lia sabro kvazaŭ surversita per fajro.

XIII

Relja iradis decide kaj sen halto. Dumtage li iradis, dumnokte ripozis, kaj lian vojon evitis infanoj kaj plenkreskuloj.

Estis longa vojo al la monto Kitež, sed Relja facile trovadis la gustan direkton, êar la monto Kitež konatas ankaŭ en la plej foraj regnoj pro siaj terurajoj.

Relja adiaŭis la patrinon en la tago de sankta Johano, kaj en la tago de sankta Petro li atingis la monton.

Alveninte al laontopiedo, li demandis homojnri la plektita kabano, pri la paśtistino Milojka kaj pri la ora zono kaj kruceto.

- „La kabano troviĝas en la valo, sed Milojkan ni enterigis je sankta dimanĉo, kaj la zonon kaj la kruceton portas šiaj infanoj. La infanojn forlogis la feinoj al la monto Kitež -respondadis homoj.

Granda furiozo okupis Reljan, kiamn li aüdis, ke liaj kruceto kaj zono estis portitaj en la monton Kitež. Pro la furiozo li ne sciis êu pli urĝe li ekkuru en la monton, aŭ trovu la fortikan urbon, al kiu tiris lin la plej granda nostalgio.

- „Kie estas la fortika urbo de la nobla princino?" - demandis Relja.

- „Ĝi troviĝas tiudirekte, kaj vi povas atingi gin post unutaga vojaĝo", - respondadis homoj.

- „Kaj kio okazas en la urbo?" - interesiĝis Relja, dum la sabro en lia mano saltetis. „Diru al mi ĉion, kion vi scias!"

-„Neniu el ni estis en la urbo, ĉar ĝiaj mastroj estas negastemaj. Cirkaŭ la urbo ili starigis batalemajn soldatojn kaj silentajn gardistojn. Ni ne povas trairi inter la soldatoj, nek peti la gardistojn tralasi nin." - respondadis homoj. „Kaj en la urbo vivas riĉaj gesinjoroj, kiuj en la salono trinkas ruĝan vinon, tiras kordojn de arĝenta gitaro, kaj ludas kun oraj pomoj sur silke teksita tapiso. Kaj en la vestiblo laboras ducent laboristoj: el perlamoto ili ĉizas korojn, kiuj estos celobjektoj por la gesinjoroj. Kiam la sinjoroj organizas grandan feston, tiam ili sargas pafilojn per juveloj kaj pafas al perlamotaj koroj."

Tiel rakontadis homoj, kaj Relja preskaŭ svenis pro la terura furiozo, aŭskultante kiel senindulge oni disipas la trezorojn el la kastelo de lia patrino.

Relja haltis por momento, kaj poste laŭte diris:

- „Mi iras en la monton por ricevi la kruceton kaj la zonon. Post tio mi revenos al vi, mia fortika urbo!"

Tiel dirinte, Relja svingigis sian sabron super la kapo kaj direktiĝis al la monto Kitež. Atinginte gin, li vidis, ke en la ravino dormas terura Drako. La Drako ege laciĝis, jetante grandan fajron al Jaglenac, do li profunde ekdormis por rekapti la forton.

Sed Relja senpacience serêis iun por interbatiĝi, por elprovi u siajn ĉagrenon kaj forton. Ektedis al li ke lian vojon evitadis infanoj kaj plenkreskulojDo nun li aliris la Fajran Drakon poveki lin kaj inviti al duelo.

Granda bravulo estis Reljased terurega estis ankaŭ la Drako, kaj ilian duelon oni priskribis en poemo, jene:

Li per sabro drakan lumbon pikis,

kaj la Drakon li veki klopodis.

Kiam Drako levis sian kapon

kaj ekvidis Reljan stari supre,

Drako saltis kaj frakasis rokon,

kaj ravinon antikvan vastigis,

por prepari bonan batalejon.

Drako flugis haste sub la nubojn,

el la nuboj Reljan li atakis,

kaj kun Relja komencis luktadi.

Tero tondris, frakasiĝis rokoj:

Drak' atalkis per dentoj kaj fajro,

kaj minacis per flamanta kapo -

sed kun sabro atendis lin Relja,

kaj per sabro rebatis la fajron,

por rapide trovi bonan lokon

kaj de Drako fortrani la kapon.

Ili luktis en forta kunpreno,

ne povante disiri kaj ĉesi,

sed batalis dum somera tago.

Sed malkreskis la forto de Drako,

pro la honto portata en koro,

ĉar eskapis la eta Jaglenac,

Dume forto de Relja eĉ kreskis,

batalante por ava heredo.

Gis tagmezo levigis la suno,

Relja levis al ĝi sian sabron,

levis sabron kaj al Dio preĝis!

Sabro falis sur kapon de Drako -

sabro falis, sed iel malforte,

tamen Drakon ĝi tranĉis duone.

Morta Drako en ravinon falis,

etendiĝis lia granda korpo,

kaj malnovan ravinon gi fermis.

Tiel la fortulo Relja venkis la Fajran Drakon. Sed ekdoloris liaj bravulaj manoj kaj śultroj. Tial li diris al si mem: „Se tiel pluiros la vojago, mi neniam trairos la monton, Mi devas pripensi kion fari.“- Relja revenis laŭ la monto malsupren, sidiğis sur ŝtonon kaj komencis cerbumi kiel trairi la monton, kiel venki ĝiajn terurajojn kaj kie trovi la infanojn de Milojka, kiuj havas la oran zonon kaj kruceton. – Profunde cerbumis Relja, sed apude li subite aŭdis ies ploron kaj lamentadon. Relja turniĝis kaj vidis la feinon, kiu sidis sur ŝtono, displektis siajn harojn kaj triste ploris.

- „Belulino, kio okazis al vi? Kial vi ploras?" - demandis sin Relja.

- „Mi ploras, bravulo, ĉar mi ne povas ricevi la oran zonon de la infanoj vivantaj sur la insulo", - respondis la feino. Aúdinte sian parolon, Relja tre ekĝojis.

- „Diru al mi, fraŭlino, kie estas la vojo gvidanta al tiu insulo?" - demandis Relja.

- „Kiu vi estas, nekonata bravulo?" - respondis demande la feino.

- „Mi estas princido Relja, kaj mi serĉas la oran zonon kaj kruceton sur ruĝa rubando", - respondis Relja.

Kiam la feino aŭdis kion li diris, si ekpensis en sia malica koro: „Kia bonsanco por mi! Relja alportu la zonon el la insulo sur la monton, kaj mi facile lin mortigos kaj prenos la zonon!"

La saĝa feino dolĉe diris al Relja:

- „Venu, princido, mi gvidos vin sendanĝere tra la monto kaj montros al vi kie troviĝas la infanoj. Kial vi ne ricevu tion, kio apartenas al vi ekde pratempo?"

Tiel dolêvoĉe paroladis la feino, sed en la koro si kasis aliajn pensojn. Dume Relja tre ekĝojis kaj tuj konsentis sekvi la feinon.

Ili iris tra la monto. Reljan atakis nek feinoj nek diabloj, ĉar lin gvidis la juna Votulino.

Dumvoje la feino interparolis kun Relja kaj intensigis lian korĉagrenon:

- „Vi devas vidi kiel spitemaj estas la infanoj. Eê al vi ili ne donos la zonon. Sed, Relja, vi estas la plej granda bravulo, do vi ne permesu ke ili malhonorigu vin."

Relja priridis la ideon, ke la infanoj kontraŭstarus lin, la venkinton de la Fajra Drako.

Sed la feino plu rakontis, ke la infanoj atingis la monton, sed ne scipovas ĝin forlasi.

Pro granda ĝojo ke si ricevos la zonon, la feino farigis tiom parolema, ke šin forlasis la prudento, kaj Si senatente rakontis al Relia kaj fanfaronis pri sia scio:

- „Malsaĝaj infanoj ne konas trukojn. Se ili konus nian scion. ili jam fugus! En la preĝejeto ekzistas kandelo kaj lucerno. Se ili kapablus bruligi tiujn kandelon kaj lucernon, kun ilia helpo ili trairus la monton kvazaŭ ili irus tra la pregejo. Antaŭ ili malfermigus padoi kaj flanken moviğus arboj. Kaj tio por ni estus ankoraủ pli granda dangero, čar mortus kaj la feinoj kaj ĉiuj diabloj en la monto Kitež, tra kiu disvastiğus la fumo de la kandelo kaj lanterno. Sed la malsaĝaj kaj spitemaj infanoj ne scias tion!"

Se la Votulino ne estus tiom ĝoja, Ši certe ne ralkontus al Relja pri la kandelo kaj lanterno, sed konservus la feinajn sekretojn por si mem.

Ili atingis la sulkon kaj ekvidis antaŭ si la sanktan lagon.

XIV

La princido rigardis de malantaŭ iu arbo, kaj la feino montris al li la infanojn. Relja vidis la preĝejeton sur la insulo. Antaŭ gi sidis rozblanka knabineto. Ši nek kantis nek murmuris, sed en sia sino tenis la kunigitajn manojn, kaj la okulojn direktis al la ĉielo.

Sursable apud al pregejo ludis malgranda infano, la etulo Jaglenac, kiu havis la oran kruceton.

Li estis absorbita de la sursabla ludo, li konstruis kaj malkonstruis kastelojn, per malgranda maneto li masonis turon kaj ridis al sia verko.

La princido Relja rigardis la infanon kaj iomete enpensiĝis. La Votulino ne havis tempon por atendi ke la princido pricerbumu la aferon, sed si mallaŭte flustris al li:

- „Mi alvokos la knabineton. Vi konvinkiĝos, ke si ne volas doni la zonon! Tiam vi prenu vian priforgitan sabron, ataku sin kaj prenu vian havajon, kaj poste revenu kun mi en la monton. Mi gvidos vin tra la monto, por ke miaj fratinoj ne ataku vin."

La feino gojis tiel parolante, ĉar i facile mortigus Reljan kaj havigus la zonon, se Relja alportus gin el la insulo. Sed Relja samtempe aŭskultis kaj ne aŭskultis kion la Votulino rakontis, ĉar li fiksis la rigardon al la knabineto.

La feino tuj vokis Rutvican:

- „Knabineto, fratineto, jetu al mi vian zonon, kaj mi savos vin kaj vian fraton el la monto."

Aŭdinte tion, Rutvica ankoraŭ pli intense paliğis kaj forte kunpremis siajn manetojn. Si tiel malbone fartis, ke si apenaú kapablis paroli! Śi volonte forlasus la monton, kaj pro tiu dezirego suferis sia koro.

Sed ŝi tamen ne donis la patrinan zonon.

Ekglitis larmoj laŭ la vizaĝo de Rutvica kiu senvoĉe ploris, kaj tra la ploro respondis:

- „Foriru, feino, kaj ne plu revenu, ĉar la zonon ví ne rícevos."

Kiam Relja aŭdis kaj vidis tion, en li treege ekbolis la princida sango, kiu estis sango de nobelo.

Li ekbedaŭris la du geortojn, kiuj meze de la monto Kitež solaj gardis unu la alian kontraŭ diabloj kaj tentoj, kontraŭủ morto kaj dangero. „Kara Dio, la princino komisiis al sia armita soldataro kaj fortikaj urboj la gardadon de sia princlando. Sed la princlando pereis. Kaj tiuj infanoj restis solaj en la mondo kaj venis inter la feinojn kaj drakojn. Nek la feinoj nek la drakoj povas forpreni tion, kion al donacis la patrino." La vizaĝo de Relja tute Sanĝiĝis pro la kortuso al la infanoj. Li śanĝiĝis kaj turniĝis al la Votulino.

Turniginte al la Votulino, li sajne levis sian sabron por haki la obstinajn infanojn! Sed Relja fakte levis sian sabron por minaci al la feino:

- „Iru for, feino, kaj neniam plu revenu! Se vi ne estus gvidinta min tra la monto, mi forhalkus vian rufan kapon. - Mi naskigis kiel princido kaj priforĝis mian sabron ne por prirabi malriêulojn tra la mondo!"

Ektimis la povra Votulino, forsaltis kaj fuĝis en la monton. Relja postkriis śin:

- „lru kunvoki la feinojn kaj diablojn, sed princido Relja ne timas ilin!"

Kiam la feino retiriĝis en la monton, Relja transiris la sulkon kaj direktiĝis al la infanoj sur la insulo.

Rutvica treege ekĝojis vidinte ke al ili venas homo, kiu ilin milde rigardas. Si saltis kaj etendis ambaŭ manojn kiel birdeto kiu etendas siajn flugilojn se oni ellasas ĝin el la manoj kiuj gin kaptis.

Rutvica povis nenion alian pensi ol ke Relja venis por savi ilin el la monto! Si kuris al Jaglenac, prenis lian manon kaj ilambaŭ iris renkonte al Relja tra la ponteto, kiun iliamalgrandaj manoplektis el kareksoj.

XV

Granda bravulo estis Relja kajli mirinde interparolis kun la infanoj. Al la infanoj ne estis strange konversacii kun la bravulo, ĉar iliaj koroj estis puraj kaj malfernmaj al io.

Jaglenac prenis Reljan je la mano kaj rigardis lian priforgitan sabron. La sabro estis duoble pli granda ol Jaglenac! Jaglenac levis sian maneton, tute etendigis, sed apenaŭ povis tuśi la sabran tenilon per sia maneto. Relja rigardis liajn manetojn, kiajn li neniam antaue vidis apud sia manego. Relja embarasigis, forgesis la zonon kaj la kruceton, kaj pensis: ,„Pri kio mi interparolu kun tiuj georfetoj? Ili estas malgrandaj, ludemaj kaj nenion sciantaj."

Sed tiumomente Rutvica demandis Reljan:

- „Mastro, kiel ni savigos el la monto?"

- „He, estas tre saĝa tiu knabineto," - ekpensis Relja, - „mi staras kaj miras pro iliaj ludemo kaj malgrandeco, sed mi ne pensas ke ni devas forlasi la monton!"

Tiam Relja rememoris kion la Votulino diris pri la kandelo kaj lucerno.

Relja do respondis al Rutvica:

- „Aŭskultu, knabineto! La Votulino foriris. Si kunvokos siajn fratinojn por helpi sin. Sed mi atendos ilin en la monto. Se mi havos Dian helpon, mi venkos la feinojn Votulinojn kaj poste revenos por preni vin el la insulo kaj gvidi vin por forlasi la monton. Se la feinoJ venkos min kaj se mi mortos en la monto, bruligu kandelon kaj lanternon kaj vi trairos la monton, kvazaŭ irante tra la pregejo.

Aűdinte tion, Rutvica treege malĝojiğis kaj diris al Relja:

- „Ne faru tion, mastro! Kion faros ni, povraj orfoj, se vì mortos en la monto? Apenaŭ vi venis por gardi nin, kaj vi volas tuj morti kaj lasi nin solaj en la mondo. Kion ni farus sen vi? Ni iru tuj por bruligi la kandelon kaj lanternon, kaj vimastro, akompanu nin tra la monto."

Sed la princido ekkoleris kaj diris:

- „Ne rakontu stultajojn, knabineto! Mia patrino ne naskis min por esti bravulo, kiun kandelo kaj lanterno gvidu, ĉar mi havas priforĝitan sabron!"

- „Ne kandelo kaj lanterno gvidos vin, sed Dia volo kaj ordono,"- respondis Rutvica.

- „Ne stultumu, knabineto! Mia sabro rustiĝus se min gvidus kandelo kaj lanterno."

- „Via sabro ne rustiĝos, ĉar vi falêos kampojn kaj herbejojn."

Relja konfuziĝis, ne tiom pro la vortoj de Rutvica, sed pro Sia milda rigardo. E li mem sciis ke li pereos, se li ekduelos kun la feinoj en la monto.

Kaj Jaglenac brakumis la genuojn de Relja kaj milde rigardis lin. Forte ekbatis la nobla princida koro de Relja, kaj li forgesis prí la kruco kaj pri la zono kaj pri la duelo kaj pri la fortika urbo, sed li komencis pensi: „Mi devas protekti kaj gardi ĉi tiujn fidelajn georfojn."

Kaj li diris:

- „Mi ne perdos la kapon pro mia orgojlo. Infanoj, iru bruligi la kandelon kaj lanternon! Viaj malgrandaj manetoj gvidu min.

XVI

Post iom da tempo en la monto Kitež aperis stranga miraklo.

Malfermiĝis larĝa pado laŭ la monto malsupren, kaj tra la pado sternigis kiel silko delikataj herboj. Laŭ la dekstra flanko de la pado iras Jaglenac vestita per blanka ĉemizo, tenante en la mano la malnovan vakskandelon, kiu sensone brulas kaj mallaŭte kraketas kvazaŭ interparolante kun la suno. En la maldekstra flanko iras Rutvica, čirkaŭzonita per ora zono, kaj en śia mano balanciĝas argenta lanterno. El la lanterno levigas blanka fumo. Inter la infanoj pasas la fortegulo Relja. Li, tia bravulo, strange fartas dum lin gvidas kandelo kaj lanterno, anstataŭ lia priforĝita sabro. Sed li milde ridetas al la infanoj. Li metis la pezan sabron sur sian ŝultron kaj interparolis kun ĝi:

- „Ne timu, mia fidela kamaradino. Ni falĉos kampojn kaj herbejojn, ni trabatos arbarojn kaj densejojn, ni ĉarpentos trabojn kaj barilojn, la suno vin cent fojojn orumos antaŭ ol mi plenkreskigos la du malgrandajn orfojn."

Ili promenis tra la monto, kvazaŭ irante tra la pregejo. EI la kandelo leviĝis maldika fumfasko, kaj el la lanterno disvolviĝis la sankta odoro.

Sed la Votulinoj en la monto Kitež troviĝis en danĝero. Kien ajn tra la monto disvastiĝis la fumo kaj la odoro, tie mortis kaj pereis la Votulinoj. Ili mortadis je diversaj manieroj.

Unu el ili fariĝis griza $tono kaj falis en la abismon, kie la stono disfalis je cento da pecetoj.

La alia fariĝis ruĝa flamo kaj tuj estingigis pro la aerblovo.

La tria fariĝis delikata kaj multkolora polvo, kiu disśutiğis inter la filikoj kaj štonoj. - Ciu el ili elektis por si la morton, kian si opiniis plej bela.

Sed ĉiu morto egalas alian morton: ĉu je tiu aŭ je alia maniero, ili ĉiukaze devis malaperi el la mondo, kaj tion ec la plej bela morto ne povis kompensi al ili!

Ciuj sep Votulinoj mortis kaj pereis, kaj nun en la monto Kitež kaj aliloke en la mondo, vivas nek feinoj nek drakoj nek kiaj ajn diabloj.

Relja kun la infanoj feliĉe atingis la valon, kaj Rutvica gvidis ilin al ilia kabaneto. Nur tie Relja ekideis pri tio, kion li iris serĉi en la monto Kitež.

XVII

Ili eniris la kabaneton kaj eksidis por ripozi. Rutvica, kiu sciis pri la patrina malriĉa tenejo, trovis en la kabano iom da fromaĝo, kiun ili konsumis.

Sed Relja ne sciis kion li faru kun la u georfoj. Veninte en la valon, Relja senĉese pensis pri la fortika urbo kaj pri sia promeso donita al la patrino, ke li alportos la kruceton kaj la zonon.

Tial li diris al Rutvica:

- „Aüdu min, knabineto, vi kaj via frato devos al mi redoni la oran zonon kaj la kruceton, ĉar ili al mi apartenas."

- „Ankaủ ni apartenas al yi, nia mastro" - diris Rutvica kaj per mirantaj okuloj rigardis Reljan, kiu tion ne sciis.

Relja ekridis kaj diris:

- „Sed la kruceton kaj la zonon mi devas porti al mia patrino.“

Aüdinte tion, Rutvica ĝoje krietis:

- „Mastro, se vi havas patrinon, iru kaj venigu al ni vian patrinon, Car nmem patrinon ne havas."

Ec stono ekplorus pro la vortoj de Rutvica, kiam si menciis sian patrinon en ci tiu malgranda kaj malriêa kabaneto! Ec stono mem ekplorus, êar tiel bela kanbineto restis sola en la mondo kaj petis la princidon Relja helpi al ili kaj venigi sian patrinon, êar ili ne havas la propran.

Ekmalĝojis denove la bravulo Relja kaj preska ekploris. Tial li adiaŭis la infanojn kaj foriris por venigi al ili sian patrinon.

XVIII

Kiam post septaga vojaĝo Relija alvenis al sia patrino, si atendis kaj observis lin el la fenestro. Relja iris sen sabro, sen kruco kaj sen zono. Li ne permesis al la patrino eĉ demandi ion ajn, sed gajvoĉe alkriis sin:

- „Pretiĝu, kara patrino, por iri gardi tion, kio al ni apartenas."

Ili ekvojagis, kaj dumvoje la princino demandis lin, cu li trovis la zonon kaj la kruceton, ĉu li kolektis la soldatojn kaj rekonkeris la fortikan urbon kaj Šian princlandon?

- „Mi trovis la zonon kaj la kruceton, sed mi ne kolektis la armeon, nek konkeris vian princlandon. Estos pli bone sen armeo, panjo, kiam vi vidos kio restis el nia princlandơ", - diris Relja.

Post pliaj sep tagoj ili alvenis al la kabaneto, kie ilin atendis Rutvica kaj Jaglenac.

Kara Dio, kiel granda estis la gojo, ĉar renkontiğis bonaj animoj. La princino brakumis Rutvican kaj Jaglenacon. Si kisadis iliajn vizagojn, okulojn, manojn kaj lipojn. Si ne povis disiĝi de ili, ĉar tiom forte si Satis la orfajn infanojn el sia malnova princlando!

XIX

Ili restis vivi kune en la valeto. Kompreneble ke la kabaneto estis nesufiĉe vasta por ili. Sed Relja havis fortajn manojn kaj masonis por ili śtonan domon. Ili vivis kviete kaj benite. Jaglenac paśtis la safojn kaj kapridojn, Rutvica ordigis la domon kaj la ĝardeneton, la princino ŝpinis kaj tajlis ĉemizojn, kaj Relja laboris en la kampo kaj herbejo.

La homoj el la vilago konatiĝis kun la princina saĝo kaj kun la forto de Relja, kaj iam ec rimarkis, ke al la princino konvenas la ora zono, kaj poste, kvankam la homoj neniam antaŭe vidis: sian princinon, disvastiĝis la onidiro:

- „Si certe estas nia nobla princino." Tial ili donacis al Relja kaj la princino grandan terpecon en la valo, kaj petis Reljan keen li estu ilia estro, kaj la princino ilia konsilistino.

Dio benis la forton de Relja kaj la sagon de la princino. Vastigis iliaj herbejoj kaj kampoj, irkaŭ ili kolektigis ankaŭ aliaj vilagoj, en la vilaĝoj formiĝis ĝardenoj kaj dometoj.

Kaj en la fortika urbo la pompaj sinjoroj daŭre drinkadis kaj dibocis, Sed tio daŭris jam tro longe, kaj malgraŭ tio, ke la vinkeloi kaj trezorejoj de la fortilka urbo estis plej riĉaj en la sep irkaŭaj reĝlandoj, post tiom da jaroj da malśparado malaperis iliaj riĉajoj.

Unue ekmankis vino en la vinkeloj, kaj poste perlamoto en la vestibloj. Ankoraŭ iomete daŭris tia stato, kaj poste ekmankis pano por la servistoj, kiuj farigis pigraj. Poste ekmankis viando por la soldatoj kaj gardistoj. La malfidelaj servistoj tuj ekribelis, la soldatoj disiris, kaj la gardistoj forlasis siajn lokojn.

Sed ĉio ĉi ne zorgigis la sinjorojn, ĉar ili perdis prudenton pro la vino kaj diboĉado. Iun postan tagon ekmankis vino por la sinjoroj. Nun ili decidis kunvoki la kunvenon. Ili kunvenis en la plej granda salono kaj diskutis, de kie ili ricevu vinon, ĉar êirkaŭ la urbo io estis dezerta, ĉiuj homoj formigris, kaj la vinberujoj sovaĝiĝis.

Dum la sinjoroj diskutis, la malicaj kaj ribelemaj servistoj segis la tralbojn super la salono en kiu ili kunvenis. Dum la plej intensa sinjora diskutado, la plafono falis, kaj la granda kaj peza urba turo renversiğis kaj mortigis ĉiujn.

Kiam la servistoj aŭdis ke la turo renversiğis kaj falis, ili forlasis la urbon.

La urbo restis sen soldatoj, servistoj kaj sen distingitaj sinjoroj - detruita, senhoma kaj kvazaŭ morta.

La onidiro baldaŭ ekcirkulis tra la tuta princlando, sed neniu vivanto iris eê vidi kio okazis en la morta urbo. La homoj el ĉiuj partoj de la princlando kolektiğis kaj iris en la valon ĉe la monto Kitež por peti Reljan, ke li fariĝu ilia princo, ĉar ili eksciis pri liaj forto kaj braveco kaj pri la saĝo de la nobla princino. La homoj promesis, ke ili propraforte konstruos por ili blankan princan kastelon.

Relja akceptis kion la popolo proponis alli, ĉar li ĝuste prijuğis, ke Dio pro tio al li donis tioman forton kaj bravecon kaj ke Li liberigis lin de la krueleckaj perforto, por povi esti utila al sia princlando.

Relja do fariĝis princo, kaj la princino, kiu tiam estis jam maljuniginta, spertis apud li dum sia maljunaĝo grandan gojon. Kaj kiam la unuan fojon la princino kun Relja kaj kun Jaglenac kaj Rutvica eniris la novan palacon, okazis granda festeno. La vilaĝaj infanoj jetadis kalendulon kaj bazilion sur la vojon kie ili pasis, kaj viroj kaj virinoj prenadis la baskojn de la princino kaj kisadis ilin.

La princino, brilante pro gojo rememoris, ke sen la fideleco de Rutvica kaj Jaglenac cio ĉi ne okazus, do si kore brakumis la gefratojn kaj diris:

- „Feliĉa estas nia princlando, kies trezoron gardas nek grandaj armeoj nek fortikaj urboj, sed patrinoj kaj infanoj en la pastista kabaneto. Tia princlando ne povas perei!"

La princo Relja poste edziĝis al Rutvica - kaj nenie en la mondo ekzistis pli bela kaj pli kara princino ol estis la princino Rutvica.

Jaglenac plenkreskiĝis kaj fariĝis bela kaj rapida knabo, kiu havis buntkoloran kaj rapidegan ĉevalon, sur kiu li ofte rajdadis tra la monto Kitež, sur kies pinto la laboristoj masonis novan pregejon sur la insulo en la sankta lago.

 

Vagulo Tenilĉjo kaj naŭ grafidoj

I

Grafo Jurina ekpromenis tra sia vasta graflando, por vidi kio en gi okazas kaj kiu bezonas ion. Li venis al iu malgranda pastejo. Surla pastejo el la grundo elkreskis naŭ aceretoj, kiuj de nenie ricevis akvon. La grafo Jurina ekbedaŭris la aceretojn kaj ordonis al siaj servutuloj venigi al ili la akvon. La servutuloj fosis kanaleton, kunigis kun ĝi la rojon, kaj kiam la akvo alfluis la radikojn de la aceretoj, la grafo Jurina diris:

- „Nun, aceretoj miaj, kresku kaj konkuru laŭ propra forto", kaj li foriris. Car la grafo havis multajn zorgojn kaj grandan graflandon, li baldaŭ forgesis la aceretojn.

Dum la grafo okupiĝis pri la aceretoj, tra la ĉielo pasadis avo Nelavito. La avo Nelavito nek lavis, nek razis sin, nek ungojn trančis, sed dum tagiĝo kaj antaŭ vespera krepuskigo pasadis tra la ĉielo. Sur la piedoj li havis rapidirajn opankojn, kaj sur la kapo ĉapeleton-siteleton.

Per la opankoj de nubo al nubo li paśis- per du paśoj la tutan cielon li trairis; per la ĉapeleto-siteleto el la fonto li ĉerpis akvon, kaj vaste tra la herbejoj roson dissutis. Per sia barbo li venton disblovis, ungoj nubojn siradis kaj laúbezone pluvon disjetis. Nebulon li dispelis, por ke la suno ekbrilu, kaj sur la tero kontrolis, êu ltritiko germas.

Dum tiu mateno la avo Nelavito sin trovis super la paśtejo kaj vidis, ke la grafo prizorgas la junajn aceretojn.

Vi ekplaĉos al la avo Nelavito, se herbeton vi kreskigos - kaj se arbon vi prizorgos, li akceptos vin kiel fraton. Por li ne ekzistas io ajn pli grava en la mondo, ol estas arbaro kaj herbejo. Deĉiame li observas ilin el la nuboj, ekde kiam ili kovris la teron, kaj se ie ekblankis urbo, tion la avo ne komprenis, sed pensis: tio i estas nenio!

Kiam li do vidis, ke la grafo helpadis al la aceretoj, la avo diris:

- „Estas bona homo tiu grafo, kiu eĉ pri etaj aceretoj zorgas. Ni helpu al li."

La avo Nelavito ĉiutage venadis por malsekigi la aceretojn per roso, akvumi per pluvo kaj varmigi per suno. Kaj la naủo da aceretoj kreskis, kara frato, kaj prezentis belegan vidajon! Sed apud la aceretoj elkreskis, kiel la deka, eta karpeneto. Kiel la aceretoj kreskis alte sub la nubojn, same tiel la karpeneto posthastis ilin, sed tiu malgrandulo ne povis atingi ilian kreskon.

Dume pasis tri someroj, kaj iun matenon la grafo Jurina surgrimpis la turon de sia kastelo. Li rigardis laŭvaste de sia graflando kaj ekplacis al li vidi la graflandon verda kiel bukedo dum Georgotago. Sed kiam la grafo rimarkis sur la herbejo la kreskantajn acerojn, tiam li triste ekĝemis. En la koro de la grafo kuśis granda malĝojo, ĉar liajn virajn infanojn la morto forportis, kvazaŭ iu malamiko malbenus lin.

-„Kara Dio! Kiel belegaj aceretoj! Se mi havus en mia kastelo naŭ tiajn grafidojn!" ekĝemis la grafo.

Dum li tiel parolis, antaŭ li sur la turo aperis maljunulo. Lia vestajo estis ĉifonita, kaj la barbo taŭzita. Se vi rigardus liajn barbon kaj vestajon, vi pensus: jen estas la plej granda mizerulo, sed rigardinte en liajn okulojn, vi tuj vidus: se li ne scias kion vị scias, li scias kion vi neniam scios.

-„Grafo, sendu servistojn al la herbejo. Ili forhaku la nau aceretojn kaj alportu iliajn arbostumpojn. Vi preparu naŭ lulilojn kaj ordonu al naŭ vartistinoj luladi la arbostumpojn ekde krepuskigo gis noktomezo. Je noktomezo viviĝos lnaŭ arbostumpoj, kaj vi havos en la kastelo naŭ grafidojn. Ne portu ilin en la kastelon, nek gardu ilin kontraŭ roso kaj frosto. La junulokresku en pluvo kaj suno, ĉar ili estas aceretoj, elkreskintaj el la tero.“

Tiel la avo Nelavito ordonis, ĉar li sciis, kiel aceroj kreskas - sed, ve, li ne sciis kio estas la grafa palaco! Li, do, ordonis tiel, kaj la grafo malaperis el la turo.

Samtage la grafo Jurina sendis sian kortegestron kun la mistoi al la herbejo. Kiam la servistoj forhakis la naú aceretoin. La estro diris:

- „Forhaku ankaŭ tiun karpeneton. Mi faros el gi hakiltenilon."

La servistoj forhakis ankaŭ la karpeneton kaj portis gin kune kun la acerstumpoj al la grafa kastelo.

Kiam ili venis al la kastelo, la nobela sinjorino Jelena jam preparis naŭ orajn luhlojn en la kastela parko. Ili dismetis la acerajn stumpojn en la lulilojn, kaj la vartistinoj komencis luli ilin. Ili lulis la stumpojn, luladis ilin ekde krepuskigo gis noktomezo. Kiam venis la noktomezo, la vartistinoj por momento ekdormis. Vekiĝinte, en la luliloj ili vidis naŭ junulojn, belajn kiel ruĝaj pomoj.

Pro la grandega gojo la nobela sinjorino Jelena ne sciis kion fari. Car si ne rajtis la grafidojn porti en la kastelon, śi ordonis ke la servistoj muntu naŭ silkajn tendojn, por protekti la infanojn kontraủ frosto kaj varmego.

- „Neniam ĉe la grafo kreskis infanoj, kiujn dumnokte roso malsekigis kaj tage la suno bruligis. Alia afero estas acero kreskanta sur la herbejo, tute malsama ol la grafidoj en la grafa kastelo!" - rezonis Jelena, la nobela sinjorino.

Jam la saman nokton alvenis la avo Nelavito kaj pririgardis la kastelan parkon. Vidinte tie naŭ

aŭ tendojn, li tuj riprois ĉion. Malplacis al la avo kion oni ordonis! De pratempo li rigardis blankan tolajon sur la herbejo, sed eê pri tio li ankoraŭ ne alkutimigis;i ankoraŭ dilemas, se virinoj ie dismetas tolajon. Kaj nun li sub nenia kondiĉo enirus la tendon, des malpli en tiajn tendojn: slkajn kaj broditajn!

- „Vane mi perdis naủ acerojn", ekkoleris la avo Nelavito. „Pli facile mi grafigus duonon de la arbaro, ol unu grafidon portus en la roson.“

La avo foriris, kaj post la foriro li ne plu venadis al la grafidoj. Car la grafidojn dum la unua nokto roso ne malsekigis, iliaj kapoj restis nudaj kaj kalvaj. Sed facilas en la grafa kastelosolvi la nudecon! Por la junuletoj oni faris silkajn kalpakojn, kla kalvaj kapoje estu videblaj. La infanoj komencis kreski i kaj ŝveli, kaj êiuj korteganoj ĝojis pro ili. Sed, ho ve, ekzistis nur unu malhela animo, kiu ne gojis.

II

Kiam la servistoj kun la kortegestro alportis la stumpojn de la aceroj kaj dismetis ilin en la lulilojn, restis la deka,elikata karpeneto.

La kortegestro prenis la stumpon kaj jetis gin al la maliuna lignajisto, ĉeestinta tie kun aliaj servistoj.

-„Faru el ĝi hakiltenilon por mi", - diris la kortegestro. Ne anstataŭu gin per alia ligno, aĉulo maljuna, ĉar mi rekonos gian rugan medolon."

Veninte al sia kabano kaj alportinte la karpenstumpeton, la lignajisto rakontis al sia edzino pri la okazintajoj en la grafa kastelo. La edzino ĉion bone komprenis, kaj kompreninte, śi ekhavis ideon. Nenion si diris, sed foriris en la kabanon, elportis trogon al la korto lune lumigita, faris en ĝi pajlan kuśejon, kušigis la karpenstumpeton en la trogon kaj komencis luli gin. La edzino lulis, luladis kaj rigardis tiun karpenstumpeton, sed je noktomezo siaj okuloj fermiĝis. Por momento dormetis la edzino, kaj kiam si vekiğis, en la trogo kusis knabeto: malgranda kiel mano kaj maldika kiel vergo.

Ekmiris la edzino pro la grandega miraklo kaj forkuris en la kabanon por venigi la lignajiston. Kiam ili venis al la trogo, la junuleto ekparolis:

- „Ne portu min, anjo, en la kabanon. Lasu min je lunlumo sur la herbejo, por ke la roso fortigu miajn muskolojn kaj la nokto refrešigu miajn manojn kaj piedojn."

La edzino kaj la lignajisto ne povis satrigardi la junuleton kaj sataűskulti lian saĝan paroladon. Ili fartis agrable kvazaŭ en la ĉielo kaj sajnis al ili, ke iliaj koroj revivigis. Ili lasis la junuleton, kiel li deziris, en la trogo, lumigita per lunbrilo. Kiel dum tiu nokto, la edzino samtiel ciun postan nokton elportadis la trogon kun la infano sur la herbejon.

La avo Nelavito ĉiunokte vizitadis la ijunuleton: dum lunlumo kaj dum malvarmega frosto, dum silenta nokto kaj dum nordvento kaj tempesto - kaj li ĉiam interparoladis kun la junuleto. - La edzino nomis lin Tenilcjo, car el la karpeneto oni devis fari hakiltenilon. Cio bone progresis, sed laignajisto ege ekzorgis:

-„El kio mi, povrulo, faru hakiltenilon?"

La lignajisto scis, ke la kortegestro estas homo eksplodema kaj malbona, sed ankaû tion, ke karpeneton kun ruga medolo li ne plu povas trovi.

La grafidoj komencis kreski en la palaca parko, kaj Teniléjo e la avino kaj ĉe la lignajisto. Sed estas granda diferenco inter la kresko de la grafidoj kaj de Tenilcjo.

La grafidoj, kiuj kreskis rapide kaj preskaű atingis la talíon de la patro, estis vitalaj kaj rugetaj. Kaj Tenilijo, kreskínta ée la avino, estis eta, maldika, nigra kaj fortika, ke iu povus komparí lin kun nigra najleto, trifoje forĝita.

La koro de la grafo saltetis pro gojo, kaj li ne sciís kíon farí kun la belegaj filoj, do êirkaŭ la gardeno li konstruis muron, kíu altis tri klaftojn, por ke dumtage la suno ne tedu la ínfanojn, kaj dumnokte ne povu sovaĝbestoj aŭ aliaj malbonajoj atingi ilin. - Ĉe la lignajisto dume ekzistis nek muro nek tendo, sed antaŭ la sojlo rosplena herbejo, rande de kiu jam kreskis veprejo. Kiam Tenilćjo sur la herbejo noktumis, foinoj kaj musteloj dumnokte priflaris lian kapon.

La grafo donacis al siaj filoj naŭ nigrajn ĉevaletojn kaj naủ maldikajn lancojn, kaj kolektis la plej kapablajn bravulojn, por instrui al la infanoj celadon kaj jetadon de lanco. Li invitis ankaŭ la plej bonajn filozofojn por kutimigi la infanojn legi antikvajn librojn.- Kaj Tenilcjo, komencinte paśi, ekvagis tra arbaroj kaj boskoj kaj serêis foinojn kaj mustelojn. Forvaginte matene, li revenadis vespere. Tial la edzino donis al Tenilćjo ankaŭ karesnomon. Li estis Šia „Vagulo". Vagulo Tenilêjo, ĉiutage pli saĝa. Miris la maljunulino kaj la lignajisto, sed miris ankaŭ la vilago kaj la tuta čirkaŭajo: de kie ĉi tiu estajeto havas tioman saĝon kiel maljunulo. Sed sciis nek la maljunulino, nek la lignajisto, nek la vilaganoj, nek la tuta ĉirkaŭajo, ke la avo Nelavito dum tutaj noktoj interparolis kun Tenilğjo. Kaj la avo Nelavito havas guste tian sagon, pri kiu miras la vilaganoj kaj la êirkaŭajo, kaj de kiu vivas la arbaro kaj la monto

Pasis la tempo, kaj Tenilėjo iomete kreskis. Iunokte la avo Nelavito rakontis al li pri lia ekesto. Li rakontis, ke li havas naŭ fratojn, naŭ aceretojn, naŭ fierajn grafidojn; ke la acer-grafidoj kaj li, la nigra Tenilệjo, havis radikojn en la sama herbejo kaj ke ili kune kun Tenilệjo trinkis akvon el la sama rojo.

Apenaŭ la avo finrakontis tion, kaj Tenilćjo ĝoje eksaltis:

-„Kia felico! Cu mi povus vidi miajn naŭ fratojn grafidojn!"

Ekridis la avo Nelavito, sed lia rido estis malbonhumora:

- „Malfacile vi vidos ilin! Ili estas en la palaca parko, sed ĉikaŭas ilin la muro de preskaŭ tri homaj altecoj!"

Malbonhumora estis la avo Nelavito! Li ne povis ĉesi suferi pro siaj naŭ aceretoj, kiujn oni kovris per silkaj tendoj kaj per muro ĉirkaŭis ilin. Se la grafidoj povus fali en liajn manojn, li scius kion fari! La avo scias kiel oni kultivas aceron en la mnontaro!

Sed Tenilệjo ne cedis. Li petis kaj petegis, ke la avo instruu lin, kiamaniere li povus vidi siajn fratojn.

Subite la avo Nelavito Sajne ekhavis ian ideon kaj diris al Tenilĝjo:

- „En la muro, en ģia suna flanko, ekzistas la sepa śtono. Gi estas la plej maldika kaj malbone fiksita. Tien vi iru, tie frapu kaj tie voku viajn fratojn!"

III

Tagmeze brilis la suno, kaj en la grafa kastelo ĉiuj ekdormis pro sufokeco, nur la grafidoj promenigis siajn ĉevalojn apud la muro, lasante ilin en la ombro. Promenante apud la muro, ili subite aúdis frapadon kaj batadon sur stonoj: frap, frap! La grafidoj ekmiris. Ili ligis la ĉelavojn al poploj kaj proksimiĝis al la muro. Orelojn ili apogıs al la śtono kaj de la alia murflanko ili aúdis, ke iu mallaŭte vokas:

Ho karegaj fratoj miaj,

vi malfermu pordojn vìajn!

Premu ilin per manetoj

Puśu ilin per piedetoj!

 

La grafidoj mire rigardis unu la alian, Ili ankoraŭ neniam aúdis voĉon de vivulo aliflanke de la muro, nek rigardis transen. Ili goje ekridis, aliris la ŝtonon kaj faris kiel Tenilcjo konsilis: ili êiuj forte premis la štonon per siaj manetoj, kaj ili naủ pusis la ŝtonon per siaj piedoj, dum Tenilcjo de ekstere tiris ĝin. Momenton poste la etulo Tenilcjo eltiris grandan stonon, kaj en la muro montrigis aperturo kiel mallarga fenestro.

Okazis granda miraklo, kiam la fratoj intervidis sin tra la aperturo. Ekstere staris la eta, fulga, malriêulo Tenilijo: sur la kapo li havis hirtan peltoćapon kaj sur la ŝultroj nur ĉemizon. Ene, unu apud la alia, grupiĝis kapoj kakunpusiĝis la naŭ grafidoj, rugetaj kaj fortikaj kiel rugaj pomoj: iliaj kalpakoj estas per silko borderitaj, kaj bluaj dolmanoj per oro broditaj.

-„Kial vi nomas nin fratoj?"- demandis la grafidoj.

- „Kiel mi nomu vin, se unu apud la alia ni germis sur la herbejo kaj trinkis el la sama rojo?"

Tiel diris Tenilcjo kaj rakontis pri la okazintajoj.

Miregis la grafidoj, ĉarla saĝuloj instruis al ili diversajn aferojn, sed ĝis nun pri ia herbejo ili eĉ ne vorton diris. Ankoraŭ pli ili miris, ke ili havas fraton kun hirta peltoĉapeto - la etan fraton aliflanke de la muro, kaj ili eĉ ne sciis ke tie ekzistas vivantaj homoj! Dum ili mire rigardis Tenilĉjon kaj aŭskultis kion li rakontis, samtempe la okuloj Tenilėjo direktiĝis al la sinjoraj nigraj ĉevaletoj kun arĝentaj seloj, kaj al la glavoj de la fratoj grafidoj.

Neniam Tenilĉjo satrigardus la miraklojn nek sataŭskultus la grafidojn, kaj neniam finiğus la infana interparolo, sed el la urbo la hundogvidanto fajfe vokis la hundojn. Retiriĝis la grafidoj el la fenestreto por ke la hundoj ne malkasu ilin, kaj la rapidmova Tenilcjo denove enpusis la $tonon en la aperturon. Antaŭ tio la fratoj firme juris, ke ili renkontiĝados apud tiu fenestreto .

Morgaŭ la aŭroro anoncis belan tagon. La tago estis bela, sed bonon ĝi ne alportis. Le grafidoj, kiuj je tagiĝo ellitiĝis, renkontigis antaŭ siaj tendoj. La tutan nokton ili songis pri la arbaro, herbejo, rojo, foino kaj mustelo, fakte pri ĉio, pri kio Tenilệjo rakontis al ili. Kaj ili diris unu al la alia:

-„Ni petu nian patron, la noblan grafon, ke li konduku nin ekster la murojn de la palaco, por ke ni vidu kio estas aliflanke de la muro."

Guste tiun tagon la grafo ekdeziris rajdi. Li ordonis al la kortegestro, ke tiu vizitu kun li rajde la graflandon. Car la grafidoj obsedis lin, petante kunrajdi, la grafo ekpensis: „,La knaboj kreskis, do ili rajdu kun mi tra la graflando."

La grafo Jurina alvokis la kortegestron kaj diris al li:

- „Aŭskultu min, mia ĉefhelpanto! Vi ne selu ruanon-cevalon, sed eniru mia ĉevalejon; vi elektu plej bonan blankulon, kaj plej bonan kaj ec blankan pleje. Metu sur gin selon borderitan, kaj ĝin kovru per ora kovrilo. Krome selu naŭ brav-ĉevalojn - et-ĉevalojn kun fajro en vejnoj. Zonu ilin per argentrimeno, kaj ornamu per frangoj el silko, elkonduku kaj blankajn kaj nigrajn."

Aŭdinte tion, la mieno de la tute Sangigis pro la ĉagreno, ĉar la grafo rifuzis lian ĉevalon, kaj prenis naủ nigrulojn. Bone sciis la kortegestro al kiuj estas destinitaj la nigruloj, sed por  rekapti la spiron, li demandis:

-„Por kiu estas la blankulo, kaj por kiuj la nigruloj?

La ĝoja grafo eĉ ne rimarkis, ke la kortegestron granda ĉagreno okupis, sed li afable respondis:

- „La blankulo estas por mi mem, kaj la naủ nigruletoj por naŭ grafidoj."

Pli aĝan personon oni ne riproĉas. Tial la kortegestro retiriğis kaj plenumis la grafan ordonon. Kiam la grafo kaj la grafidoi surĉevaliĝis, kiam la servistoj malfermis la pordon kaj kiam ekfulmis tra la kampo la belega bravulo kun naŭ bravuletoj, kara Dio, kia belajo gi estis, kvazaŭ Luno promenigus Plejadojn!

Ekcirkulis la informo, ke la grafo alvenas kun siaj filoj! Kaj kie ili pasis, tie kolektiĝis infanoj kaj plenkreskuloj. Alhastis virinoj kun la infanaro, eliris maljunuloj kaj viroj, kolektiğis superuloj kaj servutuloj. Gojkriis virinoj kaj infanoj, ili riverencis antaŭ la nobelaj vizitantoj kaj superuloj, kaj la servutuloj deprenis ĉapojn.

Cion ci rigardis la kortegestro, kiu restis en la kastelo sur la murego. Li rigardis, lia koro transformiğis al veneno, kaj la okuloj aspektis kiel du serpentoj.

La kortegestro delonge aspiris grandan honoron en la servo ce la senfila grafo, kaj nun li rigardis la grafon ĉirkaŭitan de liaj nio, brilantaj kiel oraj grajnoj irkaŭ juvelstono!"

-„Se ĝis nun la grafo volisajdi, mi kun li ĉevalojn ludigis. Kiam al li servutuloj riverencis, ankaŭ min ili honorigis. Kiam ili kisis liajn baskojn, ankaŭ miajn vestojn ili tusis. Kaj nun vidu: kiam la suno faros du-tri rondirojn, la grafidoj sidos apud la patra genuo, ili ornamos lian tablon, kaj baldaŭ eĉ dum kunvenokonsilos lin. Kaj pri la kortegestro neniu eê scios!"

Ekbolis la koro de la krimulo, li frapfermis la urban pordegon tiel, ke ĉiuj muregoj ektremis. Li lasis la servistojn atendi la grafon kaj foriris al sia kastelo.

- „Mi juras je mia kredo, ke la grafidoj pereos! Jes, ili pereos ĝuste de mia mano!" - diris la kortegestro al sia edzino. „Se ne hodiaú, certe morgaŭ - se ne morgaŭ,li pereos iam ajn."

Neniom miris la edzino, ĉar ankaŭ $i tion intencis farí, êiutage parolante al la edzo: „Neniam vi estos io alia ol servisto, mia karulo!", aŭ: „Dum la juneco vi servis unu mastron, kaj dum la maljuneco ví servos ilin naŭ!""

La kortegestro diris al la edzino ke Ŝi alportu al li la plej bonan hakilon. La edzino alportis la hakilon, sed gia tenilo estis putra. La kortegestro rememoris la karpeneton, troviĝantan ĉe la maljuna lignajisto.

- „Vere," - ekridis la maliculo, - „vi neniam scias por kio io uzeblos! La ligna frato mortigu vivantajn fratojn!" La kortegestro ne sciis kio dume okazis kun la karpeneto!

La saman tagon li iris al la maljuna lignajisto. La lignajisto kaj lia edzino sidis sur la sojlo. La maljunulo terurigis vidinte la alvenon de la kortegestro, moroza kiel nubo.

- „He, pigrulo, kie estas mia karpeneto? Ču pasis nesufiĉe da tempo ekde kiam mi donis gin al vi? Eble vi misuzis ĝin?" - ekkris la kortegestro.

La maljunulo eksentis frostotremon. „Ne ekzistas ebleco savigi", li ekpensis, ekstaris, deprenis la ĉapon, riverencis al la kortegestro kaj volis ion konfesi.

Sed lia edzino gustamomente eliris antaŭ la maljunulon, aliris la kortegestron kaj diris:

- „Longan vivon al vi, nia mastro! La karpeneto troviĝas sub la tegmento de nia kabano! Sciu, ke oni devis bone sekigi la lignon, se vi volas havi bonan tenilon? Ĝis morgaŭ la tenilo estos preta!"

- „Pli rapida estas via lango, maljunulino, ol la manoj de tiu maljunulo, kiu silentas kiel mutulo, kvazaŭ li estus sigelita per plumbo. Sed estu tiel! Ĝis morgaŭ pretigu la tenilon! Sed ne trompu min per alia ligno. Mi rekonos gin, ĉar ĝi devas havi ruĝan medolon."

La kortegestro foriris, kaj la lignajisto diris al la maljunulino: „Edzino mia, ni pereos!" Kaj ili kiel povruloj sidiĝis sur la sojlon, cerbumante pri sia malfeliĉo.

Post nelonge krepuskigis, kaj Vagulo Tenilcjo revenis el la veprejo.

La lignajisto kaj la maljunulino al li tuj rakontis siajn cagrenojn. Tenilĉjo oblikvigis sian peltoĉapon, enpuśis la maldikajn manetojn en la posojn de sia ĉifona kamizolo, dismetis la kruretojn kaj enpensiĝis. Tenilėjo longe pripensadis la aferon, kaj tiam subite diris:

- „Ho, karaj miaj, ni solaj neniam solvos tion. Atendu i tie kaj mi iras pri la solvo demandi tiun, kiu estas pli saĝa ol ni."

Malaperis Tenilêjo en la krepusko, foriris tra la herbeioi kaj la veprejo.

Dume la lignajisto kaj la maljunulino malĝoje sidis kaj atendis Sufie longe ili atendis, dume eĉ la luno aperis sur la cielo, kaj tiam haste alkuris Tenilćjo. Estis klara lunlumo, la herboj estis altaj, kaj la eta Tenilcjo kuris tra la tretita pado, kiel muso tra tersulko.

- „Ne timu, gepatroj miaj" – diris Tenilcjo veninte al ili, - „mi ricevis konsilon, kaj vi karpeneton! Sed se vi satas min, bone prizorgu la medolon de la karpeneto, kiam vi ĉarpentos la tenilon!"

Tenilcjo ankaŭ jetis en la maljunulinan sinon sian peltoĉapeton: „Gardu, anjo, mian peltoĉapon, por ke mi havu kaŭzon por reveni kiam mi plenumos mian laboron." Post tio, kurinte kelkajn paśojn tra la herboj, la etulo kliniĝis, kaj - jen! li faris transkapan turnosalton en la herbejo, precize antaŭ la gemaljunuloj. Kiam li saltis, okazis miraklo: ĉe la piedoj de la gemaljunuloj kusis tiu sama karpena stipeto, kaj Tenilĝjo malaperis sen spuro.

Iuj bedaŭris, kaj iuj aliaj satis tion. La lignajisto tuj prenis la adzon kaj komencis ĉarpenti tenilon, kaj la maljunulino ekploris, ĉar malaperis la eta spitemulo. Ši ne sciis kion fari pro malĝojo kaj tristo, sed si brakumis kaj kisis lian hirtan peltoĉapon, kiu estis restinta ĉe si.

La lignajisto jam la saman vesperon finis la tenilon kaj la sekvan tagon portis ĝin al la kortegestro. Ekvidinte la ruĝan medolon de la tenilo, la kortegestro diris:

- „Vi bone servis al mi, maljunulo, gratulon al vi pro la honesto!"

IV

Nokto kovris la regionon, kaj la kortegestro prenis la hakilon subakselen, metis la slosilojn de sia kastelo en la monsakon, kaj direktiĝis al la grafa kastelo. Ĉe kiu troviğus la ŝlosiloj, se ne ĉe la kortegestro? La kapo de la mastro dependas de la servista fideleco!

Blankis la grafa kastelo antaŭ la kortegestro kiel cigno dum lunbrilo, kaj la flanka vojeto gvidanta en la arbaran ombron nigris kiel korvo super er sia kaptajo. Dormis la grafidoj en la palaca parko kaj ec ne supozis kiu tiunokte intencis forhaki iliajn kapojn.

Kiam la kortegestro proksimigis al la parko, li rememoris ke li ne elprovis la hakilon, kvankam gi havas novan tenilon. Eble - en iu momento - gi estas malbone fiksita? Li flankeniris al iu faligita trunko kaj svingis la hakilon por elprovi ĝin. Kiam li svingis, la tenilo ekdancis kiel viva estajo. Gi ekdancis, forsaltis kaj retiriĝis, kaj la hakilíngo batis la kortegestron rekte inter la okulojn. Eksvenis la kortegestro, la hakilo falis el liaj manoj, la tenilo elingigis, la klingo falis sur la dekstran manon de la kortegestro, per kiu li tenis la trunkon, kaj fortrancis lian dikfingron.

Car la hakilo trafis lian frunton, la kortegestro falis sur la dorson; li nek ion sciis, nek parolis, sed sajnis, ke li estas mortinta. Kaj la retiriĝinta tenilo dufoje saltis kaj denove transformiĝis al junuleto.

La kortegestro kusis kiel faligita kverka trunkego, kaj super li Tenilĉjo, viva kaj sana, rigardis gaje per siaj okuloj kiel juna katido en lunbrilo.

Tenilĉjo turniĝis tien kaj reen, kuris al la palacaj muregoj kaj atingis la sepan stonon kaj la fenestreton. Li eltiris tiun stonon, eniris tra la fenestreto kaj laŭvice rapidis de unu tendo al alia.

- „Ni fugu, fratoj, se ni satas nian vivon!"

Vekiĝis la grafidoj kaj ekstaris sur siajn piedojn. Dum ili vestis sin, metadis siajn glavojn en glavingojn, Tenilcjo prenis tindron kaj fajrośtonon kaj bruligis fajron en la silkaj tendoj. Kaj kiam ĉio estis finita, Tenilćjo gvidis ilin al la aperturo, kaj ili silente, kiel vespertoj, trairis aliflanken de la muro. Ili trovis sin sur la antaŭpalaca herbejo.

Ho silenta nokto, kio nun okazas?! Sur la herbejo apud la palaco staras naŭ grafidoj kiel naŭ siringaj branĉoj, kaj kiel la deka staras la nudpieda Tenilėjo. La herbejo estis prilumita de lunbrilo, kaj gia mezo kreskis pratempa tilio.

-„Enpiku viajn glavojn en la teron ĉirkaŭ la tilia trunko", - diris Tenilcjo al la grafidoj, „poke ankaŭ vi havu ian posedajon." Tuj la grafidoj enpikis la glavojn ĉirkaŭ la tilia trunko kaj kovris ilin, por ke ili ne estu videblaj.

Kiam tio estis finfarita, la grafidoj demandis sin rigardante ĉirkaŭe: Kion ni faru nun? Kien ni iru? Kiuflanken?

Nur Tenilĉjo levis la kapon kaj rigardis al la cielo. La cielo estis klara, surgi brilis steletoj, kaj nur unu nubo svebis super la turo.

Tenilĉjo per manplatoj cirkaüis la buson, por ke la voco pli foren flugu, kaj li alkriis la nubon:

- „Malsupreniru, avo Nelavito!"

Kaj jen! El alto komencis descendi nubo, sur kiu estis la avo Nelavito, ĉirkaŭita de naŭ nubetoj similaj al naŭ grizaj mevoj, kaj la deka estis malgranda nebultufo, simila al musa vosteto. La avo Nelavito ordonis al la grafidoj ekrajdi la nubetojn, kaj Tenilcjo ekrajdis la nebultufon. La avo Nelavito frapis piede la rosan herbon, la nubo lin portis alten, kaj kun li ekflugis ĉiuj naủ nubetoj kun naŭ rajdantaj grafidoj kaj Tenilĉjo sur la nebultufo.

Kiam ili estis alte super la palaco, la grafidoj cirkaúrigardis dise tra la ielo kaj tervaste. Ili vidis, ke la lunlumo brilas tra la tuta mondo, kaj antaŭ ili staris ia nigra monto.

La avo Nelavito jam komencis pasadi. Li faris unu paśon kaj trapasis duonon de la ĉielo. Kiam li faris la duan pason, li trapasis laduan cielduonon - kaj kiam la trian paśon li faris, ili ĉiuj kune atingis la pinton de la monto.

Nur kiam la kortegestro iomete reorientigis, kiam la dor- manta gardistaro sur la palacaj muroj alarmiĝis pro la incendio kaj kiam kriado kaj lamentado aúdigis el la palaco, la avo Nelavito kun sia sekvantro jam venis al la montopinto, lumigita per lunbrilo. Brulis antaŭ la palaco la silkaj tendoj, unu post la alia cindrigis, kaj la nobla sinjorino Jelena pasadis tra la brulejo kaj levadis la nigrigintajn tendokovrilojn, kuśantajn en la cindro kvazaŭ brulvunditaj flugiloj de falko.

La avo Nelavito dume staris inter la infanoj sur la montopinto en la roskovrita valo. Brilis en la lunlumo iliaj per oro broditaj dolmanoj, rebrilis la okuloj de malhelhaúta Tenilcjo, kaj la êifona vestajo de avo Nelavito flirtis en la nokta vento.

Nenio strangis al la avo Nelavito nek al Tenilĉjo, ĉarilikutimig unu pri la alia kaj pri la verda monto. grafidoj fartis strange kun la avo Nelavito: lia vestajo estas êifona, kaj la barbo nekombita! Ankoraŭ pli strange fartis la avo Nelavito kun la grafidoj, kies kalpakoj argente glimbrilis, kaj ore rebrilis la frangosur la dolmanoj.

La grafidoj staris viglakaj rektaj, kun klaraj okuloj kaj bravula rigardo, kaj rigardis rekte en la okulojn de la avo Nelavito. La avo sentis grandan miron, ĉar tiabravuloj venis el silkaj tendoj!

-„Lajunuloj estas senriproĉaj!li estas akravidaj kaj tre fieraj", ekpensis li. Sed li tamen ne volis kredi ke bonaj knaboj povas kreski sub arĝenta kasko. Riproĉokule li mezuris kvantegon da ornamajoj sur la grafidoj: „,Kalpako kaßas nudan kapon, sed kiu scias kia estas la koro sub la ora dolmano?" - cerbumis la avo Nelavito. Iom pripensinte, li diris al la infanoj:

- „Ce mi vi lernos laŭ mia deziro. Vi devas sep saĝojn ellerni, pri kiuj vi neniam aŭdis."

Tenilcjo ekrigardis la avon. Li bone konis lian naturon kaj tuj io malplacis al li.

- „Mi timas ke okazos mallbono! La avo objetis pro la oraj frangoj kaj pro la pomnpaj kalpakoj", ekpensis Tenilėjo.

V

Tiel ankaŭ okazis. Malbone vivis la infanoj ĉe la avo Nelavito. La avo dormis en kaverno sur malmola stono, kaj la grafidoj kun Tenilcjo dormadis ĉirkaŭ li, kie ili trovis lokon. Ĉe la avo ĉiam mankis tag - kaj vespermango, do li malsata frue vekigis - kaj same tiel la lernantoj malsataj enlitiĝis. Matene li donadis al ĉiu kelkajn avelojn, kaj por si mem manplenon da ili li prenadis, do tio estis ilia tuttage mangajo. Kiam ili ĉion formanĝis, la avo kune kun ili laŭkutime iris malsupren - ĝis la herbejeto, kusanta proksima al la kastelo.

Tie oni devis labori: jen ĉerpi akvon per ĉapeloj, jen kun la nebulo en la aeron levigi, jen matenan ombron dismeti, kaj dise roson disjeti. Ho, se vi vidus kiom granda estas tiu graflando! Kiom multąj estas en gi herboj kaj kreskajoj, ĉiuj dependaj de avo Nelavito! Kaj per tio la laboro ne estis finita, sed la avo sendis la infanojn trabati la vojon inter la nuboj sur la ĉielo, tra kiu la suno ekbrilos super la graflando.

- „Lernu, lernantoj grafidoj! Malfacilas zorgi pri grandega graflando!", parolis la avo Nelavito kaj ridetis.

Lacaj ili estis matene, kaj eê pli lacaj vespere. Matene por elitigi kaj veki la unuan birdon en la nesto, kaj vespere por ne enlitigi antaŭ ol la lasta malfeliêa herbeto kvietiĝis. Pri čio la avo instruis siajn lernantojn: kiel ili kun la nubo ekflugu kaj kiel ili super la herbejo flugu. Li lasis ilin promeni tra la grandega monto kaj krozi kun la nuboj tra la aero. Sed nur unu aferon la saĝa avO ne volis instrui al ili: kiel malsupreniri el la nuboj teren kaj kiel alterigi.

Sed ĉio ĉi ja estus iel komprenebla, se la avo Nelavito ne havus unu malbonan kutimon. Matene, kiam li descendas la monton, li iras nek tra la pado nek tra la senarbejo, sed li sur la nebulon sidiĝas, kaj kien la nebulo hazarde flugas, tien ankaŭ li iras: tra la arbaro aŭ la la klifo malsupren. Pro tio la avo havas čifitan vestajon kaj taŭzitan barbon. Kiam la unan matenon la infanoj kun li descendis inter la branĉkronoj, la brancoj forskuis la grafidajn kalpakojn kaj ili restis kalvaj kaj nudkapaj. Kaj kiam la duan tagon inter la dornoj kun la nebulo ili descendis, la dornoj fortiris iliajn bluajn dolmanojn, kaj la grafidoj restis vestitaj nur per ĉemizo. Kiam la trian tagon ili malsupreniris la klifon, de pinto al pinto, ili perdis ankaŭ la brilajn botojn. Kaj kiam la kvaran matenon komenciis pluvo, kaj al la grafidoj la haroj kreskis ĝis la dorsoj, neniu povis rekoni ke ili estas grafidoj, ĉar ili estis nudpiedaj, nudkapaj, vestitaj nur per ĉemizoj, kaj iliaj haroj pendis gisdorse.

Kaj la grafidoj, nobeldevenaj junuloj, nek plendis, nek lamentis. Oni ne instruis al ili lamentadon, nek decas lamenti, se oni estas sinjordevena. Ili plektis por si rimenojn el bastoj, zonis sin per ili super la ĉemizoj kaj atendis Tenilėjon por iri kun li al laboro.

La avo Nelavito rigardis la grafidojn - longe kaj ripete li faris tion, kaj fine diris:

-„Jen, la unuan saĝonvi ellernis. Lernantoj miaj, malproksime estas la ceteraj el la lernotaj sep!"

Teniljon ekjukis la gorĝo. Li ion dirus, sed li ne rajtas, kaj por si mem li cerbumis: „Vi tro maljuniĝis, mia avo Nelavito! Cu vì ne vidas, karulo, ke per la unua saĝo ili lernis ĉiujn sep, ĉar ili kapablis resti nudpiedaj kaj nudkapaj, nenion dirinte?"

Sed, cerbumante aủ ne, Tenilcjo komprenis ke ĉio restis tia, kiel la avo decidis. Kaj la grafidoj plu, kvazaŭ tio nenion signifus, kun Tenilcjo trabatadis padon tra la nuboj en la ĉielo. Ili vidis, ke ne estas alia solvo, ol elteni.

Sed alie la aferon prijuĝis la hirta Tenilcjo.

Tenilcjo bedaŭris la fratojn, ĉar ili ne alkutimiĝis al la malbono, kaj ĉi tie ne videblis gia fino. Tenilĉjo sciis, ke la avo estas durkapa, kaj pli facile oni kombus lian cent jarojn nekombitan barbon, ol ŝangus lian opinion, se pri iu li eksuspektas.

- „Se en malbona situacio vi troviğas, ne atendu ke pordego al vì malfermiğu, sed fuĝu ec tra pordeto", pensis la nigrahara Tenilejo. Kaj kiam la etulo post la fratoj trairadis la nebulon altan gis lia dorso kaj trabatisla padon,ume li mallaüte parolis al ili:

- „Vi ne timu, miaj naŭ fratoj! Mi savos vin el éi tiu punlaborejo!"

Sed tio ne estis facila. Malproksimas al la grafa palaco – de la monto ĝis la kastelo sternigis ebenajo por unutaga pasado kíel sur manplato. Se fuğus Tenilệjo kun la grafidoj, la avo Nelavito facile atingus ilin en siaj rapidiraj opankoj. Cu li ne atakus ilin kiel nizo muson? Kaj se ili estus bonsancaj por eviti tion, kial ili reiru en la grafan palacon, se tie supozeble ankoraŭ vivas la malica kortegestro?

Cion ĉi pripensis Tenilcjo, sed li tiam tamen decidis provi; eble li estos bonsanca? Nur se li sukcesus ekscii de avo Nelavito, kiel oni povas descendi el la nuboj sur la ebenajon!

Do, iun tagon ĉirkaŭ tagmezo, kiam ĉiuj kreskajoj kvietis kaj la brutaro ripozis, la avo Nelavito sidigis en la fagarbaron rande de la rondvalo. La monto estis silenta kiel animo de junulino. Malproksimas la pado kaj la arbohakejo, ĉar la avo evitas lokojn, kien aliaj homoj iras. Sidigis la avo, por ke la arbara ombro ripozigu lin, kaj la grafidoj ekdormis, jen sub avelujoj, jen en filikejo. Nur Tenilcjo restis apud la avo, kaj ili interparolis por rapidigi la tempopason. Kiam ili ĉion priparolis, Tenilijo diris:

- „Kial vi, avo, pri ĉio nin instruas, sed ne volas instrui al ni kiel ni descendu el la nuboj sur la teron? Ĉu vi timas ke ni fuĝos de vi? Malgraŭ tio ke vi havas rapidirajn opankojn? Vi trovus nin, ec se ni troviĝus ĉe la mondofino!"

- „Ne stultumu, Vagulo Tenilĝo! Eê se mi instruus al vi, ciukaze vi ne povus fari tion, ĉar vi ne havas kion vi bezonas."

- „Ne gravas, rakontu al mi, por ke la tempo pli rapide pasu" - respondis Tenilcjo.

Trompigis la avo Nelavito kaj, ripozante en la ombro, li rakontis al Tenilço kiel ili povus descendi sur la teron, sed por fari tion, ili bezonus havi ian proprajon, je kiu ili povus kaptiĝi, pasante tra la nuboj super la tero.

- „Kaj de kie vi. havus ion super la paśtejo je dek klaftoj alte', ekridis la avo Nelavito al la infano - kaj lia barbo saltetis pro rido.

- „Avo, tion mi demandas senkaŭze, por amuzigi! Sed mi vin petas kiel propran patron, ke hodiaŭ vi permesu ami iri kolekti avelojn. Mi rikoltos por vi dekdu plenajn i korbetojn. Duonon por vi, kaj alian duonon por ni dek. Car ni, lernantoj, treege malsatigis.

Maljuna estas la avo Nelavito, multon li scias kaj multon kapablas, sed êiu havas malvirton! Do ankaŭ li havas malvirton: li estas avida je aveloj, kvazaŭ estajo kiun arbaro nutras. Longe amikumis la arbaro kai Nelavito, kaj se la arbaro sian sagon al li donacis, gi ne evitis doni ankaŭ siajn malvritojn!

La avo iomete pripensis, sed ne povis rezigni: „Mi permesos al vi", li diris al Tenilcjo, „sed vi revenu antaŭ ol aperos la luno. Gardu vin, knabo, kaj ne fuĝu de mi, ĉar vi devas scii ke vi perdos la kapon."

- „Kien mi fugu de vi, avo? Vidu kiaj estas miaj piedoj, kvazaű abiaj pingloj en la arbaro! Se mi movus ilin la tutan jaron, mi atingus nek la grafan palacon, nek mian kabanon!"

Tenilcjo do prenis la korbetojn, sed ne foriris kun ili kolekti avelojn, sed direktiĝis tien, kie laúscie la vojeto trairas la montaron. Tie li sidiis sur arbostumpon kaj atendis ĉu iu preterpasos.

VI

La grafan palacon okupis funebro. Kiam tiunokte forbrulis la tendoj, kion alian povis fari matene la grafo Jurina, ol kunvoki saĝulojn, magojn kaj juĝistojn.

-  „Jugu vi mem, miaj fidelaj servistoj, kaj diru al mi tri aferojn: Kie malaperis miaj grafidoj? - Kiel ekbrulis la tendoj?- Kie kasigis la krimulo?"

La saguloj esploris la lokon de la incendio, prenis glaseton da cindro kaj surmetis saĝajn okulvitrojn. La magoj kaj la jugistoj malfermis dikajn librojn kaj legis malgrandajn literojn kaj notojn. Ciuj profunde silentis kaj atendis kio okazos.

Tiam ekparolis la saĝguloj:

- „Forbrulis viaj grafidoj. Jen cindro êuste de la dekstra mano de la unua grafido. Laŭ tiu cindro eê lian etfingron ni konas kaj la ungojn ni povas kalkuli!"

Post ili el siaj seĝoj leviĝis la magoj:

- „La destinfeinoj aljuĝisl ili fajron, kiu naskiğis el la tero, kaj viajn grafidojn enterigis." - elbušigis la magoj kaj sorêistoj kaj metis talarojn sur siajn dorsojn.

La magoj asertis tion, sed la juĝistoj neis, ĉar inter ili regis granda malamikeco.

- „Ne naskiĝis fajro el la tero, sed ĝin bruligis maliculo, kiu fuĝis al plej fora lando, kie vi neniam trovos lin", konkludis la jugistoj, per minaca rigardo vipis la magojn kaj fermis siajn dek librojn.

Eklamentis ĉiuj homoj en la palaco, superkriis unu la alian, sed plei forte lamentis la malica animo de la kortegestro, por favorigi alla grafo. Krom tio, la maliculo metis maldekstran manon en la sínon, aludante: „Por ke la tristo mian bruston ne dissiru!". Sed fakte, li kaśis la senpoleksan manon.

Sed la grafo ekde tiu tago nenie trovis trankvilon. De frua mateno ĝis tarda vespero li rajdis ĉevalon tra monto kaj montaro, por trankviligi la koron.

Ankaŭ tiutage li forrajdis al la malproksima nigra monto, ĝin tutan trapasis, kaj malgoja volis reveni hejmen. La grafo rajdis laŭ la pado malsupren de la monto kaj subite ekvidis sur arbośtipo starantan estulon, etan kiel grilo. Li apogis sin al kubutoj kaj klinis la kapon. Kiam la grafo alproksimiĝis, la etulo diris:

- „Sanon al vi, estimata grafo!"

- „Dankon, naneto!" – respondis la grafo kaj miris, ke la malgranda estulo tiel vigle salutis lin.

- „Cu vi estas trista pro io?" - demandis Tenilcjo kaj fermetis la okuletojn.

- „Sed kial vi interesiĝas pri tio?" - ankoraŭ pli miris la grafo pro la vortoj de la nano.

- „Mi pretas helpi al vi. Kiel salajron vi donos al mi duonsakon da aveloj."

- „Mi donus al vi duonon de mia graflando", - respondis la grato kaj malespere suspiris, ĉar neniu povis helpi lin.

- „Metu min sur la ĉevalon antaŭ vin. Ni vojaĝas samdirekten. Sed rapidigu iomete vian ĉevalon, ĉar mi, malfeliêulo, troviğas en vivdangero. - La grafo Jurina metis Tenilĝjon en la selon kaj spronis la ĉevalon direkte al sia palaco. Dumvoje Tenilĝjo parolis al la grafo:

- „Vi nenion demadu, sed je morgaŭa tagmezo ordonu, ke ĉiuj viaj servistoj kolektiĝu sub la tilio sur la ĉefplaco kaj neniu forestu.

Krome ordonu, ke ĉiuj venu sen armiloj, sed kunportu nurakilojn, sed ili estu sen teniloj. Mi venos al tiu kunveno, kaj la tenilon el mi faritan, elprovu je čies hakilo. Se vi trovoserviston por kies hakilo taŭgos la tenilo, kaj se al tiu servisto mankas maldekstra dikfingro, sciu ke li estas malbonfarinto kontraŭ i viaj grafidojDo senkapigu lin, se vì deziras revenigi viajn filojn.

La grafo ne vere kredis kion la etulo instruas al li fari,sed kiun oni ne obeus havante problemon, por kiu oni ne havas solvon? Li do promesis al Tenilêjo fari tion, kion li konsilis.

Ili atingis la palacon. Kiam ili deĉevaligis en la palaca korto, la grafo ordonis al sia provizisto doni al Tenilĉjo duonsakon da avole la grafa gardeno, kaj Tenilcjo petis ke ili Snuru la sakon kaj metu sur gin la grafan sigelon. Kiam la provizisto tion faris, Tenilcjo diris al la grafo: -„Permesu ankoraŭ, estimata grafo, ke mi forrajdu sur i tiu sigelo en la monton."

La grafo ekridis. La vortojn de la etulo li komprenis kiel śercon kaj permesis al li rajdi sur la sigelo. Tenilĉjo dankis, metis la sakon sur la dorson, foriris el la palaco kaj iris al la kabano de la lignajisto.

Estis bela vespero, kaj la maljunulino iris en la linkampon por kontroli ĉu malsekeco damaĝis ĝin. Tenilĝjo rimarkis la maljunulinon, lasis la sakon kamporande, tra la linkampo kase proksimiĝis al la maljunulino, kaj kiam Ši kliniĝis por priobservi la kreskajojn, Tenilcjo ekflustris kiel trilanta grilo:

- „Silentu avino, diru nenion al iu ajn, sed morgaŭ, antaŭ la sunlevigo, venu al mi sur la herbejeton kaj kunportu mian peltoĉapon. Sur la herbejo kreskas plej alta kampacero. Surgrimpu ĝin, avino, kiom alte vi povas atingi, se vi ŝatas min! Vi vidos min venantan sur nebultufo, kaj kun mi venos aliaj naủ uloj sur naŭ nubetoj! Kiam ni alvenos, kaj kiam ni estos pasantaj en la vento preter la kampacero, rapide etendu al mi mian peltoĉapon. Kiam mi kaptos ĝin, ne lasu ĝin el via mano, sed tiru kiom forte vi povas."

La koro de la maljunulino ektremis pro ĝojo. Ši aŭdis kaj rekonis la delikatan voĉon de sia Vaguleto, alparolantan sin el la linkampo. Sed kiam ŝi klinigis por vidi lin, nenio estis videbla krom unu rapida linio kuranta tra la linkampo -la plantopintomoviĝis tie, kie Tenilcjo iris tra la kampo. La maljunulino tuj divenis kio okazas, kaj ne plu serêis Tenilcjon.

La maljunulino dilemis, sed kredis al sia spitemulo, forlasis la llinkampon, permesis ke gi mem resaniĝu post la malsekeco, kaj si rapidis hejmen por trovla peltoĉapon por morgaŭ havi ĝin ĉemane.

Kaj Tenilcjo kase, kvazaŭ koturno, trairis la linkampon, venis al gia fino, denove surdorsigis la sakon kaj ekiris al la grafa ĉevalejo.

- „La grafo sigelis la sakon kaj ordonis ke vi donu al mi la plej rapidan ĉevalon, por ankoraŭ ci-nokte forporti la sakon tien, kien la grafo ordonis" - diris Tenilĉjo al la ĉevalisto.

Kaj kion vi ne povas fari havante la grafan sigelon? La ĉevalisto vidis la sigelon de sia mastro, kredis al la etulo kaj elkondukis la ĉevalon. Krome, li surĉevaligis la etulon kaj aldonis al li la sakon kaj vipis la ĉevalon por ke gi estu pli rapida. Tenilcjo, kiu sur la ĉevalo ekhastis kaj al gia kolharo kaptigis, flugis kiel plumeto en la vento, irante al tiu nigra monto. Dumvoje li senĉese spronis la ĉevalon, car li timis malfrui.

La luno jam ekpretis por ekbrili, kaj Tenilcjo atingis la montopiedon. Li deĉevaligis, piedfrapis la ĉevalon kaj lasis gin iri kien ĝi volas, kaj Tenilcjo ekhastis laŭ la pado surmonten. Tie en la avelarbaro li trovis korbetojn, plenigis ilin per la grafaj aveloj, forjetis la sakon, kaj ĝuste kiam la luno lumigis la valon, ankaŭ Vagulo Tenilcjo alvenis.

- „Bonan vesperon, avo! Jen aveloj, kiajn vi neniam vidis!"

La avo Nelavito havis grandan apetiton - kaj kiam li vidis tiajn avelojn, li ne povis atendi gismatene por gustumi ilin, sed li diris al la infanoj:

- „Ek, lernantoj, ke foje ankaŭ ni vespermangu, kạj vi sciu kiun tagon la unuan saĝon vi akiris."

Ili sidigis ronde ĉirkaŭ la valo por sin regali. Sed Tenilço instruis la grafidojn:

- „Vi krakmaĉu, sed ne mangu, por ke morgaŭ ni malsataj trompu la aŭroron." - La avo prenis siajn ses korbetojn en la sinon, kaj la lernantoj sidiĝisuope ĉe iu korbeto. Kiam ili komencis krakmaêi, sciuroj eliris el siaj nestoj. Ili eliris kaj elkondukis siajn idojn sur plej maldikajn fagobranĉojn por kune rigardi tiujn, kiuj ĝue krakmaĉis meze de lunplena nokto?

La lernantoj malplenigis eê ne duonon de siaj korbetoj, kaj la vo Nelavito jam ĉiujn ses malplenigis - tiajn dentojn havas la avo, fratoj miaj.

La avo gue satmangis, afable diris al Teniljo:

- „Viestas bona junulo, Vagulo Tenilcjo! De kiam mi memoras, en la monto tiajn avelojn mi neniam trovis!"

VII

La aveloj trompis la avon. Car malsato ne turmentis lin, antaú tagiĝo li songis, ke estas apanaŭ Dormis do la avo kiel oni dormas noktomeze, sed efektive preskaů venis aủroro. La malsataj lernantoj intertempe vekiĝis multe pli frue, antaŭ tagigo, silente leviğis kaj, forlasinte la kavernon, iris al la valo.

                La mateno estis blanka kiel kolomba flugilo, kaj la molaj nebuloj pasadis tra la valeto kvazaŭ blankfelaj Šafoj. Ne hezitis la grafdoj kaj Tenilĝjo, sed ĉiu kaptis safeton - ciu sidiĝis sur sian safeton-nebuleton, kaj de la monto forpuśigis, kaj krome, kiel la avo instruis ilin, ili kaptis bonan venton por gvidi ilian flugdon kaj teni ilin kune. Ekblovis la bona vento el la alia krutajo kaj portis la infanojn malsupren de la senarbejoj.

Ili flugis, kara frato, rapidege flugis! Ne ekzistis pli bela momento ol kiam ili venis super la ebenajon kaj direktiĝis al la herbejo.

Sur la plej alta kampacero kreskanta sur la herbejo, atendis la maljunulino ankoraŭ ekde malluma nokto. Si atendis la aŭroron kvazaŭ frostiĝinto la sunon, - malgravas ke ŝi atendis la aŭroron, sed gravas ke śi atendis la hirtharulon Tenilĉjon! En iu momento la maljunulino el tiu alteco per rigardo mezuris la kampaceron kaj ekpensis:- „Kio min, maljunan, venigis tiom alten!"

Sed el malproksime Ši vidis, ke al $i flugas la nubo el dek partoj kunigita. La ruga aŭroro la tutan nubon ruĝigis, kaj sur gi ekbrilis dek infanoj, kvazaŭ vicigitai fragoj. La majunulino forgesis ĉiujn siajn pensojn kaj intencojn, kapro la troa ĝojo ŝi preskaŭ falis de la kampacero!

La nubo direktiĝis al la avino - kaj kiam ĝi jam tusis la kampaceron, la avino etendis la peltoĉapon, ĝis kie povis atingi sia mano. La rapida Tenilcjo kaptis la peltoĉapon, la dek nubetoj kune moviĝis malantaŭen, kaj poste kun la vento antaŭen. Sed la peltoĉapon firme tenis lavino, pli firme Tenilėjo, kaj la plej firma inter ili estis la peltoĉapo mem. Kelkajn momentojn la avino luktis kun la vento, sed Šia koro estis necedema. Si tiris al sia flanko, kiom ajn sia forto permesis. Sajnis ke ia miraklo venkis la nubon, kiu subite eksentis la pezon de la infanoj, eksturmis malsupren al la herbejo kaj kuntiris la peltoĉapon kaj lavinon. Apenaŭ vi kunfrapus manplatojn, kaj la avino trovis sin sidanta sur la verda herbo čirkaűita de dek infanoj. Tiel la maturiĝintaj kaśtanoj defalas de la arbo kaj disjetas cirkaúe siajn selojn!

Kiam ili sidiĝis, formoviĝis sub ili la nuboj kaj forflugis mal- plenaj en la alton kiel forblovitaj flokoj.

Sufice maldelikate falis la avino sur la malmolan terenon - same kiel la infanoj. Sed ĉar ili akiris tion, kion ilia koro sercis, ekśajnis al ili, ke neniam pli mole ili falis! Ili ne sciis kiu pro la agrableco la unua brakumos la kunsortanojn: cu Tenilcjo la avinon, ĉu la avino Tenilcjon, cu la grafidoj unu la alian, ĉar ĉe la horizonto montriĝis la grafa palaco! - Gi estas malproksime, tamen ili estas kun gi en la sama kampo!

Kiam vi estas felica kaj la suno vin rapide akompanas, oni ne devas por gi prepari vojon! En momenteto super la avino kaj la infanoj la suno ekbrilis kaj prilumis ilin, kvankam ili ankoraŭ sidis s la herbejo.

La suno memorigis Tenilcjon, ke la tempo pasas.

- „Ek, ni rapidu", - li diris - „atendas nin la grafo. Li kunvokis kunvenon, kiu ne povas okazi sen vi, avino!

- „Bele, ke mi tion gisatendis", - ekfieris la avino, ordigis sian kaptukon por dece aspekti kaj ekrapidis tra la kampo por ne malfrui al la kunveno. Sin sekvis la infanoj, kvazaŭ kokidoj sian patrinon!

VIII

La grafo Jurina sidis sub la tilio, sur seĝo priforĝita per argento, levita je du stupoj, tegitaj per veluro. Apud la grafo estis nur lia servisto, kiu priservos lin dum la kunveno. Antaŭ la grafo je dek pasoj vicigis ĉiuj servistoj kaj la korteganoj - ĉiuj profunde silentaj pro respekto.

La grafo Jurina ne kutimis tiel kunvenadi: sen armiloj kaj sen kavaliroj, sen nobeloj kaj sen batalpreteco. Li fartis terure malagrable. Kaj krome, ĉirkaŭ lia koro volvigis tristo, kvazaŭ serpento surbranĉe. Sed ju pli malbone li fartis, des pli bone li sin tenis. Car, se la grafo prezentus sian triston al la servistoj kaj servutuloj, kiu regus la graflandon?

Tiumomente la grafo rimarkis, ke lin aliras iu povra maljunulino, sekvata de infanoj-ĉiujgrandaj povruloj. Kiam ili proksimiêis al la kunvenintoj, la infanoj haltis, kaj nur la plej malgranda prenis la maljunulinon je la mano kaj ekiris kun $i pli proksimen al la grafo.

Sereniĝis la animo de la grafo, kiam li rimarkis la etulon kun peltoĉapo.

- „He, tiun peltoĉapon mi iomete fidas", ekgojis la grafo, „kaj ĉio alia perfidis min."

Tenilĉjo kun la maljunulino aliris la grafon kaj riverencis antaŭ li. La Vaguleto eĉ diris:

- „Mi venis al vi, estimata grafo, kiel ni interkonsentis, kaj venigis mian maljunan patrinon, ĉar ankaŭ mi bezonas serviston dum la kunveno. Sed mi petas ankoraŭ unu vin favoron. Miaj fratoj petas vin, sian mastron, permesi ke deflanke ili rigardu la kunvenon."

La grafo ridetis en si mem:

- „Mi ankoraŭ ne havis tian i kunvenon, al kiu venadis avinoj kun etaj infanoj." Sed la grafo estis bonkora, kaj vidinte la malricajn infanojn, zonitajn per basto, kaj hirtharajn kiel arbaraj bestoj, li ne povis rifuzi ilian peton. Permesis do la grafo al Tenilċjo fari kion li petis, kaj la infanoj, kiel decas al la nudpieduloj kaj malfortuloj, ĉirkaŭiris de malproksime la kunvenintojn, por ne ĝeni la plenkreskulojn, venis de malantaŭe kaj viciĝis ĉe la tilia trunko, malantaŭ la sego de la nobla grafo. Kaj en la herbo, irkaŭ la tilia trunko, kvazaŭ ia arĝentajo elstarus, kasita inter folioj kaj splitoj. Kiu ilin povus rimarki, tiu konstatus, ke estas naŭ nombreblaj teniloj, starantaj unu apud la alia.

Tenilcjo deprenis la peltoĉapon, transdonis ĝin al la avino kaj diris:

- „Nur vi, avino, sciis gardi la peltoĉapon, kaj vi vidis kiom gi valoras al ní!"

La avino prenis la peltoĉapon, kaj Tenilĝjo venis antaŭ la grafon.

- „Estas tempo, estimata grafo!" – kriis Tenilĝjo, vigle saltadis, faris transkapajn turniĝojn - kaj post palpebrumo, sur la ruğa veluro apud la grafaj piedoj kuśis tenilo, preta kaj ĉarpentita. Kaj la etulo malaperis.

Konsterniĝis la kunvenintoj. Ankaŭ la grafo mirus, sed por ĉiu mirado oni bezonas tempon, kaj la grafo devas fari tion, kion li interkonsentis kun Tenilĉjo.

Ordonis do la grafo al sia servisto preni la tenilon kaj laủvice iri al čcuj kunvenintoj, por elprovi por kies hakilo la tenilo taűgas. La kunvenintoj ne sciis kio okazos, kaj la servisto iris de unu al la alia.

La granda tenilo taŭgis por neniu hakiltruo, sed kiam la servisto alvenis al la kortegestro, la tenilo montriğis perfekte farita por lia hakilo; evidente por tiu hakilo ĝi estis ĉarpentita. La servisto alportis la hakilon al la grafo:

-„La hakilo apartenas al la kortegestro, estimata grafo!"

La grafo estis kvazaŭ per glavo trafita. Al sia servisto li ordonis elpreni la tenilon n el la tenilingo, ĉar en la kunveno k ĉiuj estis sen armiloj. Kaj posteli diris:

-„Ciuj korteganoj retiriĝu, nur la kortegestro aliru."

La kortegestro alpasis la grafon kun la maldekstra mano en la sino. Malantaŭ la grafa seĝo elstariĝis naŭ hirtharaj kapetoj. Iliaj klaraj okuloj atente observis, kaj nenio povis resti nerimarkita.

- „Eligu la manon el la poso, por ke ni vidu kian koron vi havas!" - diris la grafo, kaj liaj okuloj estis timigaj, kvazaŭ okuloj de aglo, ĉasanta serpenton.

Sed terurajn okulojn havis ankaŭ la kortegestro, kvazaŭ embuskanta linko. Kiel unu alrigardis la okulojn de la alia, same tiel unu al la alia enrigardis la animon.

Kliniĝis la kortegestro kvazaŭ por riverenci, elprenis sian kaśitan ponardon kaj atakis la nearmitan grafon.

La grafo estis nearmita, kaj la korteganoj staris je distanco - antaŭ ol ili reagos, la grafo pereos!

Sed el sub la tilio, kiel svarmo da abeletoj, alflugis naŭ grafidoj kun naŭ bonaj glavoj en la manoj. Per la glavoj ili atakis la kortegestron kaj trapikis lian dekstran manon. Cirkaŭis la grafidoj la kortegestron, same kiel ĉashundoj ĉirkaŭas lupon. Cashundoj pereigus lupon – kaj la kortegestro pereos de la infanaj glavoj.

Ekkriis la kunvenintoj, alkuris la korteganoj, dezirante pro- tekti sian mastron, sed la infanoj jam protektis sian patron, kaj la kortegestron senigis de lia malica animo.

***

Bravulo facile rekonus sian filon, kiu defendas lin per glavo kies uzadon la bravulo mem al li instruis! La grafo Jurina rekonis siajn filojn, la grafidoj genuiĝis antaŭ li, kaj la grafo klinigis super la infanojn. Ne demandu kio krome okazis, ĉar eĉ bravulo iam ne sukcesas reteni larmojn.

Kaj ĉio finiğus je plej bona maniero, se ne anonciĝus per sia veado la povra maljunulino. Neniu rimarkis la foreston de Tenilcjo.

-„Li malaperis, sed kial tio gravas?", pensis la kunvenintoj. Li lasis sian peltoĉapon, honeste priservis la mastron, liberigis lin de la malica malamiko, savis liajn filojn kaj lian vivon kaj dum tiu laboro li malaperis. Kutime eê ne okazas alie!"

Sed la avino ne opiniis tiel. Nur si sciis kiel doloras la koro pro Tenilejo! Ši ekveis, eklamentis kaj malbenis la kunvenintojn!

- „Kiu vin, karulo patrina, sendis al sinjorecaj kunvenoj!" – śi lamentis kaj intencis forlasi la kunvenon.

- „Ne ploru, avino kaj ne damağu la feston", - alkriis śin la servisto - „prenu tion, kio estas via" - kaj li jetis al si la tenilon.

La tenilo ekflugis, turnigis en la aero, kaj la avino kaptis gin en la brakumon. Kaj kiam la tenilo turnigis, en la avinan brakumon falis viva kaj sana Tenilijo! TenilGjo ekridis, ĉirkaŭprenis la avinan kolon kiel lapo kaj komencis kisadi sin, kara dio, – kaj la avina lamentado senspure ĉesis. – Kiam śi ĝissate brakumis Tenilcjon, ŝi senpolvigis la sultron de sia kamizolo kaj diris, kvazaŭ nenio okazintus:

- „Ho infano, ne malpurigu mian vestajon. Ankoraŭ ne finigis la kunveno, kaj mia loko estas ĉi tie. - Kaj śi stariĝis apud la servisto, proksime al la grafa seĝo, por ke la kunvenintoj ne decidu ion sen si.

Kiam la grafo satbrakumis la filojn, li diris al ili kaj al Tenilcjo, ke ili rakontu al li la tutan historion.

La grafidoj rerakontis la okazintajojn, kaj kiam la grafo komprenis kiom al ili utilis Tenilĝjo, li demandis la etulon:

- „Kian rekompencon vi postulas, etulo!"

La grafidoj kaj Tenilĝjo rigardis unuj la alian, ekridis, kaj ekkriis unuvoĉe:

- „Lasu al ni la fenestreton en la muro."

Ekcerbumis la grafo, kaj multaj pensoj trairis lian kapon:

- „Vane mi konstruis la murojn ĝis la ielo", pensis li, „ car ne la muroj kaj remparoj konservis miajn filojn, sed la truo, kiun la etulo trabatis! Kial do mi bezonas la murojn kaj remparojn? Kial ekzistu muroj, se ili bezonas truon?"

La grafo havis noblan animon. Kiam li donas, li donas abunde, kaj kiam li pensas, li multege pensas. Leviğis la grafo el sia seĝo priforgita per arĝento, rektiĝis la belega bravulo sub la branĉoriĉa tilio kaj per tondra voĉo ekparolis al la kunvenintoj:

-  „Rapidu, korteganoj miaj, alportu ĉizilojn kaj martelojn, kunprenu ferstangojn kaj pioćojn, ĉar hodiaŭ ni malkonstruos la murojn ĉirkaŭ la palaco - kaj mi mem la unuan stonon faligos. Mi sendos kvar heroldojn por distra la graflando disporti la novajon, pri kiu sciiğu skalvoj kaj nobeloj, ke nun staras la blanka grafa palaco kiel kolombo: en la Dia mano nun staras la blanka grafa palaco kiel koro sur pura manplato! Nek muroj nek remparoj gin kasas, kaj nenio gin vulas nek sirmas, krom la vera kredo de bravulo."

Ekhurais tiam cent laútaj gorĝoj, kaj reehis la ebena kampo. La popolo bruegis pro ĝojo:

- „Malfermiĝis la palacfenestroj, kiel okuloj de blindulo post forigita katarakto!" - Aŭdiĝis malproksimen la huraado, kolektiĝis plebo kaj popolo, altirinte ilojn kaj masinojn, kaj polvo levigis el la rokoj kaj Stonoj ĉirkaŭ la palaco, malkonstruata laŭ la grafa volo.

Dume la avo Nelavito ternis en sia kaverno, ĉar la suno tusis liajn vangojn. Eksaltis la avo Nelavito kaj tuj vidis ke li trompiĝis. Li elkuris en la valeton, kiam la suno sur la ĉielo montris preskaŭ tagmezon. Apenaŭ ie-tie, kie la avo intencis paśi, troviĝis nubeto, car tiutage la suno fortege prilumis la mondon! La avo surpiedigis la rapidirajn ŝuojn, ekpaśis kaj ekkuris, ju pli rapide li povis, por atingi la ribelintojn.

Sed kiam li venis super la palacon, li havis surprizan vidajon. La avo komprenis kion oni faras. Li gojis kaj miris, ĉar oni faligas la murojn čirkaŭ la palaco - kaj la avo tuj pardonis ilin. Car pro la granda laboro neniu lin eê rigardis, li silente sidiĝis sur la turo-randon de la grafa palaco, lasis pendi malsupren de la muro siajn krurojn kun rapidiraj ŝuoj, kaj enprofundiĝis en siajn pensojn. Li glatigis sian barbon, kaj estas al li malfacile kredi, kion propraokule li vidas: la grafo mem forigas ŝtonon!

- „He, mi interkonsentos kun li, ĉar li faris grandan bonajon! Sed mi neniam lin komprenos!", diris fine la avo Nelavito, kliniĝis sidante Super la abismo sub la turo kaj bone ŝnuris laĉojn sur la rapidiraj šuoj, por kiel eble plej rapide iren la monton, kie li konas ciujn sovagbestojn.

***

Maljuniğis la grafo, plenkreskiĝis la grafidoj. Kaj ĉar la graflando estis tre vasta, ili dividis ĝin je ok distriktoj, kaj la plejfortulon inter si elektis kaj kronis lin kiel reĝon. La rego regis en tiuj distriktoj kune kun la fratoj grafoj konkorde kaj benite, kaj oni ec hodiaŭ mencias tiun tempon.

Kai Tenilĉjo kun la avino vagadis dise tra la regno. Čie videblis sia kaptuko kaj lia peltoĉapo, kaj la regno povus ekziste sen ĉio ajn, krom sen ili du.

 

Bopatro Suno kaj bofilino Neva

Vivis foje muelisto kaj muelistino, kaj ili ambaŭ havis malmolan kaj maljustan koron. Kiam la regaj servistoj alportus grenon por muelado, la muelisto muelis la grenon kaj nenion prenis kiel pagon, sed krome al la reĝo sendis donacon, nur por ekplaci al la potenca reganto kaj lia filino, la orgojla princino. Kaj se venus malriculoj por mueligi grenon, la muelisto prenus de du mezuriloj unu por sia pago, kaj alimaniere li ne volus mueli.

lun tagon okaze de Karoloj dum malvarmega vìntro, venis al la muelejo iu maljunulino, vestita per ĉifonaj kaj flikitaj vestoj. La muelejo trovigis sur rivereto kaßita en bosko, kaj neniu povis scii de kie la maljunulino venis.

Si ne estis kutima maljunulino, sed Mokoš. Kaj Mokoš povis transformiĝi al kio ajn: al birdo, serpento, maljunulino kaknabino. Kaj krome ši povis fari diversjn aferojn: kaj malbonajn kaj bonajn. Sed ve al tiu, kiu malfavoriğus al si, ĉar si malica. Mokoš loĝis en la slimejo rande de marĉoj, kie aŭtur kie aŭtune la Suno subiris. Ĉe śi la Suno noktumadis dumtuta vintro, kaj Mokoš konis kuracherbojn kaj nigrajn magiajojn, do si luladis kaj dorlotis la malfortan Suneton, kiu je Karoloj juniğus kadenove ekbrilus!

- „Bonan tagon", salutis la avino Mokoš la gemuelistojn, „êu i muelus ali i sakon da greno?"

La maljunulino metis la sakon sur la teron, kaj la muelisto diris:

- „Mi muelos! Duono da sako estos al vi por baki platpanon, kai duono al mi por la pago."

- „Ne faru tiel, fileto! Ne sufiêos al mi por la karola platpano, ôar mi havas ses fhilojn, kaj la sepa nepo Suno naskiĝis al mi hodiaú."

- „Foriru kaj ne deliru, maljuna stultulino!" - arogantis la muelisto. - „Vi aspektas ĝuste kiel Suna avino!"

Ili marĉandis, sed la muelisto ne volis mueli sen ricevi duonon de la sako, kaj la maljunulino denove surdorsigis sian sakon kaj foriris laŭ la pado laŭ kiu si antaủe venis.

La muelisto havis filinon, belegan knabineton, kiun oni nomis bofilino Neva. Kiam si naskiĝis, Šin banis feinoj en la defalanta mueleja akvo, kaj tial sin forlasis ĉia malbono, same kiel la akvo forlasas la muelejan radon. Kaj la feinoj krome profetis, ke en la nuptofesto la Suno estos sia bopatro, do, si estos bofilino de la Suno. Tial oni nomis Sin bofilino Neva, kaj si estis rava kaj ĉiamn ridanta kiel serena tago.

La bofilino Neva ekkompatis la maljunulinon, kiun la muelisto tiamaniere rifuzis. Ši foriris, ĝisatendis la maljunulinon en la bosko kaj diris:

- „Avino, revenu morgaŭ, kiam mi estos sola. Mi muelos vian grenon senpage.

Morgaŭ la gemuelistoj foriris en la arbaron por haki brulstipon por la fajrujo, kaj la bofilino Neva restis sola. Post neloge alvenis la maljunulino kun la sako.

- „Bonan destinon al vi, knabineto" , diris la maljunulino.

- „Ankaŭ al vi bonan!", respondis la bofilino Neva. „Atendu, avino, ke mi malfermu la muelejon."

Gi estis malgranda radmuelejo, kiu prenadis la akvon per kvar kruciĝintaj spokoj kaj turniĝadis kiel śpinrado. La muelisto intertempe haltigis la muelejon, kaj la bofilino Neva devis gis genuo eniri la glacie malvarman rojon por eltiri la riglilon.

Ekklakis la muelejo, ekmoviĝis la muelštonoj, kaj Neva muelis la grenon por la maljunulino. Šplenigis la sakon per la faruno ne preninte ion ajn kiel pagon.

- „Ho, dankon al vi, knabineto", diris la maljunulino Mokoš, „mi helpos al vi ĉie, kien ajn vi iros, ĉar vi ne Ŝparis viajn piedojn kontraŭ la glacia akvo, nek viajn manetojn kontraủ nepagita laboro. Kaj krome mi diros al mia nepo Suno, ke vi regalis lin per platpann Post tio la maljunulino prenis la farunon kaj foriris.

Ekde tiu tago en la muelejo nenio funkciis sen la bofilino Neva. Se Ši ne tusas la muelejon, la spokoj ne prenas la akvon:; se si ne kontrolas la farunujon, en ĝi mankas faruno. Kiom ajn da faruno faladis el la muelštonoj, śajnis kvazaŭ ĉio senspure malaperis: la ujo restis malplena, se gin ne kontrolis la bofilino Neva. Kaj tiel okazadis kun ĉio alia, kio rilatis la muelejon.

Tio daŭris dum multaj tagoj, ĝi daŭris kaj plu okzadis, kaj la gemuelistoj ekmalšatis la filinon kaj komencis malami Šin. Ju pli ši penadis kaj gajnadis, des pli malafable ili rigardis sin, ĉar Si ĉion povis plenumi kantante, dum ili ne povis eĉ dentojn rompante.

                Estis mateno okaze de Johantagaj fajroj, kiam la Suno, potenca kaj arda, pasadis meze de la ĉielo kiel fandita oro. Ne plu la Suno en la slimo noktadis, nek Mokoš luladis gin, sed la Suno regis la mondon, kaj ĝin obeis la ĉielo kaj la tero. Sidiğis la bofilino Neva dum Johantago antaŭ la muelejon kaj ekpensis:

- „Mi volus foriri de i tie, ĉar mi ne povas kontentigi la morozulojn."

Ekpensinte tiel, antaŭ ši aperis la maljunulino, kiu estis Mokoš.

- „Mi helpos al vi, sed vi devos obei ĉion kaj ne objeti min“,- diris la maljunulino. Ci-matene eliris sur la herbejon la orgojla princino por promeni, śi perdis la slosilojn de la kesto kaj de la vestgardejo, kaj nun si ne povas preni la kronon kaj la kostumon. Diskonigis la princino, ke al la trovonto de la slosiloj, se li estas fraŭlo, la princino fariĝos lia amatino kaj fianĉino, kaj se estas frailino, la princino prenos sin por la unua korteganino. Venu kun mi, kaj mi montros al vi kie en la amaranto kuśas la slosiloj. Vi portos la Slosilojn al la princino kaj fariĝos šia unua korteganino. Vi volvos vin per silka robo kaj sidos apud la princina genuo.

Mokoš tuj transformiğis al koturno, kaj la bofilino Neva postsekvis ŝin.

Ili venis sur la herbejon antaŭ la reĝa palaco. Tra la herbejo promenis pompaj bravuloj kaj noblaj sinjorinoj, kaj êirkaŭ la herbejo ĉevalistoj tenis furiozajn ĉevalojn. Nurnu ĉevalon ne tenis ĉevalisto, sed nudpieda orfo. Ĝi estis la ĉevalo de banuso Oleh, la plej furioza el êiuj ĉevaloj. Kaj la banuso Oleh estis la plej bela bravulo sub la êiela volbo. Čiu povas rekoni la banuson Oleh inter tiom da banusoj kaj grafoj,ar li havas ornamitan vestajon kaj blankan kaskon pli dandan ol ĉiuj aliaj.

Promenis la bravuloj kaj noblaj sinjorinoj tra la herbejo per siabotoformovadis la herbon por trovi la ŝlosilojn. Nur la banuso Oleh malmulte interesigas pri la slosiloj, ĉar ŝajne al li pli gravas ludo kai petolado. Kaj la princino rigardis tra la fenestro kaj esploris, kíu estos bonsanca. Atente rigardis la orgojla princino kaj por si aúguris bonsancon - ke la banuso Oleh trovu la slosilojn.

Kiam venis la bofilino Neva kun la koturno antaŭ si, neniu sur la herbejo, krom la banusoOleh, eê rimarkis ilin.

- „Mi ankoraŭ ne vidis tiel ĉarman knabineton“, ekpensis la banuso Oleh kaj ekiris al si.

Tiumomente la bofilinon Nevan rimarkis ankaŭ la princino el la fenestro kaj, ĉar si estis orgojla kaj senkompata, śi eĉ ne rimarkis kiel ĉarma estas tiu junulineto, sed si ekkoleris kaj diris: „Nur ne okazu ke tiu primitiva junulino trovu la ŝlosilojn kaj fariĝu mia korteganino!" Tiel śi ekpensis kaj sendis siajn servistojn por forpeli la knabineton.

La bofilino Neva iris tra la herbejo kien la koturno sin gvidis. Si venis en la mezon de la herbejo, kie kreskis amaranto. La koturno formovis du foliojn ĉe la fino de la amaranto, kaj sub ĝi trovis la slosilojn.

Neva kliniĝis kaj levis la slosilojn, kaj kiam si turniğis al la rega palaco kaj vidis la orgojlan princinon, ektimis la bofilino Neva kaj ekpensis: „Mi ne povus esti la princina korteganino."

Ekpensinte tion, si ĉirkaŭrigadis, kaj apud si vidis la belegan bravulon, kvazaŭ sungemelon. Li estis la banuso Oleh.

Rapide decidis la bofilino Neva kaj ne faris kiel Mokoš ordonis al si, sed etendis la ŝlosilojn al la banuso Oleh:

- „Prenu la slosilojn, nekonata bravulo, kaj la princino estu via amatino kaj fianĉino", diris la bofilino Neva kaj ne povis depreni la rigardon de la belega bravulo.

Tiumomnente venis la servistoj kun vipoj kaj minacis al la bofilino Neva, por forpeli ŝin el la herbejo laủ la princina ordono. Vidinte tion, la banuso Oleh rapide decidis kaj respondis al la bofilino Neva:

- „Dankon al vi pro la Slosiloj, kara knabineto, sed mi havas alian ideon. Vi estos mia amatino kafianĉino, ĉar vi plbelas ol stelo matena. Mia bona ĉevalo nin portos al mia fora banuslando.

Ĝoje ekpaßis la bofilino Neva apud la banuso Oleh, kaj li metis sin apud si sur la ĉevalon. Kiam sur la bona ĉevalo ili preterhastisa la fenestrojn de la princino, la banuso Oleh lerte jetis la slosilojn, kiuj hokiĝis precize al la fenestro.

- „Jen la slosiloj, mośta princino", alkriis la banuso Oleh la princinon - „feliĉe portu la kronon kaj la kostumon, kaj mi trovis por mi fraŭlinon."

Tutan nokton galopis la banuso Oleh kun la fraŭlino en la selo, kaj antaŭ la aăroro ili atingis la foran banuslandon kala kverkan fortikajon de la banuso Oleh. La kverkan fortikajon ĉirkaŭis tri fosajoj, kaj meze de la fortikajo troviĝis malnova domo.

- „Jen la palaco de la banuso Oleh", diris la bravulo al bofilina Neva, kaj limem ekridis, ĉar pli bela palaco nenie ekzistas. Sed ankorai pli ekridis la bofililno Neva, vidinte kie si regos kun tia bela bravulo.

Ili tuj organizis nuptofeston por soleni la geedziĝon. Ili kunvokis dudek bravulojn kaj dudek povrajn malriĉulinojn, ĉar pli da homoj ec ne logis en la senhoma banuslando. Por esti pli multaj kaj pli gajaj, ili invitis ankaŭ lupon kaj lupinon el la montaro kaj la grizajn aglon kaj nizon, kaj por la bofilino Neva kiel du eskortaninojn: turton kaj sveltan hirundon.

La bofilino Neva krome sin laŭdis al la banuso Oleh:

                - „Se la Suno povus rekoni min, ankaủ gi venus al mia nuptofesto. La Suno estus mia bopatro dum la geedziĝo, ĉar tiel al m profetis la feinoj."

Kolektiĝis do la festantoj en la malnova palaco por nuptofest, ne sciante ke por ili estis aŭgurita malbonŝanco.

***

La koro de la orgojla princinon estis vundita, kiam la banuso Oleh jetis la ślosilojn kaj antaŭ tiom da sinoroj, banusoj kaj grafoj, rifuzis akcepti la ĉarman princinon, kaj elektis nekonatan fraŭlinon.

Persvadis la princino la reĝon, sian patron, petegis kaj insistis, kaj fine ŝi sukcesis, ke la reĝo cedis al si sian grandan armeon. La armeo, gvidita de la kolera princino, ekrajdis sur bonaj êevaloj al la fora banuslando de la banuso Oleh.

La nuptofestantoj jus sidiĝis ĉirkaŭ la tablo, kiam la armeo montriĝis ĉe la horizonto. Ĝi estis tiom granda kaj kovris la tutan banuslandon tiel, ke eblis vidi eê ne spanon da tero. Antaŭ la armeo rajdis heroldoj kriante, keiu vivulo en la mondo aŭdu:

- „Alvenas granda elektita armeo por obeigi la spiteman banuson! Lin ĝi kaptos vivan, kaj elprenos la koron al la banusino!"

Aŭdinte tion, la banuso Oleh demandis la bofilinon Neva:

- „Ĉu vi timas, bela fraŭlino?"

- „Mi ne timas`, respondis Ši ĝoje, ,„mi fidas la lupon kaj la Jupinon, la dudek bravulojn kaj dudek malriêulinojn, sed plej multe la bravan banuson Oleh. Kaj krome mi havas bonajn eskortantojn: la turton kaj sveltan hirundon."

Ekridis la banuso Oleh, sed la festantoj jam ekstaris sur siajn piedojn. Ili kaptis la bravajn armilojn, samtempe la bravuloj kaj malriêuloj, ekstaris apud la fenestroj de la malnova domo kaj streêis siajn pafarkojn kaj silkajn kordojn, atendante la princinon kaj Sian armeon. Sed la armeo estis tiel potenca, ke gin povis rezisti nek la banuso Oleh, nek la nuptofestantoj, nek lia malnova domo.

La unuaj pereis la nigraj gelupoj, ĉar ili transsaltis la palacon kaj la fosajojn kaj atakis la reĝan armeon, por meze de la armeo elpreni la okulojn al la orgojla princino. Sed leviğis cent bastonegoj, kaj la armeo defendis la orgojlan princinon, rompis la flugilojn de la aglo kaj nizo, kaj la pezaj ĉevaloj alpremis ilin al la tero.

Ciam pli proksimen la potenca armeo venadis al la malnova domo, kaj kiam ĝi estis je pafatingo, la nuptofestantoj malstreĉis la silkajn kordojn kaj per malpezaj sagoj bonvenigis la armeon. - Sed ne pigris ankaŭ la precizaj sagistoj de la kolera princino!

Ekflugis la sagoj ambaŭflanken, kaj la armeaj sagistoj estis tiel multnombraj, ke la sagoj superśutis la fenestrojn de la malnova do kiel ĉiela plago. Ciu bravulo havis du aŭ tri vundojn, kaj la malričuloj eê dekon da ili.

La plej pezajn vundojn havis la banuso Oleh, kaj pro ili senfortiĝis liaj heroaj manoj, ĉar la vundoj superis lian forton.

Ekiris haste la bofilino Neva kun la banuso Oleh en la domkorton, por tie lavi liajn vundojn. Dum si lavis liajn vundojn, la banuso Oleh diris:

- „Mallonge ni estis feliĉaj, mia Neva. Vi povaneniun plu fidi, kaj la armeo venis antaŭ la pordon de nia malnova domo. Ili rompos la kverkajn riglilojn kaj detruos la antikvan pordon - sekve mortos kaj pereos la lupoj kaj la agloj, kaj la bravuloj kaj la malriêuloj, kaj la banuso Oleh kaj lia Neva!"

Sed la bofilino Neva trovis la solvon kaj diris:

- „Ne timu, banuso, mi sendos la turton por venigi Mokośon el la marộo. Mokoš ĉion scias kaj povas fari, do ŝi helpos al nị"

La bofilino Neva sendis la rapidan turton. Forflugis la griza turteto pli rapide ol elpafitaj sagoj, kaj la sagoj de la rega armeo ne atingis sin. Ši forflugis kaj alkondukis Mokošon ella marĉo. Kaj Mokoš transformiĝis al korvo kaj sidigis sur la tegmentopinton de la malnova domo.

Sed la armeo jam atakis la pordon. Ili komencis batadi per pezaj klaboj la pordon kaj pordofostojn, komenciĝis batado kai frapado, resonis la vestiblo kaj la subtegmentejo de la malnova domo kvazaŭ infera hajlo batadus la pordon de la banuso Oleh.

- „Estu feliĉa, mia Mokoš", pregis la belulino Neva la nigran korvon, „feliĉa estu kaj helpu al ni kontraŭi la malican princinon por ne perei junaj!"

Sed Mokoš furioze atendis tion, por elversi sian koleron. La korvo skuis la nigrajn flugilojn kaj diris:

- „Helpu vin mem, kolombino mia! Vi devis min obei kaj al la princino redoni la ślosilojn. La princino eksatus vin, kaj vi sidus apud sia genuo, per silko vi vestus vin, kaj trinkus el ora glaso. Kion vi volis, tion vi ricevis! Nun vi havas malnovan domon, en la domo vunditan malriêulon, kaj antaŭ la domo grandegan armeon. Helpu al vi tiu, kiu vin instruis!"

Kiam tion aŭdis la banuso Oleh, ekstaris la vundita bravulo sur siajn piedojn kaj ekkriis furioze:

- „Lasu, Neva, senfruktan laboron! Kiam kovro helpis al bravulo? Kaj vi forlasu mia tegmenton, nigra maliculino, por ke mi ne foruzu malpezan sagon por mortigi birdojn sur la pinto de la tegmento. - Poste la banuso Oleh ĉirkaŭbrakis la bofilinon Neva kaj diris:

- „Kiam mi pereos meze de la reĝa armeo, iru, mia belega Neva, riverencual la princino kajstu kortegnino al la kolera princino, kiel vi devis esti banusino al la banuso Oleh. Ektristis la brava banuso la kverkajn riglilojn, por malfermia pordon al la grandega armeo kaj Oleh, disiĝis de Neva, ekkuris tra la palaco kaj tra la vestiblo por levi por perei trabatiĝi.

Neva restis sola en la palaco, kaj super ši, surla tegmento, restis la nigra Mokoš. Aŭdeblis falado de pezaj rigliloj - baldaŭ frakasiĝos la malnova pordo kaj la armeo senkomnpate atakos, la banuson Olehon sklavigos, kaj al la kara knabineto elprenos la koron. Rapidajn pensojn turnadis Neva: kion kaj kiel fari? – Cirkaürigardis la belulino Neva por vidi Ĉu iu kompatos kaj helpos sin en tiu granda malfacilajo! Ši ĉirkaŭrigardis simpatie kaj ĉarme tra la tero kaj čielo. Kiam Ši  ekrigardis la cielon, sur ği pasadis la Suno, flamanta kiel fandita oro. Kiam si rigardis al la Suno, ği estis ravita pro sia ĉarmo, kaj turnis al si sian rigardon. Intersangis la rigardojn la Suno kaj la bofilino Neva, kaj farinte tion, ili interkonatigis, kaj la Suno tuj rememoris: „Ši estas la novedzineto, al kies nuptofesto mi iras. En bona momento śi donacis al mi platpanon, kaj en pli bona momento śi al mi rigardis."

La Suno aúdis kiel antaŭ nelonge Mokoš estis bruska al la bofilino Neva kaj malice rifuzis helpi sin, kaj la Suno šin tondre riprois. Pro timo ekmutis la tuta banuslando, pro timo mallevigis hakiloj kaj klaboj, kaj la potenca Suno tondradis super Mokoš:

- „Ho vartistino kun senindulga koro! Se malico kreus justecon en la mondo, maldika justeco naskiğus! Kvankam en la koto vi min vartis, vi mizera en la koto restis. Kun mi tra la čielo vi ne promenis, nek kun mi el la ĉielo rigardis, por scii laŭjuste juĝi. Ho vartistino, senindulga koro! Ĉu dum la Johantagaj fajroj la potenca Suno forgesos kiu lin malfortan prizorgis dum Karoloj? Aŭ la bopatro Suno riproĉos al la bofilino, ĉar si rifuzis la reĝan palacon kaj la princinan kortegon, sed laŭ sia koro elektis la bravulon? - Enfalu en la teron, nigra vartistino, vi iru en la teron, kaj mi al la êielo, por helpi de tie la veran bravulon kaj lian belegan virgulinon."

La ĉielo kaj la tero obeis la Sunon, kial do ne obeus ĝin la nigra korvo, kiu estis Mokoš? Tuj Mokoš en la teron enfalis, plenuminte la ordono de la Suno.

Kaj la Suno, estante ju pli arda per si mem, des pli multe fortigis. Ekbrilis la Suno desupre, ardigis la tutan banuslandon, varmigis la ĉielon kaj la teron, kaj eê la feran monton gi ardigus.

Ekardis la kaskoj de la potenca armeo, varmigis ĝiaj pezaj kirasoj, ekardis lancoj kaj hakiloj. Sufokeco okupis la tutan regnon, gi kaptis la multnombrajn sagistojn, kies cerbo brulis sub kaj la brustoj anhelis pro varmego sub la kirasoj. Kiun la tegmento ne protektis, tiu ne restis viva. La varmego faligis la armeon sur la teron. Unu falas trans la talion de la alia, unu la alian nomas kunfrato, kaj apenaŭ vokinte tiun, li jam falas.

La Suno mortigadis la senkompatan armeon, kaj Mokoš helpadis la Sunon, malfermante sub la armeo profundajn Slimejoin. Kie la Suno iun faligis, tie sub li ankaŭũ la slimejo malfermigis; kiu en la slimon falis, super tiu la Ŝlimo fermigis; kie li staris, tie ekestis lia tombo.

Pereadis tiele soldato post soldato, same sagisto post sagisto, sammaniere la princino kaj la milita armilaro: hakiloj kaj klaboj. Terure estas rigardi la grandegan armeon, kiun la Suno juĝas, kai la tero gin entombigas! – Post mallonga tempo, dum unu aŭ du momentoj, malaperis la potenca armeo, kaj en la banuslando restis neniu vivanta animo. Travivis nur tiuj, kiuj estis sub la tegmento de la malnova domo.

Denove silente kusis la lando de la banuso Oleh, kaj sur la fenestro aperis gaja knabineto, la bofilino Neva, por vidi ĉu la bopatro Suno mildiĝis, post kiam gi ekstermis la maliculojn en la mondo.

***

Rapide la bravuloj resanigis siajn vundojn, ĉar ili estis bonsancaj, kaj ankoraŭpli bone resaniĝis lamalriĉuloj, ĉarla malriêuloj pri mizero kutimiĝis. Kaj la banuso Oleh eê malsani ne povis apud tia belulino Neva. - Sed matene ili sendis sveltan hirundon kun saluto al la Suno. La hirundo revenis ĝis la krepusko, alportis resalutojn de la Suno kaj la mesaĝon ke morgaŭ ili faru nuptofeston, ĉar la bopatro venos al la festo.

Tiel ili faris, kunvokis la feston, kaj kia estis ilia nuptofesto kaj kiel oni kantadis tra la senhoma banuslando, tiajoj ne okazis denove dum postaj cent jaroj, nek en dek regnoj.

 

Jagor

I

Ekzistis foje infano nomita Jagor, kiu post la morto de sia patrino vivis kun la malbona kaj malica duonpatrino. Malkompatema kiel malbona jaro, la duonpatrino suferigis la infanon per malvarmo kaj malsato, kaj lian patron ensoris per diversaj drogherboj, ke ankaŭ li ne zorgis pri la infano.

Jagor longtempe suferis pro sia malbona sorto, gis lia infana koreto iun tagon tropleniĝis de doloro. La povrulo kaśis sin en la stalo, enpuśis la vizaĝon en la pajlon kaj amare ekploris:. „Kion mi faros kaj kien mi iros tiel malgranda?" Dum la plorado li aŭdis susuron similan al tiu de muso. Poste flustro atingis lian orelon: „Ne ploru, malgranda Jagor. Tute ne zorgu. Ni estas i tie triope por helpi vin!"

Jagor levis sian kapon kaj rigardis ĉirkaŭe tra la stalo. En la stalo staris, kiel ĉiam, ligitaj al la mangujo, nur la dika bovino kaj la ruĝeta kaprino, ambaŭ breditaj kaj prizorgitaj de la patrino de Jagor. Estis neniu alia!

- „Ĉu vi parolisal mi?", demandis Jagor la bovinon.

- „Ne, mi ne“, respondis gi.

- „Kaj vi?", demandis li la ruĝan kaprinon.

- „Eê mi ne“, respondis gi.

- „Kiu do parolis kaj kial ĝi diris ke vi estas triope, se vi estas nur du?"

- „Parolis al vi Bagan"; li estas la tria en la stalo, krom ni, kaj li estas pli aga ol ni", respondis la bovino.

- „Kie do estas tiu Bagan?", demandis Jagor.

-„Tie li estas, en la tritika fasko."

- „Kaj kie en tiu êi stalo troviğas fasko da tritiko?", demandis Jagor.

-„La fasko da tritiko estas tie, en la dekstra angulo de la stalo, enplektita en la plektajon sub la stuko“, respondis la bovino.

- „Kaj ekde kiam gi troviĝas tie?", surpriziğis la infano.

- „Jam kvindek jarojn."

- „Kiu gin metis tien?"

- „Via avo, kiam li plektis kaj konstruis tiun ĉi stalon", diris la bovino.

- „Kial li enplektis la tritikan faskon en la plektajon?"

- „Por logi Baganon, kiu, ekloĝinte tie, ĝis hodiaŭ gardas viajn brutaron en la stalo kaj havajon en la grenejo kaj kabano, kaj kio ajn okazas en via bieno, nenio okazas sen lia scio."

Aŭdinte la rakontadon de la bovino, Jagor turniğis tra la stalo kun sento de simpatio por la avo, por Bagan kaj por la tritika fasko troviĝanta en la plektajo.

La bovino daúrigis:

- „Se vi volas obei min, konstruu malgrandan mangujon, ne pli largan ol unu spanon kaj ne pli ol unu colon altan. Metu gin sub nian mangujon, sed neniu sciu tion. Vespere, kiam vi portos mangajon al ni, metu unu manplenon ankaŭ en la mangujon de Bagan, kaj kiam vi faros sternajon por ni, faru la samon ankaŭ por li. Tion faru kaj timu nenion."

Jagor obeis la bovinon: li konstruis kaj pretigis la mangujon, donadis manĝajon al Bagan kaj pretigis por li kuśejon. Ekde tiu tago la infano en la stalo ricevadis nutrajon kaj protekton. Tie li tranoktadis, kaj tien li rifuĝis. La bovino, la kaprino kaj Bagan plenumadis siajn promesojn. Se nokte blovadis vento, Bagan amasigadis fojnon en la angulojn, por ke al infano estu varme, kaj kiam la duonpatrino matene venadis por melki la bovinon kaj la kaprinon, ili donadis al ši nur duonon de sia lakto, kaj la alian duonon ili rezervisor Jagor.

Jagor komencis kreski kiel pino sur monto. Ciuj miris ke lipovis bone kreski ĉe la duonpatrino. Kaj la duonpatrino turmentigis kaj koleregis, ĉar videble §i ne povis malutili al la infano.

Ši cerbumadis dum multaj tagoj kaj noktoj, kaj finfine ši ekhavis la ideon. Iun tagon, kiam matene la edzo preparis sin por iri falci pajlajon, si diris al li: „Karulo, ne prenu kun vtagmangon. Mi sendos ĝin al vi pere de la infano."

Là edzo konsentis, kunprenis nur la falêilon kaj iris falėi pajlajon.

Je tagmezo la virino kuiris poton da kaĉo kaj bakis panon, enmetis ilin en korbeton kaj diris al Jagor: „Jen korbeto, portu la tagmangon al la patro."

Jagor foriris, la duonpatrino eliris al la kortopordo kaj rigardis post lin.

Ši sciis kio al li okazos kaj kiu insidis lin dum la tagmeza varmego.

La suno ardis sur la ielo, la herboj kasadis sin unu sub la alia. kaj ĉio vivanta retiriĝis sub arbustojn kaj en veprejon por protekti sin kontraŭ la suno. Nur Jagor marsadis tra la herbejo. Nenie estis ec malgranda ombro, kaj la aero vibradis antaŭ liaj okuloj kiel ora pluveto.

Kiam Jagor trairis la kortopordon, aliflanke de la barilo kaüris la sorĉistino Tagmezulino super sia ternesto. Šia nomo estis Tagmezulino, ĉar si nur tagmeze eliradis el sia ternesto, sunumis kiel serpento en la ardanta sunflanko kaj insidis por brulvundi iun per urtiko.

Rimarkine la infanon, la maljunulino rapide plukis faskon da urtikoj, postkuris la infanon, kiu nek aüdis śiajn paśojn, nek vidis šian ombron, atingis lin sur la vojeto dum plej forta sunbrilo kaj per urtikoj frapis lian nukon. Ricevinte la frapon, mallumo kovris liajn okulojn, Ii falis surteren kaj senkonsciiĝis. La sorêistino prenis la poton kaj per unu gluto formanĝis la kaĉon. Preninte la panon, per unu buspleno si glutis gin. Post tio, jetinte Jagoron sur la ŝultron kvazaŭ li estus sako, si forportis lin en sian terneston.

La duonpatrino, starinta ĉe la kortobarilo, ĉion i vidis, frotis la manojn kaj diris: ,„Bonege. Tiu ĉi ne plu revenos." - Kaj la sorĉistno Tagmezulino, forportinte Jagoron sub la teron, tiris lin tra iu malluma tunelo al loko en kiu de ie blovadis terura varmego. Tie la sorcistino baltis, blovis al la vizago de Jagor, kaj li vekiğis.

Preninte la infanon je la mano, la sorêistino gvidis lin pluen en la subteran ejon, kiu similis terure grandan korton super kiu estis volbo el bakita argilo, similanta grandan sonorilon. Cirkaŭ la korto estis dekdu fornoj: ses ruĝaj fornoj, kiuj eljetadis rugajn flamojn kaj ses flavaj fornoj, kiueljetadis flavajn flamojn. La tero sur la korto estis niedtretita pro multego da servistoj okupitaj pri la fornoj. En la rugai fornoi ili rostis ŝafojn, kaj en la flavaj ili bakis panon, čion či por unu porcio al la soristino Tagmezulino.

Neniu vivanta estajo povus spiri en tiu varmego, ĉar ties gorgo forbrulus - sed post la blovo de la sorĉistino, Jagor farigis imuna al tíu varmego. - „Ho!", ekkriis Jagor trovinte sin antaŭ tiu mirindajo.

- „Ne timu!", diris la sorĉistino Tagmezulino.

- Mi ne timas, sed mi miras, kiel ĉio ĉi estas granda. Unu sola forno estas pli granda ol miaj kabano kaj stalo kune."

La sorêistino Tagmezulino ekridis mallevinte sian nazon, levinte la mentonon gis la naztruoj kaj kurbinte la buson.

Ši gvidis la infanon tra la korto kaj tra ankoraů unu galerio, en la subteran ejon, similan al grandega safejo kun volbo el ruĝa tero. En la ejo la Šafinoj estis amasigitaj unu apud la alia, iuj havantaj ruğan lanon kaj grandaj kiel plej grandaj bovoj.

- „Ho!", diris Jagor, vidinte la grandegajn šafojn.

- „Ne timu!", diris al li la sorĉistino Tagmezulino.

- „Mi ne timas, sed mi miras, kiel grandaj estas tiuj êi safinoj. Unu sola safino estas pli granda ol miaj bovino kaj kaprino kune."

La maljuna Tagmezulino denove ekridis, fariĝinte ankoraŭ pli malbela. Ši gvidis la infanon tra tiu ŝafejo kaj elirigis la safojn. La safoj sekvitaj de la maljunulino kaj de la infano, eniris la trian subteran ejon, kondukantan ĉam supren. - Post longa maršado ili eliris el la ternesto tra alia truo. Ili troviĝis sur rokpinto, sur treege granda stona kampo. La kampo estis de du flankoj êirkaŭita per rokoj kaj de la aliaj đu flankoj per feraj platoj. El tiu kampo ekzistis nek elirejo nek enirejo, krom tra la ternesto de la sorêistino Tagmezulino.

La kampo estis fermita kiel rondvalo, kaj sur ĝi kreskis iaj kreskajoj potencaj kaj grandegaj, kies êiu folio estis granda kiel tri bedoj de bonkvalita kampo kaj brilis kiel sunlumigita kupro. La suno Varmigis Stonojn kaj plantojn, kaj la varmego en la rondvalo estis tiel intensa, ke vivanta estajo ne povus spiri sen bruligi sian gorgon. Sed la infano sentis eê ne tiun varmegon kaj pro la grandega miro diris:

- „Ho!"

- „Ne timu", respondis al li la sorêistino Tagmezulino.

- „Mi ne timas, sed mi nur miras, kiel io či estas granda; unu sola folio estas pli granda ol miaj kampo kaj ĝardeno kune.“

La sorêistino Tagmezulino ekridis denove aj eksajnis tielmalbela, ke sub la suno tia ankoraủ ne ekzistis.

- „Vi plaĉas al mi, knabo!", diris tiam la sorcistino. „Mi bezonas paštiston, do vi iĝos mia paśtisto. Sidiğu tie ći kaj gardu la šafaron, Sed atentu kiel vi servos min, ĉar se okazos domago, ve al vi!“

Tiel dirinte, la sorêistino denove malaperis en la ternesto. La infano dume restis sola en tiu grandega rondvalo, čirkaűita de ferajoj kaj stonoj. La grandegaj safoj disiris tra la kampo. Ili mallevis siajn kapojn kaj paśtis la kreskajojn, kaj dum ili maćis la grandegajn foliojn rebrilantajn kuprokolore, flametoj $prucis ĉirkaŭ iliaj kapoj.

La infano sidigis sur stonon sub la alta fera murzono kai observadis la tutan terurajon. Cio kion li vidis, peze falis sur lian koron, ke li eĉ plori ne kapablis. Nur unu sola ideo vagis tra lia kapo: kiel malgranda kaj plaĉa estas lia tuta bieno, je kiu senigis lin lia duonpatrino, kaj kiel grandega kaj terura estas tiu malbonajo, kiun pri li si elpensis.

II

Kiam vespere la patro revenadis hejmen el la kampo, i trovis en la sekalkampo la korbeton kaj la postukon de Jagor. Veninte hejmen, li vidis en la stalo la edzinon, kiu melkis la bovinon.

-  „Bonan vesperon, karulino! Kie estas mia tagmanĝo? Kio okazis al Jagor?"

- „Mi ne scias, karulo! Sed ne kompatu la filon, kiu ne kapablis eĉ tagmangon al vi porti. Sen li ni bezonos malpli da pano.

- „Vi pravas", respondis la edzo kaj ili eniris la kabanon por vespermangi.

Vepermanginte, la edzino montris al la edzo la restintan pecon da pano.

La edzo rigardis la panon, sed ne povis senti ĝojon rigardante gin.

Kiam la edzino ekkusis por dormi,)i kaśe iris en la stalon por nutri la brutaron. Restinte sola kun la bestoj kaj komencinte okupiĝi pri ili, li iam pli malĝojis. La bovino kaj kaprino lin observis, kaj iliaj rigardokortusis lin. Ankaŭ la restinta panpeco senĉese venadis en lian menson.

Li sidiĝis sur la sojlon de latalo kaj fiksrigardis la nokton.

Ekstere brilis luno, la kabano kaj la stalo aspektis malgrandaj kiel du buloj, kaj la kampeto kaj korto grandaj kiel du manplatoj, kaj ĉio ĉi estis ĉirkaŭita per plektajo. La kampo estis dividita en trí plugitajn bedojn.

- „La sekvontan jaron ni tute ne bezonos plugi la trian bedon“, pensis ladzo, rememorinte denove ke li nun bezonos malpli da pano. Sed li tuj havis la impreson, ke sen la tria li ne plugos eĉ la du aliajn bedojn. La plugilo estas ligna, la bovino malforta kaj la tero malmola. Sen gojo en la koro, vi mortos pro penadprila tero, sed vi ne sukcesos gin kultivi!

-  „Kun ĝojo plugadis gin miaj antaŭuloj, čiam la patro por la filo. Kaj mi, pekulo, mortigis mian filon, forpušis el mia koro la ĝojon kaj amon por la tero."

Apenaŭ li estis pensinta tiel, kaj el la pordokadro li aŭdis iun murmuradon. Se tio ne estis grilo, certe temis pri ia mirindajo!

- „Malfeliĉulo, iru serći la filon", diris tiu voôo al li. „Li troviĝas en la ternesto de la sorcistino Tagmezulino. Iru laủonge de la plektobarilo, prenu el la korbeto tiun poton kaj plenigu gin per akvo. Kiam vi eniros la terneston, daúrigu tra la ejo kaj, eksentinte varmegon alvenantan de ie, trinku akvon el la poto, kaj nenio okazos al vi, ĉar antaŭ vi el gi trinkis la sorêistino. Vi fortiĝos kaj liberigos vian filon."

La patro tuj leviĝis, prenis la poton kaj ekmrsis laŭlonge de la plektobarilo. Trovinte la terneston, li eniris ĝin kaj direktiğis tra la ejo gis la subtera korto, el kiu alvenadis terura varmegoTie li rimarkis la dekdu fornojn kaj êirkaŭủ ili la servistojn, moviĝantajkiel diabloj čirkaŭ la fajro. Meze de la korto li vidis sian filon, luktantan en la infera varmego kun grandega nigra safoviro.

La patro konsternigis pro malĝojo, forgesis trinki akvon el la poto kaj malfermis la buśonor voki la filon. Sed apenaŭ li malfermis la bušon, mortiga varmego bruligis lian gorĝon. La homo permane premis la gorĝon, ekpentis kaj ekmurmuris: „Mi ne meritis ion alian!" kaj mortis kiel talpo en sia truo, dum lia pentinta animo flugis antaú la Dian tronon.

Rimarkinte matene foreston de la edzo, la duonpatrino eliris por voki lin; kaj ĉar li ne respondis, ŝi iris serêi lin. Ne trovinte lin, si atendis ĝis la vespero, sed ĉar li ne revenis eê vespere, si eliris kortomezen kaj, rigardinte čirkaúe, frotis siajn manojn dirinte:

- „Bonege. Ankoraŭ hieraŭ i tio êi apartenis al ili, kaj nun cio ci estas mia!"

Dirinte tion, śi eniris la domon, fermis la pordon per riglilo, eltiris el la kesto la tolon, kiun la patrino estis lasinta por Jagor, bruligis kandelon kaj komencis tajli por si ĉeemizon kaj antaűtukon.

Dume, en la stalo afliktiĝis la bovinkaj la kaprino. Tiuvespere ili mangis eê ne pajleron. Ili ne havis apetiton. Sed kiam noktiğis kat čio en la domo silentiĝis, la bovino demandis la kaprinon:

- „Kion ni faru, karulino?"

- „Kion alian ni faru, ol seri la infanon."

Bagan surgrimpis la mangujon. Li estis malgranda kiel polekso; sur la piedetoj li havis ĉevalajn hufojn kaj sur la homa kapeto malgrandajn kornojn. Li diris al la bovino kaj kaprino:

-„Ho, jes! Nenio alia estas farebla!"

La bovino pensis iomete kaj diris:

- „Sed ni ne povas iri solaj. Venu kun ni, Bagan. Vi estas pli saĝa ol ni."

- „Kaj kiu gardos la havajon de la infano? Mi devas resti, kaj vi devas iri", ordonis Bagan.

Li do malligis la ŝnuron per kiu la bovino estis ligita al la manĝujo. Poste li prenis ŝnuron por liberigi la kaprinon. Kaj ĝi dìris: „Malligu la Šnuron, sed volvu gin êirkaŭ miaj lkornoj. Ebleni bezonos gin."

Bagan faris tiel, volvis la Ŝnuron ĉirkaŭ la kaprinaj kornoj, malfermis la pordon de la stalo kaj la bovino kaj kaprino eliris en la nokton por serĉi Jagoron. Dume Bagan restis por gardi la havajon de la infano.

La bovino kaj la kaprino ne sciis kien iri, nek laŭ kiu vojo, car Bagan konsilis al ili serêi la infanon tie, kie la rokoj estas plej altaj kaj plej timigaj.

La unuan tagon ili trapasis nur herbejojn, kie estis fontoj kun multege da akvo. La bovino satmangis kaj trinkis puran akvon. La tutan duan tagon ili iradis tra densa dornarbetaro, kie ili trovis rojon. La kaprino pinĉis bongustajn foliojn kaj estingis la soifon per purega akvo. La trian tagon ili atingis la monton kaj eniris la nekulturitan veprejon. La pastajo estis malabunda, kaj akvo troveblis nur en unu marĉeto. La kvaran tagon ĉie ili trovis nur piceojn kaj juniperojn, sed ec ne guton da akvo; la karsto estis iam pli nuda kaj plí kruta, kaj la bovinon forlasis la forto. Tute senfortiğinte, gi diris:

- „Kamardino mia, mi pl ne povas pasi, sed rigardu kíom alte troviĝas la pinto!"

- „Kušigu sub êi tiun juniperon kaj atendu min", proponis kaprino. „Se ni ambaŭ devus penadi por atingi la pinton, al ní ambaí malaperus lakto kaj ni havos nenion por trinkigi la infanon. Mi iros liberigi lin, kaj vi lin trinkigos.

La bovino restis sub la junipero, kaj la kaprino daúrigis la marsadon. Gi grimpis Ciam pli supren, la karsto iğis číam pli nuda, kaj la alteco terura, kvazaŭ tusante la ĉielon. La kaprino vundis s piedojn, sed atingis la feran barilon. La kaprino konstatis, ke la valo estas ĉirkaŭita per rokoj kaj feraj platoj, kaj super la valo vibris la ĉielo kaj la aero pro terura varmego.

- „Loko pli malbona ol tiu êi ne ekzistas en la karsto, do ci tie devus troviĝi la orfeto", diris la kaprino kaj surgrimpis la rokon ankoraŭ pli alten, kie gi kunigis kun la fera plato, kaj la kaprino rigardis transen.

La plato estis alta kiel du homoj, glata kiel vitro kaj varmega kiel infero. Sub gi en la valo dormis la infano. Lia ĉagreno farigis tro peza dum la pasintaj kvar tagoj, do li kusiĝis sur la $tonon kaj ekdormis.

La kaprineto vokis la infanon, sed li ne aŭdis. Nur la grandegaj safoj levis siajn terurajn kapojn. Sed la malsaĝaj monstroj kapablis fari nenion alian, ol denove klini la kapojn kaj pasti la kuprokolorajn foliojn, kiuj dissprucis fajron irkaŭ iliaj rugaj kapoj. La kaprineto per piedo pusis śtoneton, kiu falis apud la infano kaj vekis lin.

Jagor malfermis la okulojn kaj rimarkis super si la rufa barbon, du maldikajn kornojn kaj du okulojn, kiuj ĝojigis lin pli ol se li estus vidinta du diajn angelojn. La infano eksaltis, levis la manojn kaj diris:

- „Liberigu min, ĝojo mia!"

Li diris tiel, kaj la kaprineto, aŭdinte la voĉon de la infano, forgesis ke giaj piedoj estas dolorantaj kaj vunditaj, sed ĝi volis nuratingi la infanon aủ venigi lin al si.

Ĝi kaptis per la antaŭaj piedetoj la muron kaj skuis sian kapeton. La ŝnuro malvolviĝis de giaj kornoj, ĝia finajo falisuste en la manojn de Jagor, kaj la alia finajo restis ligita al ĝiakornoj. Jagor ekkaptis la ŝnuron kaj komencis grimpi ĉiam pli alten gis li per manoj cirkaŭprenis la kolon de la kaprineto. La kaprino levis la infanon trans la muron, liberiginte lin el la infera valo kaj kuśiĝis kune kun li sur stonon por ripozi.

Car la infano multege ĝojis revidinte sian kaprineton, li na deprenis la manojn de ĝia kolo. Ili longtempe kusis unu apud la lia solecaj kiel du formikoj sur tiu terura kaj grandega altajo.

- „Ni iru, Jagor, koro mia", diris tiam la kaprineto.

- „Mi ne povas, kaprineto. Mi forbrulis pro soifo. Donu al mi iom da lakto."

- „Ankaŭ ĉe mi mankas lakto - gi malaperis. Ni iru al la bovineto."

Malsataj, soifaj kaj lacaj, ili ekiris malsupren laủ la roko. En vivdanĝero ili premiĝis unu al la alia por ne fali, kaj tiamaniere ili feliộe atingis la juniperon.

Sub ĝi kusis la bovineto, kiu bonege ripozis, guis la ombron kaj refortiĝis per roso, kaj kvankam gi dum du tagoj ne estis pastinta sin, ĝi ĝoje akceptis ilin:

- „Ne timu, karuloj miaj. Mi trinkigos vin ambaŭ per mia lakto." Ili kusiĝis, trinkis la lakton laŭdezire kaj tiam ĝoje diris:

- „Bovineto, patrineto nia! La plej bona kaj plej delikata herbo estos via. Vi mem malsatis, sed nin ambaủ nutris." Ili leviĝis kaj ĉiuj tri ekiris laŭ la sama vojo jam trairita de la bovineto kaj la kaprineto; tra la junipera arbaro, tra la nekultivitaj kampoj, poste tra veprejoj kaj herbejoj. Kiuvoje la bovino kaj kaprino iradis dum kvar tagoj, tie ili kun la infano dum unu sola tago pasis.

III

Intertempe la duonpatrino paradis tra la domo. Rimarkinte iumatene ke la bovino kaj kaprino malaperis, ši diris:

- „Neniam pli bona Sanco por mi! Mi havas neniajn zorgojn, kaj en la domo estas manĝajoj kaj tritiko por du jaroj, tolajo kaj lano por tri jaroj. Mi vivos senzorge kaj laŭ mia volo: mi estos mastrino de ĉio, kaj ĉio devos obei min: la kampo, la stalo, la greno kaj la lano."

Si do levis la kapon kaj iris tuj kontroli êion. Sed Bagan, malpli granda ol muso, sed pli forta ol giganto, ĉien sekvis Šin, kvankam ši, estante kolerema, levis la kapon kaj ne vidis kio okazadis ĉe siaj piedoj. Ši eniris la stalon, Bagan sekvis Ŝin tra la pordo; poste ši eniris la kabanon, kaj li kaŭris sub la sojlo. Sed si same pensis kaj gojis: „Mi estas sola. Cio al mi apartenas, kaj neniu povas min kontraúi!"

Ši ĝuadis ĝis malfrua vespero, ĝojis pro sia feliêo gis malhela nokto, kaj tiam ekiris dormi. La duonpatrino apenaŭ ekdormis, kiam la pordon io frapis kiel musa dento. Subite la riglilo per si mem movigis, la pordo malfermigis, la fulgonigraj najloj super la fajrujo ekbrilis kíel kandeletoj, kaj Bagan, pli malalta ol fingro, eniris kaj haltis sur la sojlo. Per siaj okuloj li rigardis tra la kabano, kaj kien ajn li rígardis, čuj ajoj akceptis lin amike: riverencis la benko apud la muro kaj la spinilo malantaŭ la fajrujo, kaj salutis lin la kesto kaj la tripiedo.

- „Ek, gekamaradoj, ni vidu kiel ni venkos Šin", diris Bagan. Alproksimiĝis la kverka benko al la fajrujo, kaj la tripiedo al la kesto, la araneo malsupreniris de la trabo kaj la spinilo alvenis el la angulo apud la fajrujo. Ili alproksimigis unu alla alia por fari interkonsenton, kaj nur la najloj ne forlasis la fulgonigran muron, sed kiom da najloj, tiom da flametoj dancis sur la muro.

- „Kiel ni do kontraŭstaru la duonpatrinon?", demandis denove Bagan.

Ili pripensis kaj interparolis - sed la benko estis tro peza, la tripiedo kripla, la spinilo tro delikata, kaj la araneo tro malbonhumora. La povra Bagan havis neniun por kontraŭstari al la duonpatrino –kaj la najletoj pro honto retiris siajn flametojn.

Sed tiumomente sur la malhela bretaro en la angulo bruligis la malnova olea lampo, faranta largan flamon. Pri ĝia ekzisto neniu scis kaj neniu gin alvokis. Dio scias ekde kiam ĝi staris tie forgesita. La flamo do ekbrilis en tiu lampo, kaj ĝia lumo ekparolis: „Serĉu kaj elektu la plej malgrandan objekton en la kabano kaj en la stalo. Per tio vi frakasos ŝian forton."

Malintensiĝis la flamo en la lampo kaj fariĝis mallumo. Nur sur la najletoj tie kaj tie aperis brilo, kaj Bagan diris: „Ni obeos la lampon, ĉar gia lumo estas pli aĝa ol ni ĉiuj."

Bagan tuj ekiris, kaj la saman nokton kaśiĝis en la tritiko, kiu trovigis en la grenejo. Li elektadis, trovis grajneton kaj alproksimigis al gi dirante: „Tritiko, infana tritiketo, ne kapitulacu", kaj metis la grajneton sur la supron de la amaso. Poste li eniris la kabanon, ensteliĝis en la lanon, trovis fadeneton, alproksimigis al gi kai diris: „Laneto, laneto de la infano, ne kapitulacu", kaj metis la fadenon su la supron de la lano. Fine li eniris la stalon, trovis tie pajleron kaj diris al gi: „Pajlero, pajlereto de la infano, ne kapitulacu", kaj metis gin sur la garbopinton.

Matene la duonpatrino ellitiĝis kaj komencis administri éion. Kaj ĉio obeis sin perfekte, sed en ĉio troviĝis iu neobeema elemento. Se la duonpatrino jetis la grenon en la muelilon, la tuta greno mueliğis krom unu grajneto kiu fajfis, siblis kaj haltigis la muelilon, sed estis neeble trovi gin. Se ši metis la lanon sur la ŝpinilon, la tuta lano mole spinigis, krom unu fadeneto kiu malobeis: ĝi pikis la fingrojn kiel pinglo, sed ne estis videbla. Se śi eniris la stalon por preni pajlon, la tuta pajlo fleksiĝis, krom unu pajlero. Gis krude elstaris, kaj kiam la duonpatrino volis eltiri ĝin, gi malaperis, kaj $i ne povis ekscií kíu gi estas.

Kaj tiel okazadis tagon post tago, dum kvar tagoj. Kaj la duonpatrino sin mem konsolis kaj kvietigis dirante:

- „Ne gravas unu grajneto, unu pajlero kaj unu fadeneto! Čio alia apartenas al mi!" - Tamen, šia koro suferis pro tio, kaj šia forto malkreskis - nenio estis tia, kiel gi estus, se ne ekzistus tiu pajlero, kaj timo okupis la duonpatrinon.

La kvinan tagon la duonpatrino eliris por viziti siajn tri bedojn la kampo. Dum si marsadis laúlonge de la plektajo, aperis la avino Tagmezulino. Ši levetis la kapon el la tero. Estis vespero kaj si frostiğus se śi komplete elirus.

Rikaninte pro kolero, la avino diris al la duonpatrino:

- „Vi tute ne interesiĝas viziti la kampon. Revenas tiu al kiu ĝi apartenas."

La duonpatrino ektimis, kaj la avino, ankoraŭ pli forte rikaninte, daŭrigis:

- „Fugis de mi la paŝtisteto, via duonfilo. Baldaŭ li estos ĉi tie. Helpu al mi rekapti lin."

- „Tre volonte, karulino! Kial ne?", flatis al ŝi la duonpatrino. „Sed kiel ni faros tion?"

- „Facile. Kiam vi vidos lin alveni, vi afable invitu lin al la kortopordo. Dume mi fosos la teron sub la pordo por fari truon en la tero. Tretinte ĝin, li enfalos la truon – kaj kiam li estos ene, vi ne plu zorgu", - je tio la avino harstarige ekridis.

- „Ekfosu, karulino, kaj mi deziras sukceson al vi", rediris la duonpatrino. La avino Tagmezulino enpusis la kapon en la teron kaj komencis obstine fosi ĝis śi faris truon sub la plektajo. Restis nur maldika tertavolo. Eê birdo, surfluginte ĝin, devus enfali.

IV

Dume ankaŭ Jagor, la bovineto kaj la kaprineto atingis la herbejon antaŭ la kortopordo. La kabano, stalo kaj la tuta havajo de la infano troviĝis sur monteto, apud la kortopordo staris la duonpatrino, el la ternesto strabis unuokule la avino Tagmezulino, sed super la stala pordo ekkaŭris Bagan sur la rando de hirunda nesto, kaj malantaŭ li rigardadis hirundoj kaj hirundidoj. Čiuj direktis la rigardojn malsupren al la herbejo, kien venis la orfeto.

Jagor ekĝojis vidinte la kabanon kaj la stalon, kaj la kaprineto demandis la bovineton:

- „Kion ni faros nun, karulino mia?"

- „Nun vi vidos", rapide diris Jagor. „Mi la unua trairos la kortopordon, kaj vi du sekvu min."

-„Tio ne taŭgos, infano Jagor. Ni estas solaj en la mondo kaj ni devas esti atentemaj."

La bovineto haltis kaj ekgapis al la kortopordo - kaj post longa observado diris:

- „Io estas al mi suspektinda. Ni ne iru antaŭen."

Fikse rigardis ankaŭ la kaprineto kaj ankaŭ ĝi diris:

- „Ankaủ al mi io esta suspektinda. Ni atendu."

Ili staris senmove kaj ne permesis al la infano iri antaŭen.

- „Ek, infano, ne timu, la patrino pardonis al vi", vokis lin dolĉe la duonpatrino.

Kaj Jagor, sopiranta pri sia domo, volis ekiri - sed ne permesis al li tion la bovino kaj kaprino.

La duonpatrino tuj komprenis pri kio temis, kaj ekridetis en si mem:

- „Estus vere malĝojige, se mni ne kapablus superruzi tiun, kiun gvidas la brutoj."

Si malfermis la kortopordon, stariĝis flanke kaj komencis logi la brutojn."

- „Venu, karulinoj, venu!"

La bovineto kaj la kaprineto tuj perdis la prudenton. Kiamaniere la bestoj rezignus la malfermitan kortopordon? Ili levis siajn kapojn, rigardis la korton kaj la malfermitan pordon dea stalo, kaj forgesinte ĉion, ili ekpasis al la kortopordo - kaj la ĝojplena Jagor antaŭiris.

Čio eksilentis, Tagmezulino kaśiĝis en la truo,la duonpatrino kunpremis la manojn, silentiĝis la kabano, kampo kaj ĝardeno – cie ekregis silento, kaj la infano iris ĉiam pli proksimen al la kortopordo.

Kiam estis plej silente, supre ekbruis irpado - la hirundoj el la nesto disflugis: kaj la hirundoj kaj iliaj idoj. Ili êirpadis kaj flugadis sub la tegnmento, krozis kaj traflugadis la stalon, ciam brue ĉirpante.

La infano levis la rigardon, la bovineto kaj kaprineto subite haltis, kaj ankaŭ la duonpatrino esplorrigardis kial okazis tiu bruado

El la hirunda nesto, trans la pordo de la stalo, ekpendis kanaba fasko. Ĝi kovris la pordon, ekbalancigis kaj disigis, kaj meze de la pordo aperis maljunulo. Lia barbo estis griza kaj longa, lia ĉemizo blanka kaj zonumita, kaj subaksele li tenis faskon da tritiko. La maljunulo staris senmove, li nur ridetis kaj levis sian polmon al la infano por haltigi lin. Kaj la kanaba fasko sensone balanciĝis apud la pordokadro.

La duonpatrino paliĝis pro timo: neniam si aŭdis pri tia maljunulo en la domo, nek la avida jusvenintino sciis, kion śiaj prauloj enplektis en tiun plektajon. Sed Jagor el la herbejo filkse rigardis la maljunulon kaj, rimarkinte la tritikan faskon sub lia akselo, la infano tuj ekridetis kaj genufleksis, kaj la maljunulo el la pordo de la stalo benis sian nepon super la kortopordo kaj super la kapo de la duonpatrino kaj super la dangera truo en la tero. Kaj Jagor restis genuanta sur la herbejo kaj ne daŭrigis la vojon.

La duonpatrino staris kiel śtoniĝinta pro la miraklo, sed kiam la maljunulo malaperis, śin kaptis kolero kaj furiozo.

- „Ci tie la infano estas pli forta ol mi. Magiajoj troviĝas sub la tegmento kaj protektas lin. Li ne eniru mian domon." Ši elportis el la domo tiun pecenton da pano, jetis gin tra la malfermita kortopordo sur la herbejon antaŭ Jagor kaj ekmokis la orfeton:

- „Jen, tion i postlasis al vi via patro! Prenu tion kaj foriru, por ke miaj okuloj ne plu vidu vin."

Jagor levis la panon kaj demandis:

- „Ču estas ankoraŭ io mia, kion vi donos al mí?"

- „Jes", denove ekmokis la duonpatrino, „unu grajneto, unu pajlero kaj unu fadeneto. Potencaj estas kaj vi kaj ili, kaj vi kunigu, se vi povas."

Senkompate si primokis lin, sed en malbona momento por sí mem, ĉar la mezuro tropleniĝis.

Apenaŭ Ŝi diris tion, kaj tra la herbejo etendigis longa snurego. Post momenteto giaj ekstremajoj ligiğis ĉirkaú la du fostoj ambaŭflanke de la kortopordo, io ektiris la Ŝnuron kaj strećis gín. Gi fortege streĉis kaj et pli forte ektiris ĝin. Ekmoviĝis la kortopordo, moviğis la tuta plektajo kaj Cio per gi ĉirkaŭbarita: ekglitis la kabano kaj stalo, la korteto kaj kampo malsupren laŭ la monteto. Kiam ekglitis la tuta bieno, krevis la tero antaŭ la plektajo, kaj la duonpatrino enfalis la truon, la domo transglitis la abismon, supersutis la duonpatrinon, fortranĉis la kapon de la soristino Tagmezulino, kaj la bieno de la infano, bela kaj nedifektita, kvazaŭ sur dia polmo, glitis malsupren laŭ la monteto kaj haltis ĝuste antaŭ la orfeto. En la herbo videblis preskaŭ nenia postsigno de tiu okazintajo, krom malgrandegaj hufspuroj – ne pli grandaj ol musaj piedetoj – kie Bagan per la Ŝnuro trenis la bienon malsupren de la monteto.

Jagor ĉirkaúprenis per unu mano la kaprineton kaj per la alia la bovineton, kaj kune kun ili eniris sian bienon. Kiam la infano eniris la kabanon, la najloj ekbrilegis, la olea lampo ekflamis, la patrina spinilo eklarmis, alvenis la pajlero, grajneto kaj fadeneto por trankviligi kaj ekkuśi apud la piedoj de la orfeto en lia domo.

Kaj Bagan? Jen, li jam dormas en la plektajo, en la tritika fasko. - Kaj kion alian li faru, ĉar el ĉiuj siaj laboroj, tiun li preferas?